Kaguo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
'Rhynochetos jubatus'
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Rhynochetos jubatus Verreaux & Des Murs, 1860 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Kaguo (Rhynochetos jubatus) estas krestohava, longkrura kaj bluecgriza birdo endemia de la densaj montarbaroj de Novkaledonio. Ĝi estas la nura survivanta membro de la genro Rhynochetos kaj de la familio Rinoketedoj, kvankam oni priskribis duan specion el fosilioj. Ĝi estas 55 cm longa, kaj havas palgrizan plumaron kaj brilajn ruĝajn krurojn. Ties 'nazaj kornoj' estas unika karaktero ne kunhavata kun iu ajn alia birdospecio. Ĝi estas nefluga birdo, kaj pasigas sian tempon sur aŭ ĉe la grundo, kie ĝi ĉasas siajn senvertebrulajn predojn, kaj konstruas neston el bastonetoj sur la arbara grundo. Ambaŭ gepatroj kunhavas kovadon de ununura ovo, same kiel la idozorgadon. Ĝi estas vundebla fare de enmetitaj predantoj, kaj estas minacata al formorto.
Taksonomio kaj sistematiko
[redakti | redakti fonton]Ankoraŭ vidita kiel gruoforma, la kaguo estis ĝenerale konsiderita rilata al la formortintaj adzobekuloj de Novzelando kaj al la sunbirdo el Centra kaj Suda Ameriko. Ĵusaj studoj indikis, ke la sunbirdo estas la plej proksima vivanta parenco de la kaguo. Ekzemple, Fain & Houde trovis, ke tiuj estas certe frataj taksonoj[1] kaj Furo et al. indikis proksiman filogenetikan rilato inter ili pere de citotaksonomio; ili sugestas, ke ilia komuna praulo apartiĝis el Gondvano al Sudameriko kaj al Nov-Kaledonio, respektive.[2] Ili kaj la Mesitornitedoj ne grupiĝas kun tradiciaj Gruiformes en ilia studo, sed anstataŭe kun ilia proponita klado Metaves, kiu inkludus ankaŭ la hoacinon, kolombojn, kaprimulgojn, flamengojn, tropikbirdojn, Apodiformes, Pteroklojn kaj grebojn.
Kvankam la kaguo estas la nura vivanta specio en la klado Rhynochetidae, pli granda specio, nome la kaguo de malaltebenaĵo (Rhynochetos orarius), estis priskribita de Holocenaj subfosiliaj restaĵoj. La mezuroj de tiu specio estis 15% pli grandaj ol Rhynochetos jubatus, kun neniu interkovro en mezuradoj krom tiuj de la antaŭaj membroj. Konsiderante ke la ejoj de kiuj resatxjoj de R. orarius estis reakiritaj estas ĉiuj malaltebenaĵoj, kaj ke neniuj fosilioj de R. jubatus estis trovitaj en tiuj ejoj, la sciencistoj kiuj priskribis la fosiliojn sugestis, ke ili reprezentu altebenaĵajn kaj malaltebenajn speciojn respektive. R. orarius estas unu el multaj specioj formortintaj en Nov-Kaledonio post la alveno de homoj.[3] La valideco de la specio estis pridubita de iuj aŭtoroj,[4] sed akceptita de aliaj.[5]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/68/Kagu_0A2A2595.jpg/230px-Kagu_0A2A2595.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6b/Juvenile_kagu.jpg/220px-Juvenile_kagu.jpg)
La kaguo estas surgrundema birdo, 55 cm longa. La pezo povas varii konsiderinde laŭ individuo kaj sezono, intervalante de 700 ĝis 1,100 g. Ĝia plumaro estas nekutime hela inter birdoj de arbara grundo; cindrogriza kaj blankokolora. Estas malmulte da seksa duformismo preter diferenco en la kvanto de strieco en la primaraj plumoj.[4] Ĝi posedas pulvoron kiu helpas teni ĝin seka kaj izolas ĝin en la ekstremaĵoj de la tropika klimato de Nov-Kaledonio. La kresto, kiun ĝi kutimas montri al aliaj membroj de la specio, estas apenaŭ videbla dum ripoze, sed povas esti starigita kaj ventumigata.
