Kantono River Cess
Kantono River Cess
| |||
---|---|---|---|
![]() | |||
kantono de Liberio | |||
Bazaj informoj | |||
Ĉefurbo | Cestos City | ||
Areo | 5 594 km² | ||
Loĝantaro | 90 819 (en 2022) | ||
Loĝdenso | 16 loĝ/km² | ||
ISO-kodo | LR-RI | ||
La kantono River Cess aŭ kantono Rivercess - angle River Cess County aŭ Rivercess County, prononco laŭ la sistemo IFA [ɹˈɪvə sˈɛs kˈa͡ʊnti] - estas unu el la 15 kantonoj, al kiuj dividiĝas la ŝtato Liberio en okcidenta Afriko. La administra centro estas la loĝloko Cestos City. La kantono estis fondita la 13-an de decembro 1985.
Laŭ la censo de la jaro 2008 en la kantono estis 71 509 personoj,[1] laŭ la censo de 2022 tie vivis 90 819 loĝantoj[2] sur areo de 5 594 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 16 loĝantoj/km². La teritorio situas ĉe la okcidenta marbordo de la ŝtato. Ĝi en horloĝa direkto havas komunan limon kun kantono Nimba nordoriente kaj oriente, kantono Sinoe sudoriente, la Atlantika Oceano estas sudokcidente kaj kantono Grand Bassa okcidente kaj nordokcidente. Pli detale, la kantono dividiĝas al 8 distriktoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ rezultoj de la censo 2008, en formato PDF, arkivigite laŭ la stato de februaro 2012 (angle)
- ↑ rezultoj de la censo 2022, en formato PDF (angle)
|