Karolo la 4-a (Sankta Romia Imperio)
Karolo la 4-a (ĉeĥe Karel IV., germane Karl IV., latine Carolus IV; naskiĝis Venceslao la 14-an de majo 1316 en Prago; mortis la 29-an de novembro 1378 samloke) de la germanlingva luksemburga dinastio estis romia-germana reĝo ("Reĝo de la Romanoj") (ekde 1346), la dua reĝo de Bohemio "Karolo la 1-a" (ekde 1347), reĝo de Italio (ekde 1355) kaj imperiestro de la Sankta Romia Imperio (ekde 1355). Li apartenis al la luksemburga dinastio, kaj estis unu el la plej gravaj imperiestroj de la malfrua mezepoko kaj unu el la plej influhavaj eŭropaj regantoj tiutempaj. En Ĉeĥio li estis nomata "Patro de la Patrujo".
La 22-an de novembro 1348 li subskribis en la kastelo en Namysłów la pacan kontrakton kun pola reĝo Kazimiro la 3-a Granda kaj kun princo de la Duklando Ŝvidnico-Javoro Bolko la 2-a Malgranda (tamen Bolko la 2-a ne partoprenis kaj reprezentis lin pola reĝo Kazimiro la 3-a Granda). Tiu traktato finis la militon kiun juna Karolo la 4-a komencis en la jaro 1345 per la invado (agreso) al la Duklando Ŝvidnico-Javoro. La Ora buleo de 1356 estis dekreto eligita fare de Dieto en Nurenbergo gvidita fare de imperiestro Karolo la 4-a kiu fiksis, por periodo de pli ol kvarcent jaroj, gravajn aspektojn de la konstitucia strukturo de la Sankta Romia Imperio.
Karolo faris Pragon unu inter centroj de Eŭropa kulturo. Li fondis la Pragan Universitaton, kiu nun portas lian nomon, konstruigis Novan Pragan Urbon kaj konektigis ĝin kun la Malnova Praga Urbo per grandioza ponto (Karola ponto) trans la rivero Vultavo, renovigis la Bohemiajn reĝajn juvelojn (krono, sceptro, globo) el oro kaj gemoj kaj konsekris ilin al sankta Venceslao, en sia ripozejo - la burgo Karlštejn ("Karlův Týn") apud Prago - li postlasis kolekton de valoraj pentraĵoj de Majstro Theodoriko kaj sanktajn relikvojn. Al lia diplomatia lerteco dankis la lando pro jardekoj de paca vivo sen militoj.
Super lia ĉerko oni unuafoje nomis lin "Patro de la Patrujo" kaj tiel la ĉeĥa nacio estimas lin ĝis nun, kvankam nur laŭ la patrino li estis de la ĉeĥa deveno. La sango, heredita de la heroa patro, Johano de Luksemburgo, pontis en lia persono tiun nacion kun la cetera Eŭropo.
Pri lia vivo estis verkitaj multe, tamen sian unuan biografion aŭtoris li mem, kaj la verketo apartenas al la plej gravaj latinlingvaj literaturaĵoj kreitaj en la mezepoka Ĉeĥio. Li celis instrui siajn sekvontojn sur la trono pri la politiko kaj pri la arto de saĝa regado. Legante ne forgesu, ke ĝin verkis homo ne nur ege potenca, sed ankaŭ tre pia kaj profunde kredanta, kiu sian surteran vivon opiniis nur preparo por la vivo eterna.
Lia aŭtobiografio komenciĝas fakte en la 3-a ĉapitro, ĉar la unuajn du li dediĉas al piaj meditoj, kiujn li daŭrigas en la ĉapitroj 11-a, 12-a kaj 13-a. Poste iras plu la historia rakontado, sed la ĉapitrojn 15-20 ne verkis Karolo mem. Pri sia naskiĝo li parolas kiel pri naskiĝo de Venceslao, ĉar tiel li estis baptita, kaj nur en Francio li akceptis la nomon Karolo laŭ sia onklo, la reĝo Karolo la 4-a, nomata Karolo la Bela.
Propran biografion de Karolo la 4-a esperantigis Josef Vondroušek.
Antaŭe: | Grafo de Luksemburgo | Poste: |
---|---|---|
Johano de Luksemburgo | 1346-1353 | Venceslao la 1-a, duko de Luksemburgo |
Antaŭe: | Germana reĝo ("Reĝo de la Romanoj"); Imperiestro de la Sankta Romia Imperio | Poste: | |
---|---|---|---|
Ludoviko la 4-a | 1346-1378 (ĝis 1347 kontraŭ Ludoviko la 4-a); 1355-1378 | Venceslao la 1-a |
Antaŭe: | Reĝo de Bohemio | Poste: | |
---|---|---|---|
Johano de Luksemburgo | 1346-1378 | Venceslao la 4-a |
Biografiaj informoj
[redakti | redakti fonton]- li naskiĝis la 14-an de majo de 1316.
