Johannes Argyropoulos
Ιωάννης Αργυρόπουλος (1415-1487) | ||
---|---|---|
Johano instruante medicinon en la Universitato de Kral, en Konstantinopolo.
| ||
Persona informo | ||
Ιωάννης Αργυρόπουλος | ||
Naskiĝo | 1415 en Konstantinopolo, Turkio | |
Morto | 26-a de junio 1487 en Romo, Italio | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | mezepoka greka • latina • antikva greka vd | |
Ŝtataneco | Bizanca imperio vd | |
Alma mater | Universitato de Padovo, Universitato de Florenco, Universitato de Romo | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto instruisto filozofo filologo vd | |
Laborkampo | Modern Greek philosophy (en) , tradukado, lingvoinstruado, greka lingvo, Greek philology (en) , retoriko kaj teologio vd | |
Aktiva en | Bizanca imperio vd | |
Doktoreca konsilisto | Bazilo Besariono vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johano Argiropulo (1415-1487) estis greka filozofo kaj humanisto kaj staras kiel unu el la pioniro pri la malkovro de la antikvaj tekstoj en la okcidenta mondo. Li estis tradukisto de la grekaj filozofiaj verkoj kaj teologiajn dokumentojn en la latinan krom ankaŭ produktanto de retorikaj kaj teologiaj libroj de sia propra aŭtoreco. Li partoprenis en la Koncilio de Florenco inter 1439 kaj 1444, kaj revenis al Italio[1] dum la falo de Konstantinopolo. Li profesoris en Padovo, Florenco kaj Romo.[2]
Vivo
[redakti | redakti fonton]Johano Argiropulo studis teologion kaj filozofion en Konstantinopolo. Kiel profesoro tie, li havis inter sia lernantaro la erudiciulon Konstantinos Laskaris (1433-1501). Li oficis kiel administranto serve de la bizancaj regantoj en Moreo kaj en1439 li iĝis membro de la bizanca delegitaro en la Koncilio de Florenco. En 1443/1444 li ricevis sian diplomon kiel doktoro pri teologio en la Universitato de Padovo antaŭ ol reiri al Konstantinopolo.
Kiam Konstantinopolo estis sieĝita de la otomanaj turkoj, en 1453[3], li fuĝis al Peloponezo kaj en 1456 li rifuĝis sin en Italio, kie li laboris kiel profesoro dum la renaskiĝo de la greka filozofio en la Universitatoj de Padovo, Florenco kaj Romo kaj kiel direktoro de la greka departemento en la Florenca Studio de la Universitato de Florenco. En 1471, pro la eksplodo de la pesto en la urbo, li translokiĝis al Romo, kie li daŭre aktivis kiel profesoro pri la greka ĝis sia morto.
Li plenumis ĉiujn klopodojn por alporti la grekan filozofion al la Okcidenta Eŭropo. Li lasis serion da latinaj tradukaĵoj, inkluzive pri la verkaro de Aristotelo. Kelkaj el liaj studentoj estis, nome, Petro de Mediĉo (1416-1469), Lorenzo de Mediĉo (1449-1492), Angelo Poliziano (1454-1494) kaj Johano Reuchlin (1455-1522).
Laŭdire li mortis en la 26-a de junio 1487 supozeble pro tio ke li manĝis tro da akvomelono.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Ethici seu morales libri philosophorum principis Aristotelis, 1517, Aristoteles, Johannes Argyropoulos, Gillis van Delft
- Super libros de anima, 1514, Cajetanus Thienaeus, Johannes Argyropoulos
- Liber predicamentorum ankaŭ konata kiel Categoriae, 1550
- De Interpretatione et generatione ratiocinationis, Florenco, 1460
- Analytica Posteriora
- Quaestiones super Physicam Aristotelis, 1458
- De Caelo
- De Anima
- Metaphysica
- Ethica Nicomachea
- Politica
- Expositio Ethicorum Aristotelis
- Monodia ad imperatorem Ioannem Palaeologum
- Paramytheticus ad Constantinum Ioannis successorem
- Basilicus ad imperatorem Constantinum
- Paramytheticus ad Constantinum imperatorem de morte matris
- Epistulae ad Georgium Trapezuntinum aliosque Graecae
- Solutio quaestionum
- Prolegomena in progymnasmata
- Comoedia Catablattas
- Compendium de regulis et formis ratiocinandi
- Epistulae Latinae
- Physica (Aristoteles)
- Ethica Nicomachea
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- The mediaeval Latin versions of the Aristotelian scientific corpus, with special reference to the biological works
- Mathematics Genealogy Project
- Academic Tree
- Melanchthon: Orations on Philosophy and Education, Philipp Melanchthon, Sachiko Kusukawa
- Faszination Zarathushtra: Zoroaster und die Europäische ..., Michael Stausberg
- Renaissance Thought, Robert Black
- History of Oxford University Press: Volume I: Beginnings to 1780, Ian Gadd, Simon Eliot, William Roger Louis
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Gemisto Pletono (1355-1452)
- Johannes Chortasmenos (1370-1437)
- Giovanni Aurispa (1376-1459)
- Georgo de Trebizondo (1395-1486)
- Teodoro Gaza (1398-1475)
- Francesco Filelfo (1398-1481)
- Bazilo Besariono (1403-1472)
- Thomas Palaiologos (1409-1465)
- Petro de Mediĉo (1416-1469) estis lia lernanto
- Bartolomeo Platina (1421-1481)
- Demetro Ĥalkokondilo (1423-1511)
- Cristoforo Landino (1424-1498)
- Marsilio Fiĉino (1433-1499)
- Konstantinos Laskaris (1433-1501)
- Lorenzo de Mediĉo (1449-1492)
- Anĝelo Poliziano (1454-1494)
- Johano Reuchlin (1455-1522)
- Niccolò Leonico Tomeo (1456-1531)