Saltu al enhavo

Jodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio



I

jodo

I
53
kemia elemento • lithophile
elemento de periodo 5nemetalohalogeno • duatoma nemetalo
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero jodo (iodum), I, 53
CAS-numero 17553-56-2
Karakteriza grupo Halogenoj
Atomaj ecoj
Atomradiuso empiria 140 pm
Fizikaj ecoj
Denseco 4,944 (20 °C) g/cm3
Elektra rezistivo 1,3.107 (at 10 °C) Ω · m
Termika konduktivo 0,449 W/(m · K)
Diversaj
Elektronegativeco 3 (Pauling-skalo)
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Jodo estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon I kaj la atomnumeron 53. Ĝi estas malsolvema elemento bezonata por vivantaj organismoj. Kemie, jodo estas la malplej reakciema de la halogenoj.

En multaj aliaj lingvoj la termino jodo kongruas al iodo, pro tio la ĥemia simbolo de jodo estas I.

Ĝi fandiĝas je 113,7 °C fariĝanta intensa viola likvaĵo, kaj vaporiĝas je 184,3 °C .

La ĉefa jono de jodo (I-) estas jodido. Saloj kun tiu jono (kiel KI) estas ankaŭ nomataj jodido.

Jodo estas ĉefe uzata en medicino (antisepsilo), fotografio (angiografio), tomografio), lumilo (gas-ŝargiga lampo, inkandeska ampolo) kaj tinkturoj.

  • Atompezo: 126,9 (I2)
  • Kemia serio : halogeno, (nemetalo)
  • Normala stato: solido ĉe 298 K
  • Specifa pezo : 4,944
  • Koloroj : metala grizo (solido), viola (gaso)
  • Fandpunkto: 113,7 °C
  • Bolpunkto: 184,3 °C
  • Eltrovinto: Bernard Courtois
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Izotopoj de jodo.

Jodo havas 37 konatajn izotopojn, kun masnombroj intervalantaj de 108 ĝis 144, kaj 16 nukleajn izomerojn. De tiuj izotopoj, nur 127I estas stabila, kaj prezentas ĉiun jodon en la naturo, pro tio jodo estas nomata monoizotopa elemento. La norma atommaso de tiu izotopo 127I (kun 53 protonoj kaj 74 neŭtronon) estas 126,904 47(3) u.

Kombinaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]