- gepatroj: la ĉeĥa reĝo Johano de Luksemburgo kaj Elizo Přemyslidino.
- imperiestro de la Sankta Romia Imperio, ĉiam pligrandiganto de la imperio], princo-elektisto kaj reĝo de Bohemio kaj reĝo germana, de Lombardio kaj Burgundio, margrafo de Moravio kaj Luzacio, princo-elektisto kaj margrafo de Brandenburgio, duko de Silezio kaj Palatinato.
- li parolis ĉeĥe, germane, latine, itale kaj france.
- la 30-an de majo de 1316 li estis solene baptita de nomo Venceslao.
- dum konfliktoj inter reĝo Johano kaj reĝino Elizo li estis arestita en burgo Křivoklát kaj en burgo Loket.
- la 4-an de aprilo de 1324 li estis alveturigita en Parizon por edukado ĉe kortego de sia onklo la franca reĝo Karolo la 4-a (ekde la 1322 lia edzino estis Maria de Luksemburgo, fratino de reĝo Johano (Luksemburgo)).
- la 15-an de majo de 1323 geedziĝo al Blanka el Valois.
- 1331 li transprenis luksemburgan sinjorujon en Lombardio. Lia patro forveturis en la kortegon de la franca reĝo por solvi politikajn problemojn kaj akiri monon por amasigado de soldataro.
- la 30-an de oktobro de 1333 Karolo unuafoje alveturis Bohemion.
- la 1-an de januaro de 1334 Johano de Luksemburgo donis al li titolon de margrafo de Moravio.
- la 12-an de junio de 1334 Blanka unuafoje alveturis Pragon.
- la 24-an de majo de 1335 naskiĝo de filino Margareta (edzo Ludoviko de Hungario).
- januaro de 1336 li forveturis Tirolon, kie li fariĝis kuratoro de la dekkvarjara frato Johano Henriko.
- la 4-an de junio de 1337 Karolo konkeris frunte de tirola nobelaro en Lombardio urbon Beluno kaj la 5-an de aŭgusto Feltre (Johano Henriko kaj Karolo fariĝis dumvivaj kapitanoj de ambaŭ urboj.) En novembro de la sama jaro Karolo revenis reen ĝis Reĝlando ĉeĥa.
- la 19-an kaj la 26-an de novembro de 1337 li donis vicon da privilegioj al monaĥejoj en Oslavany kaj en Malnova Brno.
- 1338 Karolo vizitis la hungaran reĝon Karolo la 1-a el Anjou.
- julio de 1339 li konkeris burgon de Mikolao el Potstejn, rezistema sinjoro (konkerante la burgon en Bohemio estis unuafoje uzita pulvo).
- septembro de 1339 li forveturis kun la patro por helpi Filipon la 6-an de Francio kaj li ekiris de li kun la patro al papo ĝis Avinjono kaj de tie ĝis Bohemio.
- 1340 li vizitis ĉe Kazimiro de Pollando kaj poste ĉe Karolo la 1-a Roberto.
- la 1-an de aŭgusto de 1340 Karolo forveturis kun soldataro ĝis Tirolo por helpi fraton Johanon Henrikon, kie eksplodis kontraŭluksemburga ribelo gvidita de lia edzino Marketo. Kiam la rezistmovado estis punita, li forveturis Lombardion, kie li konkeris urbojn Penede, Mel, Peutelstein kaj Belvicio.
- 1341 reveninte el Tirolo li forveturis Vroclavon, kie li akceptis omaĝon de sileziaj dukoj Boleslao de Mazovio, Boleslao de Legnico, Johano de Stinavo kaj omaĝon de urbanoj de urbo Glogovo.
- la 11-an de junio de 1341 Karolo estis akceptita de la ĉeĥa koncilio kiel estonta reĝo.
- la 14-an de decembro de 1341 Karolo fermis en Vieno interkonsenton kun dukoj de Aŭstrio, Karintio, Stirio Albreĥto la 3-a pri reciproka helpo.
- 1342 naskiĝo de filino Katerino (edzo Rudolfo la 4-a (Aŭstrio).
- la 21-an de julio de 1342 li partoprenis kronadon de hungara reĝo Ludoviko.
