Lima orientiga kolono
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/55/Bundesarchiv_Bild_183-58507-003%2C_Besetzung_des_Sudetenlands%2C_Grenzpfahl.jpg/220px-Bundesarchiv_Bild_183-58507-003%2C_Besetzung_des_Sudetenlands%2C_Grenzpfahl.jpg)
Lima orientiga kolono estas limsigno lokigita en tempoj de unua respubliko ekde la dua duono de la 1920-aj jaroj en ĉiuj ĉeĥoslovakaj limpasejoj, surbaze de proklamo de ministerio de publikaj laboroj el julio de 1925. Temis pri kolonoj kun proksimuma maso 140 kg, fabrikataj el premita ŝtala lado. Ili havis aspekton de longeca mallarĝa vertikale lokigita ĉeĥoslovaka flago, sub kies blua kojno estis firmigita ŝildo kun leono el malgranda ĉeĥoslovaka blazono, ĉirkaŭ kiu troviĝis, per granda nekalkana skribo, skulptita skribaĵo "RESPUBLIKO ĈEĤOSLOVAKA". Aŭtoroj de la propono de formo de la kolonoj estis arkitekto Josef Havlíček kun skulptisto Bedřich Stefan. En la jaro 1925 estis en Ŝtata ferfabriko en Podbrezová fabrikitaj 250 de pecoj de la lima orientigaj kolonoj, el kiuj estis lokigitaj sume 232 pecoj.
Post Munkena interkonsento estis dum okupigado de la ĉeĥoslovaka limregionoj tiuj ĉi kolonoj kiel simbolo de malamata ŝtato rapide likvidataj fare de al Ĉeĥoslovakio malamikaj soldataj taĉmentoj aŭ fare de loĝantoj de la aneksitaj regionoj, sed intence damaĝigataj ili estis jam antaŭ subskribo de tiu ĉi interkonsento. Post fino de la dua mondmilito jam ne okazis al renovigo de tiuj ĉi kolonoj. Unu el la devenaj ĝis nun situantaj limaj orientigaj kolonoj troviĝas en limpasejo Krupka-Müglitz, en la jaro 2008 ĝi estis rekonstruita kaj la 6-an de junio 2008 okazis al ties solena senvualigo. La pluaj devenaj limaj orientigaj kolonoj ĝis nun troviĝas en orienta Slovakio, ekzemple en Dukla montpasejo.
Fotografioj
[redakti | redakti fonton]- La devenaj konservitaj kolonoj
-
Lima orientiga kolono en Dukla montpasejo, blankigita, kun pendigita slovaka blazono
-
Lima orientiga kolono ĉe eksa slovaka-pola limpasejo Nižná Polianka - Ożenna
- Monumentoj en aspekto de lima orientiga kolono
-
Monumento al murditaj anoj de Financa gardistaro en Dolní Podluží
-
Monumento al limgardistoj en Montpasejo Vyšší Brod
-
Monumento al defendantoj ĉe Horní Světlá
-
Lima orientiga kolono en muzeo de malpeza fortikaĵo ĉe kasteleto Pohansko
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Lima orientiga kolono en Vikimedia Komunejo
- Podrobný článek o problematice
- Článek o odhalení rekonstruovaného hraničního orientačního sloupu na přechodě Krupka - Müglitz
- Technický výkres sloupu ze stránky Klub vojenské historie Břeclav Arkivigite je 2021-02-05 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.vhu.cz/hranicni-orientacni-sloup-cs-republiky-1925/