Saltu al enhavo

Landlimo de Ĉeĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Limpasejo HřenskoSchmilka
Limŝtono – limo inter Ĉeĥio kaj Germanio en Šumava
Bohemia-bavaria limo Triseĝa monto (Třístoličník / Dreisesselberg)

Ŝtatlimo de Ĉeĥio limigas la tutan teritorion de la respubliko, ĉar Ĉeĥio estas enlanda ŝtato. La suma longeco de la limo de Ĉeĥa respubliko faras 2 326 871 m kaj ĝi estas havigita per 38 643 limaj markoj.[1] Ĉeĥio limas kun tiuj ĉi kvar landoj:

La nuntempa aspekto de la ŝtatlimo eliras el la jaro 1997, kiam okazis reguligo de limoj kun Slovakio. Ĝis tiu tempo la limo komplike zigzagis laŭlonge laŭ ruguligata fluo de rivero Moravo, dum kio ĝi fakte observis ĝian devean fluon, kaj konsisto de Ĉeĥio estis Domaro U Sabotů. Ĝis la jaro 1990 estis antaŭ la limo kun Okcidenta Germanio kaj Aŭstrio lokigita la tn. limzono, kiu estis preskaŭ forloĝigita kaj ĝi servis sole por sekurigaj celoj. Pli poste okazis ĝia revitaligo, renovigo de la fermitaj lokoj kaj ilia malfermo plejparte por turistoj (ekzemple en Šumava aŭ en Nacia parko Podyjí). Nombro de limpasejoj sur tiu ĉi flanko ankaŭ plinombriĝis kaj plialtiĝis.

Ekde la 1-a de majo 2004, kiam la respubliko estas membro de EU, okazis plifaciligo de trafiko sur la limoj, estis nuligitaj doganaj kontroloj kaj malaperis tiel longaj kolonoj de veturiloj. Post enmembrigo de la lando en Schengen-spacon (la 21-a de decembro 2007) la kontroloj poste forfalis tute kaj oni eblas trairi tra la limoj tute sen halto. Sed okaze de bezono la lando povas siajn limojn denove portempe fermi la limojn.

Karaktero de la limo

[redakti | redakti fonton]

La hodiaŭa limo de Ĉeĥio eliras el la historia bazo, el pli granda parto jam el la mezepoka. La nordorienta limo de Ĉeĥa Silezio kun la hodiaŭa Pollando ekzistas ekde duono de la 18-a jarcento. Lastaj pli grandaj reguligoj okazis post la unua mondmilito, kiam post estiĝo de Ĉeĥoslovakio Ĉeĥaj landoj akiris malgrandajn partojn de Aŭstrio (Vitorazio, Valticio, Dija triangulo) kaj de tiama Germanio (Hluĉinio) kaj estis destinita ĉeĥa-pola limo en Teŝinio.

Por la relativa daŭrigeco la ĉeĥaj limoj dankemas ankaŭ al sia geografia situo - el pli granda parto ili kondukas sur naturaj obstakloj, kiel estas montaraj masivoj aŭ (en pli multe malgranda mezuro) akvaj fluantoj. Konkrete tio estas de sudokcidento tra nordokcidento al nordoriento zono de montaroj Novohrada montaro, Šumava, Bohemia arbaro, Smrčiny (rande), Ercmontaro, Elbaj Grejsoj, parto de Elbaj Grejsoj – Bohemia Svislando, Luzacia montaro, Jizera montaro, Gigantmontaro, Broumova montetaro, Orlica montaro, Králický Sněžník, Riĥleba montaro, kaj sur sudoriento poste Blankaj Karpatoj, Javorníky, Moraviasileziaj Beskidoj kaj Bohemiamoravia montetaro (vere tre malgranda peceto). La riverajn limoj ni trovos precipe en Moravio kaj en Silezio; partoj de la ŝtatlimo kondukas precipe sur Dijo, Moravo, Olše kaj Opava.

Trilandaj punktoj de Ĉeĥio

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Šmída, Zdeněk. Státní hranice a pohraniční turistika. Alirita 2020-04-05.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • (1968) Spory Československa s Rakouskem o vedení státních hranic na jižní Moravě v letech 1918-1923. Mikulov: Okresní archiv pro okres Břeclav v Mikulově.
  • ŠMÍDA, Zdeněk. Vývoj českých státních hranic. 1. vyd. Praha : Fortuna, 2016. 232 s. (ISBN 978-80-7373-131-1).

Rilataj artikoloj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]