- la 14-an de januaro de 1343 post morto de Johano la 4-a el Draĵico fariĝis praga episkopo Ernesto el Pardubice.
- la 23-an de aprilo de 1343 Karolo donis en Krakovo laŭdevan dokumenton al pola reĝo al 4000 de sesdekoj da pragaj groŝoj.
- 1343 papo Klemento la 6-a sendis al Karolo invitilon ĝis Avinjono.
- 1344 Karolo forveturis al la patro ĝis Luksemburgo kaj de tie kun la patro ĝis Avinjono al la papo, kun ili traktis pri eventuala ŝanĝo en romia trono.
- la 21-an de septembro de 1344 komune kun la patro li subskribis kontrakton kun Frederiko Miŝ.
- la 21-an de novembro de 1344 Johano kaj Karolo de Luksemburgo enoficigis Erneston el Pardubice en oficejon de la praga episkopo.
- la 28-an de decembro de 1344 Karolo forveturis al kruckavalira militiro kontraŭ Latvio.
- marto de 1345 revenante el Latvio, la pola reĝo Kazimiro, kiu intertempe kuniĝis kun la imperiestro, provis aresti Karolon, sed Karolo alivestita kiel aĉetisto sukcesis fuĝi.
- 1345 Johano interkonsentis kun la papo kandidatecon de Karolo sur imperiestran tronon.
- 1346 Karolo lasis fari novan reĝan kronon.
- la 28-an de aprilo de 1346 la papo rekomendis Karolon al princo-elektistoj.
- la 11-an de julio de 1346 Karolo elektita kiel romia reĝo Karolo la 4-a. Sed tiun ĉi numeron li estis uzanta nur post sia imperiestra kronado. Kiel margrafo moravia li estis subskribanta sin kiel Karolo de Luksemburgo, kiel reĝo ĉeĥa – Karolo la 1-a kaj kiel imperiestro romia – Karolo la 4-a.
- la 26-an de aŭgusto de 1346 li partoprenis batalon ĉe Crécy en norda Francio en flanko de la franca reĝo kontraŭ angloj. Ĉitage li fariĝis (post la 12-jara kunregado) ĉeĥa reĝo Karolo la 1-a. Heredanto de Luksemburgo fariĝis Venceslao, malpli aĝa filo de Johano de Luksemburgo. Tiu disvastigis la landon je duklando limburka kaj brabanta. Karolo la 4-a pli malfrue avancis Luksemburgon el graflando je duklando.
- la 26-an de novembro de 1346 kronado kiel romia reĝo en Bonn (vera urbo de kronado de la romiaj reĝoj estis Aĥeno, sed kiu tiutempe staris post imperiestro Ludoviko la 4-a.
- la 7-an de septembro de 1347 okazis en Prago kronado de Karolo de Luksemburgo kaj Blanka el Valois kiel ĉeĥaj regantoj. Tio estis la unua kronado de la ĉeĥaj reĝo kaj reĝino, dum kiu oni uzis la novan reĝan kronon.
- oktobro de 1347 Karolo amasigis soldataron ĉe Domažlice al decida kunpuŝiĝo kun imperiestro Ludoviko la 4-a. Sed tiu ĉasante urson estis la 14-an de oktobro trafita de apopleksio. Karolo poste komencis rondvojaĝon tra la imperio.
- la 10-an de januaro de 1348 Vitelsbaĥoj organizis elekton de Eduardo la 3-a (Anglio) kiel romia reĝo. La elektado estis kontraŭleĝa (sole unu princo-elektista voĉo estis valida) kaj Eduardo rifuzis ĝin.
- la 8-an de februaro de 1348 Karolo la 1-a eldonis fondantan dokumenton de Nova Urbo de Prago.
- la 7-an de aprilo de 1348 li eldonis fondantan dokumenton de praga universitato.
- la 5-an de junio de 1348 Karolo donis al Habsburgoj iliajn landojn en feŭdon.
- la 8-an de julio de 1348 Karolo avancis Albreĥton Meklenburgan kaj Pomerian je duko ferminte tiel la filon de la mortinta imperiestro Ludoviko inter landoj de Albreĥto kaj Saksion kun Karolo favoriĝintoj.
- la 27-an de julio de 1348 Karolo provis pri armistico kun Ludoviko Branibora, sed la armistico ne okazis.
- la 1-an de aŭgusto de 1348 en Prago mortis reĝino Blanka.
