Saltu al enhavo

Jorge Edwards

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jorge Edwards
Persona informo
Jorge Edwards
Naskonomo Jorge Edwards Valdés
Naskiĝo 29-an de junio 1931 (1931-06-29)
en Santiago de Ĉilio
Morto 17-an de marto 2023 (2023-03-17) (91-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispanafranca vd
Ŝtataneco Hispanio (2010–2023)
Ĉilio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Ĉilio - juro
Universitato Princeton - politika scienco
Colegio San Ignacio (en) Traduki - mezgrada eduko Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Evópoli (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Edwards family vd
Patro Sergio Edwards Irarrázabal (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Carmen Valdés Lira (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Pilar de Castro Vergara (en) Traduki (1958–2007) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo ĵurnalisto
literaturkritikisto
diplomato
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Kreiva kaj profesia verkado, prozo, literatura kritiko, ĵurnalismo kaj diplomatio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jorge EDWARDS Valdés (Santiago de Chile, 29a de junio 1931 - Madrido, 17a de marto 2023)​ estis ĉilia verkisto, literatura kritikisto, ĵurnalisto kaj diplomato kiu havis ankaŭ la hispanan ŝtatanecon el 2010.

Li estas membro de la Academia Chilena de la Lengua, kaj ricevis nombrajn premiojn, inter kiuj elstaras la Nacia Premio de Literaturo de Ĉilio 1994 kaj la Premio Cervantes 1999.

Biografio kaj kariero

[redakti | redakti fonton]

Li studis juron en la Universitato de Ĉilio ekde 1950. Du jarojn poste li publikigis sian unuan libron, kolekto de rakontoj titolita El patio (La korto). En 1954 li startigis diplomatan karieron kaj studinte Politikajn Sciencojn en la Universitato Princeton, Usono (1959), li ricevis en 1962 unuan nomumon kiel sekretario de la Ambasadejo de Ĉilio en Parizo. Reveninte de Francio, kie li restis ĝis 1967, la Ministerio de Eksteraj Aferoj nomumi lin ĉefo de la departemento por Orienta Eŭropo.

Dum sia unua diplomata misio en Parizo li amikiĝis kun Mario Vargas Llosa, Gabriel García Márquez kaj Julio Cortázar, inter aliaj. Tiel lia nomo estas asocia al la nomita Latinamerika bumo. Post la publikigo de Persona Non Grata lia rilato kun multaj el tiuj verkistoj malboniĝis, por ekzemplo kun Julio Cortázar. En 1971 la registaro de Salvador Allende nomumis lin negoc-ataŝeo en la ĉilia ambasadejo en Kubo jam regata de Fidel Castro. Rezulto estis lia verko Persona Non Grata (1973), nome kritiko kontraŭ la kuba socio, tiel ke ĝi estis malpermesita ne nur en Kubo sed ankaŭ en Ĉilio, kaj havigis al li la malamikecon de la maldekstrularo kaj de plimulto de la latinamerikaj verkistoj, kiuj tiam defendis la kuban procezon.​

Reveninta de Kubo, Edwards estis sendita denove kiel sekretario de ambasadejo al Parizo, je ordonoj de Pablo Neruda. Post la Puĉo en Ĉilio en 1973 fare de Augusto Pinochet, Edwards devis abandoni la diplomatian karieron kaj ekziliĝis en Barcelonon, kie li laboris por la eldonejo Seix Barral, kaj dediĉis sin al literaturo kaj ĵurnalismo. Edwards estis ofta kunlaboranto de diversaj gazetoj, de Ĉilio (La Segunda), de Argentino (La Nación), de Hispanio (El País), de Francio (Le Monde) kaj de Italio (Corriere della Sera).

Post la restarigo de la demokratio en Ĉilio, la prezidanto Eduardo Frei Ruiz-Tagle nomumis lin ambasadoro antaŭ la Unesko (1994-1996). En 2010 li estis nomumita ambasadoro en Parizo fare de la nova registaro de Sebastián Piñera, politikisto kiun Edwards estis apoginta publike dum la balotkampanjo.

