Saltu al enhavo

Kantono Margibi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kantono Margibi


Kantono Margibi (Liberio)
Kantono Margibi (Liberio)
DMS
kantono de Liberio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kakata
Areo 2 616 km²
Loĝantaro 304 946 (en 2022)
Loĝdenso 117 loĝ/km²
ISO-kodo LR-MG
vdr

La kantono Margibi - angle Margibi County, prononco laŭ la sistemo IFA [mˈɑːd͡ʒɪba͡ɪ kˈa͡ʊnti] - estas unu el la 15 kantonoj, al kiuj dividiĝas la ŝtato Liberio en okcidenta Afriko. La administra centro estas la loĝloko Kakata. La kantono estis fondita en 1985.

Laŭ la censo de la jaro 2008 en la kantono estis 209 923 personoj,[1] laŭ la censo de 2022 tie vivis 304 946 loĝantoj[2] sur areo de 2 616 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 117 loĝantoj/km². La teritorio situas ĉe la okcidenta marbordo de la ŝtato. Ĝi en horloĝa direkto havas komunan limon kun kantono Bong norde, kantono Grand Bassa oriente kaj sudoriente, la Atlantika Oceano sudokcidente kaj kantono Montserrado nordokcidente. Pli detale, la kantono dividiĝas al 4 distriktoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. rezultoj de la censo 2008, em formato PDF, arkivigite laŭ la stato de februaro 2012 (angle)
  2. rezultoj de la censo 2022, en formato PDF (angle)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
la ĉefloko Kakata