Ĝi estas preskaŭ nefluga, uzante siajn flugilojn por memontroj (ĝiaj primaraj flugilplumoj estas bildecaj), kaj por moviĝi rapide tra la arbaro. Ĝi povas uzi ilin ankaŭ por gliti forkurante danĝeron. La flugiloj ne estas malgrandaj kiel ĉe iuj aliaj neflugantaj birdoj, kaj havas enverguron de ĉirkaŭ 77,5 cm, sed al ili mankas la muskolaro por flugo.[4] Tiuj flugiloj estas uzataj ankaŭ por montrado de "rompita flugilo", konduto kunhavata kun ilia parenca sunbirdo, uzata por falsi vundon kaj tiri la atenton de predanto for de sia ido. Ĝi posedas brilruĝajn krurojn kiuj estas longaj kaj fortaj, ebligante al la birdo vojaĝi longajn distancojn piede kaj kuri rapide.
Ĝi havas grandajn okulojn, lokitajn tiel ke ili donas bonan duokulan vidkapablon kiu estas helpa por trovi predon en la foliorubo kaj vidado en la mallumo de la arbaro. Ĝi posedas "nazajn kornojn", strukturojn kovrantajn ĝiajn naztruojn, kiuj estas trajto ne kunhavataj de iu ajn alia birdo. Ĉi tiuj supozeble malhelpas partiklojn eniri la naztruojn dum sondado en grundo dum manĝado. Alia unika karakterizaĵo de la specio estas ke ĝi havas nur unu trionon da eritrocitoj kaj trioble pli da hemoglobino por eritrocito ol tio kio estas kutime ĉe birdoj.[4]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0a/Rhynochetos_jubatus_qtl1.jpg/220px-Rhynochetos_jubatus_qtl1.jpg)
La kaguo estas endemia de arbaroj kaj arbustaroj de Nov-Kaledonio. Ene de tiu insularo ĝi estas limigita al la ĉefinsulo Grande Terre. Ekzistas neniu indico ke ĝi vivas sur la Lojalaj Insuloj (Loyauté), kvankam oni trovis fosiliajn restaĵojn de la formortinta malaltebena formo R. orarius sur la insulo Île des Pins.[5] La kaguo estas habitata ĝeneralisto kaj kapabla ekzisti en gamo da malsamaj arbarspecoj se sufiĉa predo ĉeestas, de pluvarbaro ĝis pli seka malaltebenaĵa arbaro. Ili ankaŭ povas manĝi en iu pli seka arbustaro asociita kun la ultrabazaj ŝtonoj de la insulo, kvankam ne en la plej malriĉa, malaltpreda arbustaro de tiu tipo. Ili ankaŭ forestas de areoj kie ampleksa grundokovro malfaciligas manĝadon, kiel herbejoj aŭ areoj kun alta filiks kovraĵo, sed povas trapasi tiajn areojn por atingi aliajn manĝareojn. La specio spertis iom da kuntiriĝo pro ĉasado kaj predado fare de enmetitaj specioj.[4] Ĝia origina, antaŭhoma distribuo, kaj la amplekso al kiu ĝi kaj ĝia frata specio R. orarius kunekzistis en malaltebenaĵaj areoj de Nov-Kaledonio, estas ankoraŭ ne plene komprenitaj kaj atendas plian esploradon en la subfosiliaj registroj.[3]
Kutimaro kaj ekologio
[redakti | redakti fonton]Kaguoj estas teritoriemaj, eltenante la tutan jaron teritoriojn de ĉirkaŭ 10-28 ha.[6] Ili havas klan-bazitan socian organizadon, laŭ kiu familioj estas komponataj de unu reprodukta ino kaj unu ĝis tri reproduktaj maskloj. Maskla ido helpas defendi la teritoriajn postulojn de siaj gepatroj.[7][8] Tamen la socia organizado de la kaguo estis ĝenata en la lastaj jaroj pro atakoj fare de hundoj kaj familioj. Kazoj en kiuj la reprodukta masklo aŭ ino estis mortigita kondukis al nefrata poliandria kutimaro. Kunlabora kaj nerilata poliandrio estas rara ĉe birdoj, sed oni vidis ilin en specioj kiel la pronelo kaj la Tasmania galinolo.
