Joel Hastings Metcalf
Aspekto
Joel Hastings Metcalf | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Joel Hastings Metcalf |
Dato de naskiĝo | 4-a de januaro 1866 |
Naskiĝloko | Meadville (Pensilvanio) |
Dato de morto | 23-a de februaro 1925 |
Mortoloko | Portland (Majno) |
Aĝo je morto | 59 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupoj | astronomo kaj pastro |
Geografio | |
Ŝtato | Usono |
Portalo pri Homoj | |
Joel Hastings Metcalf (naskiĝis la 4-an de januaro 1866 en Meadville (Pensilvanio), mortis la 23-an de februaro 1925 en Portland (Majno)) estis usona astronomo kaj pastro.
Li estis diplomita de Harvard Divinity School de Kembriĝo (Masaĉuseco) en 1892 kaj servis kiel unitaria sacerdoto en Burlington (Vermonto), en Taunton (Masaĉuseco), en Winchester (Masaĉuseco) kaj en Portland (Majno).
Kiel amatora astronomo, li malkovris 41 asteroidojn,[1] 5 kometojn kaj plurajn variantajn stelojn.
La asteroido 792 Metcalfia estis nomita en lia honoro.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Joel Hastings Metcalf, biografio (parto 1-a) Arkivigite je 2015-06-18 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Joel Hastings Metcalf, biografio (parto 2-a) Arkivigite je 2015-06-18 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Nekrologio, el "Popular Astronomy"