La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia. La lokuloj nomas la teritorion de la komunumaro Blaues Ländchen ("blua landeto"), kaj regule aperanta informilo de la administrejo same portas tiun nomon.