Nacia Konsilio por la junularaj organizaĵoj de Svedio
Nacia Konsilio por la junularaj organizaĵoj de Svedio | ||
---|---|---|
Landsrådet för Sveriges ungdomsorganisationer | ||
![]() | ||
Dosiero:Djurgarden.jpg LSU logga.png | ||
neprofitcela organizaĵo ne-registara organizaĵo ombrelorganizaĵo ![]() | ||
Komenco | 8-a de junio 1949 | |
Lando(j) | Svedio vd | |
Sidejo | Stokholmo, Svedio | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Nacia Konsilio por la junularaj organizaĵoj de Svedio - svede Landsrådet för Sveriges ungdomsorganisationer - estas federacia ombrelorganizaĵo en Svedio reprezentanta en internacia kunteksto la plej gravajn junularajn organizaĵojn de la lando. Esence, la nacia junulara konsilio reprezentiĝas en la Forumo Junulara Eŭropa (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF - en januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili krom tiu ĉi ankoraŭ 43 pliajn naciajn junularajn konsilojn, kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel neregistara organizaĵo. Sidejo de la Nacia Konsilio por la junularaj organizaĵoj de Svedio estas la urbo Stokholmo.