Saltu al enhavo

Kantono Bong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kantono Bong


Kantono Bong (Liberio)
Kantono Bong (Liberio)
DMS
kantono de Liberio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Gbarnga
Areo 8 754 km²
Loĝantaro 333 481 (en 2008)
Loĝdenso 38 loĝ/km²
ISO-kodo LR-BG
vdr

La kantono Bong - angle Bong County, prononco laŭ la sistemo IFA [bˈɒŋ kˈa͡ʊnti] - estas unu el la 15 kantonoj, al kiuj dividiĝas la ŝtato Liberio en okcidenta Afriko. La administra centro estas la loĝloko Gbarnga. La kantono estis fondita en 1964. Ĝi havas sian nomon laŭ samnoma montcĉeno Bong tute en la okcidenta parto de la areo.

Laŭ la censo de la jaro 2008 en la kantono estis 333 481 personoj,[1] laŭ la censo de 2022 tie vivis 467 561 loĝantoj[2] sur areo de 8 754 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 38 loĝantoj/km². La teritorio situas en la centra parto de la ŝtato, tendence iom pli norde. Ĝi en horloĝa direkto havas komunan limon kun Gvineo norde, kantono Nimba oriente, kantono Gbarpolu sudoriente kaj sude, kantono Margibi sude kaj iom sudokcidente, kantono Montserrado sudokcidente, kantono Bomi je mallarĝa limo okcidente, kantono Gbarpolu nordokcidente kaj kantono Lofa norde. Pli detale, la kantono dividiĝas al 12 distriktoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. rezultoj de la censo 2008, en formato PDF, arkivigite laŭ la stato de februaro 2012 (angle)
  2. rezultoj de la censo 2022, en formato PDF (angle)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
la akvofaloj Kpatawee