- la 22-an de novembro de 1348 efektiviĝis kontrakto en silezia urbo Namysłów inter Karolo la 4-a kaj pola reĝo Kazimiro la 3-a (Pollando) - subskribita en la kastelo de Princoj de Namysłów.
- la 30-an de januaro de 1349 Vitelsbaĥoj organizis pluan kontraŭleĝan elekton de la romia reĝo. Ĉifoje estis elektita grafo Guthero el Swarzburg.
- la 11-an de marto de 1349 geedziĝo al Anna de Palatinato (ŝi estis kronita la 11-an de novembro).
- la 26-an de majo de 1349 Guthero el Swarzburg rezignis pri pretendoj je trono post tio, kiam li estis malvenkita de la soldataro de Karolo. Post nelonge li mortis.
- la 25-an de julio de 1349 kronado kiel romia reĝo en Aĥeno.
- la 17-an de januaro de 1350 naskiĝo de filo Venceslao (li mortis la 28-an de decembro de 1351).
- 1350 okazis armistico inter Karolo kaj Vitelsbaĥoj, kiuj redonis la t.n. „Sanktaĵojn de la sankta romia imperio“ (korprestaĵoj de sanktuloj kaj kronjuveloj de Karolo la Granda), estintaj ekde la tempoj de Ludoviko la 4-a en iliaj manoj.
- junio de 1350 en Prago aperis romia defendanto Cola di Rienzo.
- 1350 Karolo malsaniĝis je limfangito.
- la 2-an de februaro de 1353 mortis reĝino Anna de Palatinato.
- la 27-an de majo de 1353 geedziĝo al Anna de Ŝvidnico.
- la 28-an de junio de 1353 Anna de Ŝvidnico estis kronita kiel ĉeĥa reĝino.
- la 21-an de januaro de 1354 Karolo ĉeestis ĉe sepulto de sia onklo trevira ĉefepiskopo Baldueno de Luksemburgo.
- la 9-an de februaro de 1354 Anna de Ŝvidnico estis kronita kiel romia reĝino.
- la 28-an de septembro de 1354 Karolo ekvojaĝis Italion.
- la 14-an de oktobro de 1354 en urbo Udino akceptis Karolon lia duonfrato Nikolao – patriarko de Aquileia.
- la 6-an de januaro de 1355 Karolo estis kronita kiel lombardia reĝo.
- la 8-an de februaro de 1355 reĝino Anno alveturis Pizon.
- la 19-an de februaro de 1355 li sendis amikan leteron al serbia caro Stefano.
- la 2-an de aprilo de 1355 li alveturis al Romo frunte de 4 000 rajdistoj.
- la 5-an de aprilo de 1355 Karolo estis kronita kiel imperiestro romia Karolo la 4-a.
- majo de 1355 li sendis leteron al bizanca imperiestro Johano.
- la 6-an de oktobro de 1355 post malsukcesas traktado kun nobeloj Karolo anoncis, ke lia leĝaro Majestas Carolina forbrulis.
- la 10-an de januaro de 1356 en romia koncilio en Messo estis aprobita Ora buleo de Karolo reguliganta interrilatojn en la imperio kaj la elekton de la romia reĝo.
- la 27-an de marto de 1357 solene malfermita burgo Karlštejn fariĝis landa kaj romia juvelejo.
- 1357 komencita konstruado de Karola ponto en Prago.
- la 19-an de aprilo de 1358 naskiĝo de filino Elizo (edzo Alberto la 3-a (Aŭstrio)).
- la 29-an de aprilo de 1359 Karolo sendis apelon al romiaj ĉefepiskopoj, por ke ili intervenu kontraŭ kapricoj de pastraro.
- la 23-an de julio de 1359 papo Inocento la 6-a rifuzis la peton de Karolo, por ke li purigu de anatemo lian mortintan avon Henrikon la 7-an.
- la 11-an de februaro de 1361 Karolo ja atingis la purigon de la avo.
- la 26-an de februaro de 1361 naskiĝo de heredanto de la trono Venceslao.
- la 11-an de julio de 1362 mortis imperiestrino Anno dum la nasko de la tria infano.
- 1363 papo Urbano la 6-a klopodis devigi Karolon al kruckavalira militiro.
- 1363 kreiĝo de kontraŭluksemburga koalicio enhavanta Pollandon – Kazimiro la 3-a, Aŭstrion – Rudolfo la 4-a, Hungarujon – Ludoviko kaj Danion – Valdemaro la 4-a.
- la saman jaron staris kontraŭ si la soldataroj de tiuj ĉi ŝtatoj kaj la soldataroj de imperiestro Karolo la 4-a (la batalo finfine ne okazis dank‘ al politika talento de Karolo).
