Nacia konsilio por norvegaj infanaj kaj junularaj organizaĵoj
Nacia konsilio por norvegaj infanaj kaj junularaj organizaĵoj | ||
---|---|---|
organizaĵo | ||
Komenco | 1980 vd | |
Geografia situo | 59° 54′ 38″ N, 10° 44′ 24″ O (mapo)59.9105666710.74004722Koordinatoj: 59° 54′ 38″ N, 10° 44′ 24″ O (mapo) | |
Lando(j) | Norvegio vd | |
Sidejo | Oslo | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | forening/lag/innretning | |
La Nacia konsilio por norvegaj infanaj kaj junularaj organizaĵoj aŭ malformale Norvega junulara konsilio - nacilingve Landsrådet for Norske barne- og ungdomsorganisasjoner - estas federacio en Norvegio reprezentanta en internacia kunteksto la plej gravajn junularajn organizaĵojn de la lando. Esence, la nacia junulara konsilio reprezentiĝas en la Forumo Junulara Eŭropa (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF - en januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili krom tiu ĉi ankoraŭ 43 pliajn naciajn junularajn konsilojn, kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel neregistara organizaĵo. Sidejo de la Nacia konsilio por norvegaj infanaj kaj junularaj organizaĵoj estas la urbo Oslo. Prezidanto de la konsilio aktuale estas Isa Maline Isene.