Kosmaj Vagantoj
Kosmaj Vagantoj | |
---|---|
Disvolvo | Elemental Games |
Eldoninto | 1C Company |
Distribuo | Steam |
Scenaro | Georgo Jurij Right |
Muziko | Grigori Semyonov |
Serio | Space Rangers |
Sekvita de | Space Rangers 2: Rise of the Dominators |
Platformo | Microsoft Windows |
Ĝenro | rola videoludo |
Ludomaniero | unuludanta videoludo |
Regilo | komputila klavaro |
Kosmaj Vagantoj (ruse Космические рейнджеры) estas populara videoludo, ellaborita de rusia firmao Elemental Games en 2002. La dua parto de la ludo (aperis en 2004), kvankam nenion esence novan aldonis al la koncepto de la ludo, eĉ pli popularigis la "Kosmajn Vagantojn". Krom la devenlando, la ludon oni aprezis en kelkaj najbaraj landoj de Azio kaj Orienta Eŭropo.
La ludanto en la mondo de "Kosmaj Vagantoj" estas memstara volontulo, kiu mem decidas, ĉu li okupiĝados pri komerco, ĉu li iĝos pirato aŭ ĉu tamen li aliĝos al la volontulaj trupoj, kiuj kontraŭstaras invadon de la galaksio fare de misteraj senkompataj klisanoj (en la dua versio — dominatoroj).
La luda mapo estas ĉiufoje generata hazarde.
En marto 2013 aperis en Steam la nova versio de la ludo sub la internacia nomo Space Rangers HD: A War Apart. En tiu versio ludanto povas aliĝi al piratoj kaj ludi kiel pirato, nur ĉe la fino farante sian lastan elekton, ĉu helpi la koalicion (per neniigo de la piratoj) aŭ resti fidela al la pirata flanko. Tiu ludo estas daŭre subtenata, la lasta renovigo aplikiĝis en 2022.