Jenő Szigeti
Jenő Szigeti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Schwarz Jenő |
Naskiĝo | la 18-an de decembro 1890 en Debrecen (Hungario) |
Morto | la 12-an de decembro 1949 en Budapeŝto (Hungario) |
Mortokialo | Pneŭmonito |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Jenő Szigeti [sigeti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szigeti Jenő estis hungara aktoro. Lia origina familia nomo estis Schwarz [ŝvarc].
Jenő Schwarz [1] naskiĝis la 18-an de decembro 1890 en Debrecen, li mortis la 12-an de decembro 1949 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jenő Szigeti akiris diplomon en Tutlanda Teatra Lernejo en 1910, poste li havis rolojn laŭvice en Sopron, az Újpest (1912), Nagyvárad, Debrecen (1919). Intertempe li estis soldato dum la 1-a mondmilito. Ekde 1921 li havis operetajn rolojn en Budapeŝto. En 1924 li faris turneon kun trupo en Ĉeĥoslovakio, poste li denove ludis en sia naskiĝurbo. Ekde 1929 li estis membro de pluraj teatroj en Budapeŝto (ekzemple Teatro Magyar (1929-1931), Teatro Belvárosi (1931–1934)). Inter 1940-1944 li povis aktoradi nur en teatro pri judoj. Depost la 2-a mondmilito li havis rolojn en teatroj Magyar (1945–1947), Belvárosi (1947–1949) kaj Ifjúsági (1949).
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Ernő Szép: Aranyóra - Mukics
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Hyppolit, la lakeo (1931) – gasto en la restoracio
- Helyet az öregeknek (1934) – S-ro Szabó
- Háromszázezer pengő az utcán (1937) – svatisto
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2022-05-25 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio