Saltu al enhavo

Sunbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sunbirdo
ĉe rivero Cristalino Suda Amazonio, Brazilo
ĉe rivero Cristalino
Suda Amazonio, Brazilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Birdoj
Ordo: Eŭripigoformaj
Familio: Eurypygidae Euripigedoj
Selby, 1840
Genro: Eurypyga
Illiger, 1811
Specio: Sunbirdo E. helias
Eurypyga helias
Verreaux & Des Murs, 1860
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sunbirdo, laŭ scienca nomo Eurypyga helias kaj laŭ tio ankaŭ sun-eŭripigo, estas botaŭreca birdo de tropikaj regionoj de Ameriko, kaj la ununura membro de la familio Euripigedoj kaj de la genro Eurypyga. Ĝi havas tri subspeciojn kaj montras kaj morfologiajn kaj molekuljnr similecojhn kun la kaguo (Rhynochetos jubatus) de Nov-Kaledonio, kio indikas devenon el Gondvano, estante tial ambaŭ specioj metitaj en la klado Eurypygiformes.[1]

Ĝi estas klara ekzemplo de kamuflimito. La ceremonia memmontrado de la Sunbirdo imitas grandan predanton.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La sunbirdo estis tradicie metita en la ordo Gruiformes, sed tio estis ĉiam konsiderata provizora. Ĝi estas simila ĉefe al alia birdo kiu estis ankaŭ provizore metita en Gruiformes, nome la kaguo (Rhynochetos jubatus).[2][3] Molekulaj studoj ŝajne konfirmas, ke la kaguo kaj la sunbirdo estas unu rilate al la alia la plej proksima parenco kaj havas similajn fugilmontradon.[4][5] Ili plej probable ne estas Gruiformes (kvankam la proponita grupo Metaves estas same malforte subtenita).[6] Kune, ambaŭ specioj ŝajne formas minoran stirpon el Gondvano kiu povus inkludi ankaŭ la formortintajn adzobekulojn kaj/aŭ la mesitornitedojn, kaj restas neklara ties rilato al Gruiformes mem. Notinde, kaj la kaguo kaj la mesitoj havas lanugan pulvoron.

Nedeterminita fosilia eŭripigido estis dokumentita de la Formacio de Green River (alfluanto de rivero Kolorado) de Vajomingo, Usono. Tiu specimeno, konata de plena skeleto, estas la plej malnova kaj nur konata fosilio de la grupo, kaj sugestas ke eŭripigidoj havis multe pli nordan teritorion en la pasinteco. Tiu specimeno aperis en pluraj studoj, kaj ricevis la neoficialan nomon "Eoeurypyga olsoni" en disertacio de 2003, sed ĝis nun restas nenomita.[7][8]

Subspecioj

[redakti | redakti fonton]

La sunbirdo estis iam traktita kiel du specioj (E. helias kaj E. major), sed nun ili estas traktita kiel unusola specio kun konsiderinda variado inter la subspecioj. La tri subspecioj estas agnoskitaj surbaze de plumartrajtoj kaj grando. La tri subspecioj estas alopatriaj.[1]

  • E. h. helias (Pallas, 1781) – Amazonia sunbirdo
  • E. h. major Hartlaub, 1844 – norda sunbirdo
  • E. h. meridionalis Berlepsch & Stolzmann, 1902 – monteta sunbirdo
Kapo

La sunbirdo havas ĝenerale mildan kolorigon, kun fajnaj liniaj ŝablonoj de nigra, griza kaj bruna. Ĝiaj flugilplumoj tamen havas brilkolorajn mezajn retojn, kiuj kun flugiloj plene disvastigitaj montras brilajn okulmakulojn en ruĝa, flava kaj nigra koloroj. Tiuj estas montritaj al aliaj sunbirdoj en amindumado kaj minacaj memmontroj, aŭ uzataj por ektimigi eblajn predantojn. Masklaj kaj inaj plenkreskaj sunbirdoj povas esti diferencigitaj per malgrandaj diferencoj en la plumpadronoj de la gorĝo kaj kapo. Kiel iuj aliaj birdoj, la sunbirdo havas pulvoron en lanugo.

La sunbirdo havas longan kaj pintan bekon kiu estas nigra supre, kaj mallongan halukson kiel ĉe akvobirdoj kaj raledoj. En la sudamerika subspecio trovita en malaltaj teroj oriente de Andoj, la supraj partoj estas ĉefe brunaj, kaj la kruroj kaj malsupra makzelo estas oranĝflavaj. La du aliaj subspecioj estas pli grizaj supre, kaj iliaj kruroj kaj beko estas foje pli ruĝaj.[1]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]
Memmontranta sunbirdo en la Muzeo pri Natura Historio de Londono.

La sunbirda arealo etendiĝas el Gvatemalo ĝis Brazilo. La nomiga raso, E. h. helias, troviĝas oriente de Andoj en malalttera tropika Sudameriko, el la baseno de Orinoko, tra la baseno de Amazono kaj Pantanal. La subspecio E. h. meridionalis, havas pli limigitan distribuadon, troviĝanta laŭlonge de la deklivaro de Orientaj Andoj en sud-centra Peruo, en la plej malalta subtropika zono je altaĵoj de 800-1830 m. La lasta subspecio, E. h. major, troviĝas je variaj altitudoj game el suda Gvatemalo, tra Centrameriko kaj Ĉokoo ĝis okcidenta Ekvadoro.[1] Tiu subspecio povas atingi eĉ sudan Meksikon. Ĝi estis tradicie registrita el la Atlantika deklivaro de Chiapas, sed oni ne konas specimenojn kaj ne estis ĵusaj registroj.[9]

La specio troviĝas en la humidaj Neotropikaj arbaroj, ĝenerale kun malferma subetaĝo kaj proksime de riveroj, rojoj, lagetoj aŭ lagunoj.[1]

Kutimaro kaj ekologio

[redakti | redakti fonton]
La sunbirdo malfermas siajn flugilojn por montri du grandajn okulpunktojn kiam minacata.

Ili estas kamuflemaj birdoj kiuj montras siajn grandajn flugilojn, kiuj elmontras padronon, kiu similas okulegojn, kiam ili sentas sin minacataj.

La sunbirdo konsumas larĝan gamon de besta predo. Insektoj formas gravan parton de la dieto, kiel blatoj, libellarvoj, muŝoj, tetigoniedoj, akvaj skaraboj kaj tineoj. Alia senvertebrula predaro inkludas krabojn, araneojn, salikokojn kaj lumbrikojn. Ili ankaŭ prenas vertebrulajn predojn inkluzive de fiŝoj, ranidoj, bufoj kaj ranoj, angiloj kaj lacertoj.[1]

Sunbirdoj estas unu el 12 specioj de birdoj en kvin familioj kiuj estis priskribitaj kiel praktikantoj de fiŝkaptado uzante logilojn por altiri predon ene de frapa distanco. Tiu speco de konduto falas ene de la komuna difino de il-uzado. Ĉe sunbirdoj tiu konduto estis observita nur ĉe kaptitaj birdoj ĝis nun.[10]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

Sunbirdoj eknestumas en la komenco de la pluvsezono kaj antaŭ ol ĝi komenciĝas ili faras flugmontradojn 10–15 m alte en la arbara kanopeo. Ili konstruas malfermajn nestojn en arboj, kaj demetas du ovojn kun makulitaj markoj. La idoj estas frumaturaj, sed restas en la nesto kelkajn semajnojn post eloviĝo.[1][11]

Reproduktado

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 del Hoyo, J. Elliott, A. & Sargatal, J. (eldonistoj). (1996) Handbook of the Birds of the World. Volume 3: Hoatzin to Auks. Lynx Edicions. (ISBN 84-87334-20-2)
  2. Houde et al. (1997) Filogenio kaj evolucio de 12S rDNA en Gruiformes (Aves). En: Mindell, D. P. (eld.), Avian Molecular Evolution and Systematics. Academic Press, San Diego. pp. 121–158.
  3. (2015-12-01) “Cytotaxonomy of Eurypyga helias (Gruiformes, Eurypygidae): First Karyotypic Description and Phylogenetic Proximity with Rynochetidae”, PLOS ONE (en) 10 (12), p. e0143982. doi:10.1371/journal.pone.0143982. Bibkodo:2015PLoSO..1043982F. 
  4. Fain & Houde (2004) Parallel radiations in the primary clades of birds (el Retarkivo {{{1}}}). Evolution 58(11): 2558–2573.
  5. Ericson et al. (2006) Diversification of Neoaves: Integration of molecular sequence data and fossils. Biology Letters 2 (4): pp. 543–547
  6. Morgan-Richards et al. (2008) Bird evolution: testing the Metaves clade with six new mitochondrial genomes. BMC Evolutionary Biology 8 (20).
  7. Mayr, Gerald (2022), Mayr, Gerald, ed., "Phaethontiformes and Aequornithes: The Aquatic and Semi-aquatic Neaovian Taxa" (in en), Paleogene Fossil Birds, Fascinating Life Sciences (Cham: Springer International Publishing): pp. 117–152, doi:10.1007/978-3-030-87645-6_7, (ISBN 978-3-030-87645-6), https://link.springer.com/chapter/10.1007/978-3-030-87645-6_7, retrieved 2024-10-15 
  8. Weidig, Ilka (2003). Fossil birds from the lower eocene Green River formation (USA) (disertacio). Universitätsbibliothek Johann Christian Senckenberg.
  9. Howell, Steve N. G. kaj Webb, Sophie (1995) A guide to the birds of Mexico and Northern Central America (ISBN 0-19-854012-4)
  10. (January 2011) “Fishing with a Bait or Lure: A Brief Review of the Cognitive Issues”, Ethology 117 (1), p. 1–9. doi:10.1111/j.1439-0310.2010.01848.x. Bibkodo:2011Ethol.117....1R. 
  11. Archibald, George W.. (1991) Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. London: Merehurst Press, p. 100. ISBN 978-1-85391-186-6.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]