Ene de la teritorio la paroj estas solecaj for de la reprodukta sezono, kaj povas havi apartajn sed koincidajn manĝareojn. Kaguoj faras gamon da malsamaj sonoj, plej ofte duope matene, kaj ĉiu dueto daŭras proksimume 15 minutojn. La kresto kaj flugiloj de la kagu estas uzitaj en teritoriaj memmontroj adresite al aliaj kaguoj, kaj iomete malsamaj memmontroj estas uzataj rekte kontraŭ eblaj predantoj. Teritoriaj disputoj povas esti solvitaj per batalado uzante flugilojn kaj bekojn; en natura medio tio malofte rezultigas gravajn vundojn.[4][8]
Dieto
[redakti | redakti fonton]La kaguo estas ekskluzive karnovorula, kiu manĝas varion de animaloj, el kiuj anelidaj vermoj, helikoj kaj lacertoj estas inter la plej gravaj predaĵoj.[4] Ili manĝas ankaŭ larvojn, araneojn, centpiedulojn kaj insektojn, kiel saltuloj, hemipteroj, kaj skaraboj. La plimulto de la dieto estas akirita de la foliorubo aŭ grundo, kaj aliaj predaĵoj estas trovitaj en vegetaĵaro, malnovaj trunkoj kaj rokoj. Foje kaguoj ĉasas malgrandajn bestojn en malprofunda akvo. Ilia ĉastekniko estas stari senmove sur la tero aŭ de alta ripozejo, kaj silente rigardi por moviĝanta predaĵo. Ili povas stari sur unu piedo kaj milde movi la foliorubon per la alia piedo por formovigi predaĵon. Lokinte ĝin ili moviĝas al tiu kaj staras super ĝi, preta frapi, aŭ kuregi al la predaĵo de sia rigardejo. Se fosado estas postulata por akiri la predaĵon, tio estas farita per la beko; la piedoj ne kutimas fosi aŭ forgrati derompaĵojn.[4]
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a4/Rhynochetos_jubatus_MHNT.ZOO.2010.11.2.19.jpg/220px-Rhynochetos_jubatus_MHNT.ZOO.2010.11.2.19.jpg)
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Kaguoj estas monogamaj reproduktantoj, ĝenerale formante longdaŭrajn parligojn kiuj estas retenitaj dum multaj jaroj, eble eĉ dumvive. Kaguoj povas esti longvivaj, kaj birdoj en kaptiteco vivas dum pli ol 20 jaroj.[4] Unuopa nestoprovo estas farita ĉiujare, kvankam se la unua nestoprovo malsukcesus, dua provo estas farita tiun jaron.[6] Ili konstruas simplan neston, kiu estas iom pli ol amaso da folioj, kvankam en kelkaj kazoj la ovo povas esti demetita rekte sur la teron. La nesto ne estas kaŝita sed estas kutime najbara al arbotrunko aŭ malalta vegetaĵaro. La ino demetas ununuran grizan iomete makulecan ovon, kiu pezas 60–75 g. Kovado estas kunfarataj de la gepatroj. Ĉiu birdo kovas la ovon dum 24 horoj, kaj la ŝanĝo okazas ĉirkaŭ tagmeze ĉiutage. Dum ĉiu kov-deĵoro la gepatro restas sur la ovo la tutan tempon krom frumatene, kiam la birdo por mallonge forveturas por voki sian kunulon kaj foje rapide manĝi. La kovado daŭras 33–37 tagojn, kio estas longa pro la grandeco de la ovo.[4]