- la 18-an de marto de 1363 Brandenburgio estis falonta per kontrakto en Nurenbergo post la Vitelsbaĥoj al la luksemburga dinastio, kiuj ekde tiu ĉi jaro estis uzantaj titolon margrafoj brandenburgiaj.
- la 21-an de majo de 1363 geedziĝo al Eliza de Pomerio.
- la 18-an de junio de 1363 kronado de Elizo kiel ĉeĥa reĝino.
- 1364 post morto de Ernesto el Pardubice surtroniĝis sur apostolan brakseĝon en Prago Johano Oĉko el Vlašim.
- la 10-an de februaro de 1364 estis fermitaj inter Habsburgoj kaj Luksemburganoj heredaj kontraktoj, laŭ kiuj unu dinastio estis surtroniĝonta sur postenon de la alia okaze de formorto de ties viraj idoj.
- la 23-an de majo de 1365 li alveturis al papo ĝis Avinjono.
- la 28-an de majo de 1365 la papo aprobis la proponon de Karolo por subiĝo de la episkopujoj bamberga, regensburga kaj mejsena al la praga ĉefepiskopejo.
- la 4-an de junio de 1365 Karolo kronita kiel reĝo Arelata.
- la 11-an de majo de 1366 naskiĝo de filino Anno (edzo Rikardo la 2-a (Anglio)).
- la 14-an de februaro de 1368 naskiĝo de filo Sigismondo.
- la 2-an de aprilo de 1368 Karolo ekvojaĝis al Romo, por ke li akompanu papon dum lia translokiĝo el Avinjono.
- la 21-an de oktobro de 1368 la imperiestro kaj la papo enveturis en Romon frunte de 40 000 rajdistoj.
- la 6-an de junio de 1370 la papo ne rezistis al premo de kardinaloj, al kiu Avinjono taŭgis kiel sidejo pli bone, kaj li forveturis reen ĝis Avinjono. Karolo ne povis malebligi al li tion, ĉar li estis malsana kuŝanta en lito.
- la 22-an de junio de 1370 naskiĝo de filo Johano (estonta duko zhoreleca).
- la 13-an de marto de 1372 naskiĝo de filo Karolo (li mortis la 24-an de julio de 1373).
- la 15-an de aŭgusto de 1373 li definitive akiris Brandenburgion kaj Suban Luzacion.
- la 29-an de septembro de 1373 naskiĝo de filino Marketo (edzo Johano la 3-a Hohenzollerna).
- 1374 li fermis kontraktojn kun Svedio, Habsburgoj kaj Vitelsbaĥoj.
- 1375 li klopodis pri elekto de lia filo Venceslao kiel romia reĝo (tiu estis je unu jaro pli malfrue vere elektita).
- 1377 per testamenta dokumento Bohemio, Silezio kaj Luzacio estis fariĝontaj al filo Venceslao, regiono de Zhorelio al Johano kaj Brandenburgio al Zigmundo.
- 1377 naskiĝo de filo Henriko (li mortis en 1378).
- decembro de 1377 Karolo vizitis Francion, kie li traktis kun la franca reĝo Karolo el Valois pri estonta divido de Eŭropo. Laŭ fermita interkonsento la imperio de Ludoviko la 1-a el Anjou, hungara kaj pola reĝo estis dividonta inter Bohemio kaj Francio, dum kio luksemburganoj estis akirontaj la polan Reĝlandon kaj Francio Reĝlandon hungaran.
- januaro de 1378 revenante el Francio li fermis interkonsenton kun frato Venceslao, nehavanta virajn idojn, pri sekvanteco de ĉeĥaj reĝoj en Luksemburgo.
- la 2-an de aŭgusto de 1378 parto de la kardinaloj revokis la papon Urbanon la 6-an kaj en lian postenon ili enoficigis Klementon la 7-an. En la eklezio estiĝis duregado.
- la 18-an de septembro de 1378 la praga ĉefepiskopo Johano Oĉko el Vlašim kiel la unua ĉeĥa ĉefepiskopo fariĝis kardinalo.
- la 2-an de novembro de 1378 Karolo eldonis novan monerregularon.
- la 29-an de novembro de 1378 imperiestro Karolo la 4-a de Luksemburgo mortis je pneŭmonio post antaŭa ostrompaĵo de artiko. Super la ĉerko estis donita al li eble la plej rara titolo, kiun li povis dum sia vivo entute atingi: „LA PATRO DE LA PATRUJO“.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|