  • El peso de la noche, pri la dekadenco de mezklasa familio, Seix Barral, Barcelono, 1965
  • Los convidados de piedra, pri la ĉilia puĉo de 1973; Seix Barral, Barcelono, 1978
  • El museo de cera, politika alegorio; Bruguera, Barcelono, 1981
  • La mujer imaginaria, Plaza & Janés, Barcelono, 1985
  • El anfitrión, moderna vesio de la mito de Fausto; Plaza & Janés, Barcelono, 1987
  • El origen del mundo, pri ĵaluzo, kun agado en Parizo; Tusquets, Barcelono, 1996
  • El sueño de la historia, pri la italdevena arkitekto Joaquín Toesca, kies verko estas la Palacio de la Moneda en Santiago de Ĉilio; Tusquets, Barcelono, 2000
  • El inútil de la familia, Alfaguara, 2004
  • La casa de Dostoievsky, iel inspirita en la figuro de la ĉilia poeto Enrique Lihn;[1] Planeta, 2008
  • La muerte de Montaigne, Tusquets, Barcelono, 2011
  • El descubrimiento de la pintura, 2011, inspirita en onklo pentristo;[2] Mondadori, 2013
  • La última hermana, Acantilado, Barcelono, 2016
  • Oh, maligna, pri amafero inter Pablo Neruda kaj Josie Bliss; Acantilado, Barcelono, 2019.
Edwards en la Internacia Librofoiro de Miami de 2013
  • El patio, 1952; ok rakontoj:
    • «El regalo»; «Una nueva experiencia»; «El señor»; «La virgen de cera»; «Los pescados»; «La salida»; «La señora Rosa» kaj «La desgracia»
  • Gente de la ciudad, 1961; ok rakontoj:
    • «El funcionario»; «El cielo de los domingos»; «Rosaura»; «A la deriva»; «El fin del verano»; «Fatiga»; «Apunte» kaj «El último día»
  • Las máscaras, 1967; ok rakontoj:
    • «Después de la procesión»; «La experiencia»; «Griselda»; «Adiós Luisa»; «Los domingos en el hospicio»; «Los zulúes»; «Noticias de Europa»; kaj «El orden de las familias»
  • Fantasmas de carne y hueso, 1992; ok rakontoj:
    • «La sombra de Huelquiñur»; «El pie de Irene»; «Creaciones imperfectas»; «Cumpleaños feliz»; «La noche de Montparnasse»; «El amigo Juan»; «Mi nombre es Ingrid Larsen» kaj «In memoriam»
  • La inmortalidad de los relojes y otros cuentos, 2015; ses rakontoj:
    • «Manterola y Williamson»; «La inmortalidad de los relojes»; «Longotoma»; «El botero de Don Claudio»; «Después de la procesión»; kaj «El orden de las familias»

Ĵurnalismaj kolektoj

[redakti | redakti fonton]
  • El whisky de los poetas, 1997
  • Diálogos en un tejado: crónicas y semblanzas, 2003
  • Prosas inflitradas, columnas y ensayos; Reino de Cordelia, Madrid, 2017

Antologioj

[redakti | redakti fonton]
  • Temas y variaciones: antología de relatos, 1969, eld. de Enrique Lihn
  • Cuentos completos, 1990
  • Persona non grata; Barral Editores, Barcelono, 1973.
  • Desde la cola del dragón, eseo, 1977
  • Adiós poeta: Pablo Neruda y su tiempo, biografio de Pablo Neruda, 1990
  • Machado de Assis, 2002, pri Machado de Assis
  • La otra casa: ensayos sobre escritores chilenos, 2006
  • Los círculos morados, memoroj, Lumen, 2012
  • Esclavos de la consigna, memoroj, Lumen, 2018

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jorge Edwards en la hispana Vikipedio.