Jeckenbach (Glan)
Jeckenbach | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Rejnlando-Palatinato, Germanio |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 20,4 km |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 446 m |
Enfluejo | apud Meisenheim en la riveron Glan |
- Alteco | 148 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Bexbach, Lauterecken, Meisenheim |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Mohrbach, Reichenbach, Lauter (Waldlauter), Odenbach, Talbach |
- Maldekstraj | Kuselbach, Steinalp, Jeckenbach, Kohlbach, Ohmbach |
La rojo Jeckenbach estas 20,4 km longa, orografie maldekstra aŭ okcidenta flankrivero de la rivereto Glan en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La rojo fontas je la okcidenta flanko de la monto Distelberg sur alteco de 446 m super marnivelo. La rojo ĉirkaŭfluas en la sudo de la monto kaj poste ĝi fluas precipe orienten. Ĝi pasas la lokojn Unterjeckenbach, Langweiler, Merzweiler, Kappeln, Löllbach, Jeckenbach kaj Breitenheim. Je la suda rando de Meisenheim La Jeckenbach enfluas de dekstro sur alteco de 148 m s. m. en la rivereton Glan.
Sur sia 20,4 km longa vojo ĝi superas altodiferencon de 298 m, kio egalas al meza dekliveco de 14,6 ‰. La akvokolekta areo havas grandecon de 66,786 km².
Flankriveroj
[redakti | redakti fonton]La rojo havas multajn mallongajn flankriverojn. La plej longa estas la rojo Perlebach, kiu havas longecon de 5,7 km kaj akvokolektan areon de 7,355 km². La Asbach estas pli mallonga, sed ĝia akvokolekta areo estas kun 13,228 km² multe pli granda.
Sekvas listo de la flankriveroj de la fonto al la enfluejo. Indikita estas la orografia situo de la enfluejo[1], la longeco[2], la grandeco de la akvokolekta areo[2], la alteco de la enfluejo[1] kaj la Germana Akveja Kodo[2].
nomo |
situo |
longeco [km] |
akvokolekta areo [km²] |
alteco de la enfluejo [m. s. m.] |
DGKZ |
---|---|---|---|---|---|
Huschbach | maldekstre | 2,4 | 3,692 | 285 | 2546922 |
Perlebach | maldekstre | 5,7 | 7,355 | 229 | 2546924 |
Asbach | maldekstre | 5,5 | 13,228 | 205 | 2546926 |
Hundsbach | maldekstre | 5,0 | 6,357 | 190 | 2546928 |
Deslocherbach | maldekstre | 1,7 | 5,868 | 185 | 25469292 |
Rohbach | dekstre | 2,1 | 0,969 | 164 | 25469294 |
Medio
[redakti | redakti fonton]La rojo estas malfajnminerala, silikatriĉa mezmontara rojo. La akvostrukturkvalito en la supra parto estas plejparte signife ĝis forte ŝanĝita, en la komunumoj eĉ tre forte. En sia malsupra parto la rojo estas forte ĝis tre forte ŝanĝita. La akvokvalito estas por la tuta rivero malforte poluciita.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Topografische Karte 1:25.000
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 germane Wasserwirtschaftsverwaltung Rheinland Arkivigite je 2018-10-18 per la retarkivo Wayback Machine