Lanžhot
Lanžhot | |||
germane Landshut | |||
urbo | |||
Preĝejo de Avanco de sankta Kruco
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Lanžhot | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Břeclav | ||
Administra municipo | Břeclav | ||
Historiaj regionoj | Moravio (suda parto apartenis ĝis la 30-a de julio 1920 al Malsupra Aŭstrio), Slovakio | ||
Parto de | Podluží | ||
Teritorio | Dija triangulo | ||
Riveroj | Dijo, Moravo, Kyjovka | ||
Situo | Lanžhot | ||
- alteco | 164 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 43′ 28″ N 16° 58′ 00″ O / 48.72444 °N, 16.96667 °O (mapo) | ||
Katastro | 54,86 km² (5 486 ha) Lanžhot | ||
Loĝantaro | 3 627 (2024) | ||
Denseco | 66,11 loĝ./km² | ||
Valego | Malsupramoravia valego | ||
Plantaro | Vina vito | ||
Unua skribmencio | 1384 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 691 51 | ||
NUTS 3 | CZ064 | ||
NUTS 4 | CZ0644 | ||
NUTS 5 | CZ0644 584622 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de urbo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Lanžhot | |||
Retpaĝo: www.lanzhot.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Lanžhot (germane Landshut) estas urbo en Ĉeĥio troviĝanta en Sudmoravia regiono, en distrikto Břeclav 7 km sudoriente de Břeclav, sur trilanda punkto de Ĉeĥio kun Aŭstrio kaj Slovakio. Ĝi estas la plej suda situanta moravia urbo. Ĝi situas sur rivereto Kyjovka sur rando de apudrivera ebenaĵo de rivero Moravo. La urbo ĝi fariĝis la 27-an de junio 2001. Sur ĝia teritorio troviĝas aŭtostrada kaj fervoja limpasejo al Slovakio sur vojlinio Brno (– Břeclav) – Bratislavo. Vivas ĉi tie 3 627 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kostice, Tvrdonice, Gbely, Brodské, Kúty, Sekule, Hohenau an der March, Rabensburg kaj Břeclav.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Lanžhot troviĝas en Malsupramoravia valego. Plimulto de la konstruareo etendiĝas sur plata promontoro, kiu sinkas en sudoriento sufiĉe abrupte al Kyjovka kaj en sudokcidente ĝi male iom post iom en apudriveran ebenaĵon de Dijo. Estas ĉi tie unu el la plej varmaj kaj la plej sekaj klimatoj en Ĉeĥio.
Tre granda katastra teritorio estas sur la sudokcidento limigita de rivero Dijo, sur la oriento de rivero Moravo. Ambaŭ riveroj ĉi tie samtempe kreas ŝtatlimon kun Aŭstrio kaj Slovakio kaj la tuta katastro de la urbo kreas kojnon elkuranta inter la teritorion de ambaŭ pli supre menciitajn ŝtatojn. En la plej suda angulo de la katastro troviĝas turisme alloga kunfluejo de ambaŭ riveroj, kreantaj trilandan punkton de Ĉeĥio, Aŭstrio kaj Slovakio kaj la plej malalte situantan punkton de Moravio. La granda parto de la katastro estas kovrita de valoraj ĉeriveraj arbaroj, trateksitaj de kelke da malpli grandaj akvaj fluantoj: Čtvrtý járek, Kladník, Kopanice, Kyjovka, Svodnice, Vlčí struha.
Lanžhot najbaras nordokcidente kun Břeclav, norde kun Kostice kaj nordoriente kun Tvrdonice, plu kun slovakaj municipoj (de la nordo) Gbely, Brodské (distrikto Skalica), Kúty kaj Sekule (distrikto Senica), kaj kun aŭstraj municipoj Rabensburg (distrikto Mistelbach) kaj Hohenau an der March (distrikto Gänserndorf).
La suda (neenloĝigita) duono de la katastra teritorio de la urbo inter riveroj Dijo kaj Moravo (konsisto de la tn. Dija triangulo) apartenis ĝis la 30-a de julio 1920 al Malsupra Aŭstrio, antaŭ ol ĝi estis pro la strategiaj kazoj aldirita al Ĉeĥoslovakio. La katastron de Lanžhot tuŝis ankaŭ reguligo de la ŝtatlimo kun Slovakio en la jaro 1997, kiam ĝi estis tiel alĝustigita al reguligita riverfluo de la limregiona rivero Moravo. Pro tio Lanžhot perdis parcelojn situantaj malantaŭ la rivero utile al Slovakio, sed male ĝi akiris tiujn ĝis nun la slovakajn sur sia bordo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio de la vilaĝo estis en 1384.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 2 435 |
1880 | 2 700 |
1890 | 2 780 |
1900 | 2 972 |
1910 | 3 176 |
1921 | 3 523 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 3 882 |
1950 | 3 657 |
1961 | 3 996 |
1970 | 3 926 |
1980 | 3 944 |
1991 | 3 753 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 3 771 |
2011 | 3 653 |
2014 | 3 758 |
2016 | 3 760 |
2017 | 3 736 |
2018 | 3 738 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 3 733 |
2020 | 3 698 |
2021 | 3 437 |
2022 | 3 608 |
2023 | 3 632 |
2024 | 3 627 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo de Avanco de sankta Kruco
- Kamparana domo n-ro 183 – konstruaĵo de tradicia popola stilo el la jaro 1857
- Kamparana domo n-ro 155 – agrikultura domo el la dua duono de la 19-a jarcento, kun konservita devena pentrita ĵudro. Nun uzata kiel urba muzeo.
- Ĉasista kasteleto de Liĥtenŝtejnoj el la jaro 1890
- Monumento al falintoj kaj statuo de T. G. Masaryk ĉe la lernejo
- Statuo de ruĝarmeano el la jaro 1953
La naturo
[redakti | redakti fonton]Tra la katastro de urbo Lanžhot trafluas tuj tri riveroj – Kyjovka, kiu sub Lanžhot enfluiĝas en riveron Dijo, kiu plu enfluiĝas en riveron Moravo kaj tiu poste forlasas la katastron de Lanžhot kaj per tio ankaŭ la teritorion de Ĉeĥio.
- Ranšpurk – Nacia naturrezervejo
- Cahnov - Soutok – nacia naturrezervejo
- Ĉasrezervejo Soutok – granda ĉasrezervejo de Arbara uzino Židlochovice por bredado de parhufulaj ĉasbestoj
- fiŝlago Kout
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Dija triangulo
- Trilanda punkto inter Aŭstrio, Ĉeĥio kaj Slovakio
- Landlimo de Aŭstrio kaj Ĉeĥio
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Baza lernejo de Masaryk
-
Preĝejo de Avanco de sankta Kruco
-
Statuo de T. G. Masaryk
-
Statuo de sankta Johano Nepomuka
-
Pentrita ĵudro
-
Eksa limpasejo Lanžhot - Kúty
-
Ponto trans rivero Moravo sur ŝoseo Lanžhot - Brodské
-
Kunfluejo de Dyje kaj Moravo vidata el la slovaka flanko
-
Tabulo sur muro de la preĝejo