Vlaamse Jeugdraad
Aspekto
Flandra junulara konsilio | ||
---|---|---|
Vlaamse Jeugdraad | ||
organizaĵo ![]() | ||
konsilio | ||
Lando(j) | Belgio vd | |
Sidejo | Bruselo, Belgio | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Flandra junulara konsilio - nederlande Vlaamse Jeugdraad - estas federacio en Flandrio aŭ pli ekzakte en la nederlandlingva aŭ Flandra Komunumo de Belgio reprezentanta en internacia kunteksto la plej gravajn junularajn organizaĵojn de la lando. Esence, la nacia junulara konsilio reprezentiĝas en la Forumo Junulara Eŭropa (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF - en januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili krom tiu ĉi ankoraŭ 43 pliajn naciajn junularajn konsilojn, kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel neregistara organizaĵo. Sidejo de la Vlaamse Jeugdraad estas la urbo Bruselo.