Rat der Deutschsprachigen Jugend
Konsilio de la Germanlingva Junularo | ||
---|---|---|
Rat der Deutschsprachigen Jugend | ||
organizaĵo ![]() | ||
Lando(j) | Belgio vd | |
Sidejo | Eupen, Belgio | |
Situo | Germanlingva Komunumo de Belgio | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Konsilio de la Germanlingva Junularo - germane Rat der Deutschsprachigen Jugend aŭ, almenaŭ germane iom pli koncize Jugendrat in Ostbelgien ("junulara konsilio en orienta Belgio") - estas federacio en Flandrio aŭ pli ekzakte en la Germanlingva Komunumo de Belgio reprezentanta en internacia kunteksto la plej gravajn junularajn organizaĵojn de la lando. Esence, la nacia junulara konsilio loke agadas, kaj kandidatas reprezentiĝi en la Forumo Junulara Eŭropa (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF - en januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili krom tiu ĉi ankoraŭ 43 pliajn naciajn junularajn konsilojn, kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel neregistara organizaĵo. Sidejo de la Konsilio de la Germanlingva Junularo estas la urbo Eupen.