Kirlovaĵo
Aspekto
Kirlovaĵo, estas simpla manĝaĵo el ovoj, kirlofritita en pato.
Dum la preparo krudaj ovoj estas batmiksitaj, salitaj kaj sur milda varmo en butero aŭ plantoleo kirlofrititaj. Ofte oni aldonas iom da lakto, (freŝa) kremo aŭ akvo por plikremigi la ovaĵon. Ankaŭ oni povas batmiksi la ovojn tuj en la pato kun klarigita butero kaj dum la kuirado oni povas tramiksi aliajn ingrediencojn. La kirlovaĵo estas preta kiam ĝi solidiĝis, sed tamen estas iom humida kaj brileta.
Aliaj ingrediencoj povas esti lardo, ŝinko, salikokoj, fromaĝo, fungoj, cepoj, spicherbo aŭ panopecetoj, ankaŭ tomatoj kaj aliaj legomoj.