Idoj povas resti en la teritorio de siaj gepatroj dum multaj jaroj post elnestiĝo, foje ĝis ses jaroj.[4] Tiuj idoj ne helpas en la kovado de la ovoj aŭ bredado de la idoj, sed tamen plibonigas la reproduktan sukceson de la gepatroj. La pli aĝaj idoj ŝajne helpas en teritoria defendo, reagante kontraŭ la reproduktado de rivaloj kaj ankaŭ partoprenante en teritoriaj bataloj, kaj oni sugestis, ke tio devus esti traktita kiel formo de kunlabora reproduktado. La kaguo estis observita ankaŭ adoptanta senrilatan idon, kio estas konduto pli ofta ĉe specioj kun malalta reprodukta produktado, alta socia organizo, kaj ampleksa gepatra zorgo de la idoj, ĉiuj trajtoj kunhavataj de la kaguo.[7]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (2004) “Parallel radiations in the primary clades of birds”, 'Evolution' 58 (11), p. 2558–2573. doi:10.1554/04-235. 1296408. Alirita 2012-04-28..
- ↑ (2015-12-01) “Cytotaxonomy of Eurypyga helias (Gruiformes, Eurypygidae): First Karyotypic Description and Phylogenetic Proximity with Rynochetidae”, PLOS ONE 10 (12), p. e0143982. doi:10.1371/journal.pone.0143982. Bibkodo:2015PLoSO..1043982F.
- ↑ 3,0 3,1 (1989) “Fossil birds from Late Quaternary deposits in New Caledonia”, Smithsonian Contributions to Zoology 469 (469), p. 28–32. doi:10.5479/si.00810282.469. Arkivigite je 2012-08-15 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 4,10 del Hoyo, J.; Elliott, A.; Sargatal, J., eld. (1996). Handbook of the Birds of the World. Vol. 3: Hoatzin to Auks. Lynx Edicions. ISBN 84-87334-20-2.
- ↑ 5,0 5,1 Steadman, David. (2006) Extinction and Biogeography in Tropical Pacific Birds. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-77142-7.
- ↑ 6,0 6,1 (1997) “Spatial Organisation and Breeding of Kagu Rhynochetos jubatus in Rivière Bleue Park, New Caledonia”, Emu 97 (2), p. 97–107. doi:10.1071/MU97013. Bibkodo:1997EmuAO..97...97L.
- ↑ 7,0 7,1 Theuerkauf, Jörn; Rouys, Sophie; Bloc, Henri; Hunt, Gavin R.; Kuehn, Ralph; Gula, Roman (Februaro 2021). "Some like it odd: Long-term research reveals unusual behaviour in the flightless Kagu of New Caledonia". Austral Ecology. 46 (1): 151–154. Bibcode:2021AusEc..46..151T. doi:10.1111/aec.12962. ISSN 1442-9985. S2CID 225105558.
- ↑ 8,0 8,1 (2009) “Group Territoriality as a form of Cooperative Breeding in the Flightless Kagu (Rhynochetos jubatus) of New Caledonia”, Auk 126 (2), p. 371–375. doi:10.1525/auk.2009.08092. 85877849.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Species Factsheet. Arkivigite je 2014-02-22 per la retarkivo Wayback Machine
- ARKive - Bildoj kaj filmetoj de la kaguo (Rhynochetos jubatus) Arkivigite je 2006-03-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Kaguo, filmetoj, fotoj kaj sonoj ĉe Internet Bird Collection
- Kaguo, informaro, fotoj kaj sonoj ĉe San Diego Zoo Animal Bytes.
- Oiseaux
- Bird Life International
- Handbook of the Birds of the World
- Avibase
|