Saltu al enhavo

Las catedrales

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Las catedrales
libro
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Las catedrales (La katedraloj) estas novelaro de la hispana verkisto Jesús Fernández Santos publikigita en Barcelono en 1970 fare de la Eldonejo Seix Barral.[1] Temas pri kvar historioj rilataj ĉiu kun po unu katedralo.

Ĉiu historio estas antaŭata per priskribo du ĝis tri-paĝa pri la respektiva katedralo.

  1. "Subida a la torre" (Supreniro turen). Inés, edzino kaj kun du filoj, revenas viziti turon, en kiu ŝi loĝis ĝis ekkoni sian edzon; la vizito kondukas ŝin al memoroj pri siaj vivo, familio kaj ĉefe pri Agustín dum la milito. Tiam Inés ekkonis soldaton postenigitan en la turo kaj edziniĝis al li.[2] Estas pluraj similaĵoj inter tiu historio kaj La catedral de Vicente Blasco Ibáñez.[3]
  2. "Historia del deán" (Historio de la dekano). La skafaldo ĉenas per historiaj dokumentoj pri la konstruado de la katedralo, kiujn maljuna dekano (vicespiskopo) legas nokte. Unu el liaj nevinoj intencas ekloĝi en unu de la multaj domoj de la dekano; unu nokton li suferas amnezion kaj baldaŭ mortas.[4]
  3. "El largo viaje de la custodia" (La longa vojaĝo de la hostimontrilo). En tiu rakonto la loko estas la havena medio videbla el la katedralo. Temas pri la navigado de hostimontrilo el preĝejo de insuleto al la katedralo de la plej granda insulo, zorgita de municipa funkciulo. Laŭ legendo, kiu rigardas tra la truo de la hostimontrilo al la korpo de Kristo vidos tion kion tiu deziros, ĉu pasintan ĉu estontan. Pere de tiu literatura rimedo oni montras la vivon de tiuj insulanoj kiel forgesitoj en nealloga medio.[5]
  4. "La ruina anticipada" (La antaŭita ruino). Rakonto de la vivo de junulo kiu serĉas sencon al la ekzistado inter la ateliero, la diskoteko, la drinkado kaj la flirtado, kompreneble ne trovante ĝin.[6]

Dekomence la skafoldo de la katedraloj kiel konekto ŝajnas malforta resurso, sed dum la historioj akiras korpon kaj fonon, la kolektiva titolo kaj la interplektiĝo restas anekdote, dum la esenco de la libro koncentriĝas ĉirkaŭ la trajtoj komunaj al la kvar rakontoj: historioj de roluloj de elradikigitaj vivoj, sen fido sed paradokse ili havas fortan rilaton kun katedralo; ĉiuj luktas inter abulio, frustriĝo, melankolio, rutino ktp.

Pri la ĝenerala senco kaj la cirkonstanca konekto de la rakontoj, tiu libro iom similas al la samepoka Las afueras de Luis Goytisolo.[7]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Jesús Fernández Santos, Las catedrales, Barcelona, Seix Barral, 1970, ISBN: 978-84-322-1325-0
  2. Eldono de Argos Vergara, pp. 9-68.
  3. Calvo López, Mariano (1992). «Blasco Ibáñez y Toledo», en Rutas literarias de Toledo. Toledo: Cuarto Centenario, pp. 215-233. ISBN 978-84-940811-2-5..
  4. Eldono de Argos Vergara, pp. 71-112.
  5. Eldono de Argos Vergara, pp. 115-160.
  6. Eldono de Argos Vergara, pp. 163-185.
  7. Luis Goytisolo, Las afueras, Barcelona, Argos Vergara, 1979, ISBN: 84-7017-699-4

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Las catedrales en la hispana Vikipedio.