Saltu al enhavo

Malsuprarejna-Vestfalia imperia cirklo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imperiaj cirkloj komence de la 16-a jarcento (Malsuprarejna-Vestfalia imperia cirklo helbrunkolora)
Malsuprarejna-Vestfalia imperia cirklo meze de la 16- jarcento
Historia mapo de Vestfalio proksimume 1710 de Peter Schenk la Pli Aĝa

La Malsuprarejna-Vestfalia imperia cirklo, germane Niederrheinisch-Westfälischer Reichskreis, (en la 16-a jarcento Nederlanda-Vestfalia imperia cirklo,[1] pli malfrue ankaŭ ofte nur nomata Vestfalia imperia cirklo) estis unu el la dek imperiaj cirkloj, germane Reichskreise, en kiujn imperiestro Maksimiliano la 1-a subdividis en 1500 resp. 1512 la Sanktan Romian Imperion. La Vestfalia imperia cirklo mem ekestis en 1500 kaj ekzistis ĝis la fino de la malnova imperio.

La cirklo ampleksis la teritoriojn inter Vezero kaj la pli malfrua landlimo kun la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (Nederlando) ĝis la Mozo kaj sude ĝis Ahr kaj Sieg. Dekstre de la Vezero situis nur Episkopujo Verden kaj Graflando Ŝaŭmburgo. Ene de la limoj de la cirklo tamen ankaŭ troviĝis teritorioj, kiuj apartenis al la Elektorejnlanda imperia cirklo. Tio ĉi validas precipe por Elektoepiskoplando Kolonjo kun la apartenaj partoj Feŭdo Recklinghausen kaj Duklando Vestfalio. En la jaro 1548 Princepiskoplando Utreĥto kaj Duklando Geldern iris per la Burgonja kontrakto al la Burgonja imperia cirklo. La Princepiskoplando Cambrai fariĝis en 1678 franca kaj eliĝis per tio el la imperio kaj el la imperia cirklo.

La imperia cirklo ampleksis en 1512 entute 55 cirklajn statojn, kies reprezentantoj formis la cirklajn dietojn. Tiuj ĉi estis nur malofte kunvokataj kaj okazis tiam plejofte en Kolonjo. La kancelario kaj la cirkla arĥivo troviĝis en Duseldorfo.[2] En 1555 la duko de Jülich-Kleve-Berg transprenis la cirklestran oficon kadre de la imperia plenumordo. Sekretaria aŭ estra princo estis komence ankaŭ la duko de Jülich. La ofico transiris komence de la 17-a jarcento al la princepiskopo de Monastero. Post la heredsekvoordokonflikto pri Jülich-Kleve la ofico estis dividata. Krom Monastero la dinastioj Palatinato-Neuburg (por Jülich) kaj Brandenburgio (por Kleve) alternis. La grafoj kaj etnobeloj de la regiono ekde 1653 estis kunligitaj en la Malsuprorejna-Vestfalia imperia grafaro.

La imperia cirklo havis la rajton prezenti asesorojn por la konstanta imperia ĉefjuĝejo. Kiel konsekvenco de la konfesia disfendiĝo de la cirklo la katolika kaj la protestanta duonoj prezentis po du asesorojn.[3]

Pli malpli konsekvencan politikon praktikis la cirklaj statoj en 1534 por certigo de la pacokonstitucio je la batalo kontraŭ la Baptistoregno en Monastero. Ekde 1556 la cirklo klopodis pri unuecigo de la monsistemo lige kun la imperia monordo. Ankaŭ ĝenerale la imperia cirklo estis plej aktiva en la 16-a jarcento, kiam temis pri tio, kolekti la kontraŭturkan imposton. Dum la sekvaj jarcentoj la graveco malpliiĝis.

Probleme estis la limpozicio al la Nederlandoj. Foje la Okdekjara Milito inter la liberiga movado kaj Hispanujo, ekzemple dum la Hispana Vintro en 1598/99, la milito transsaltis ankaŭ sur regionojn en la imperia cirklo. Ankaŭ tial la cirklo klopodis dum la Kolonja Milito pri armita neŭtraleco.

Eksteraj potencoj forte influis la imperian cirklon. Ekzemple Princepiskoplando Kolonjo estis protekta potenco de la nordokcidentgermanaj princepiskoplandoj. Longan tempon la dinastio Vitelsbaĥo okupis gravajn episkopajn sidejojn. Krom tio Hesujo, Elektopalatinato kaj la velfaj duklandoj en la nordo praktikis influon. Per posedoŝanĝo en kelkaj teritorioj per Brunsvigo kaj Brandenburgio ekde la fino de la 16-a jarcento eksteraj regantoj treege kreskigis sian influon. Kontraŭe la imperia cirklo restis plejparte distanca al la imperiestro.

Ankaŭ akriĝis la konfesiaj kontrastoj. Ekzistis krom katolikaj regionoj ankaŭ reformitaj kaj luteranismaj teritorioj. Diversaj regionoj estis disputitaj en la proceso de la konfesiiĝo. Ĝenerale konfesiaj konfliktoj kaj la malsamaj interesoj, aparte la propraj interesoj de la pli grandaj teritorioj, kaŭzis, ke la cirklo trovis jam nur malfacile komunan direkton.

Eksteraj interesoj malfortikigis la komunan monpolitikon. Per la ekzisto de konstantaj armeoj de la pli grandaj teritorioj la senarmeaj statoj estis malavantaĝigataj. Parte la Malsuprorejnlanda-Vestfalia imperia cirklo estas atribuata al la cirkla asocio de la Antaŭaj Imperiaj cirkloj. Tiuj ĉi estis sin fondintaj kontraŭ la ekspansia politiko de Ludoviko la 14-a. Distrikta dieto okazigata en 1697 en Kolonjo pri tio povis ŝanĝi nenion. Post 1702 la cirklo tial disponigis por la Imperia Armeo nur proksimume 2000 homojn. En la 18-a jarcento la cirklo estis reprezentata plejparte de la tri direktoroj kaj ne plu ludis memstaran rolon. Ekzemple inter 1738 kaj 1757 neniu cirkla dieto okazis. En la jaro 1789 la imperia cirklo estis taskigata per la pribatalo de la Revolucio je Lieĝo.

Post la transcedo de ĉiuj teritorioj sur la maldekstra flanko de la Rejno al Francujo la imperia cirklo estis malfondita en 1806.

Jen listo de la membroj de la imperia cirklo, deire de la Imperia Registro de la jaro 1521 kaj surlistigo de 1532. Ĝis la fino de la imperio foririntaj imperiaj statoj estas presitaj en kursivo, novalvenintaj aparte listigitaj.

Ekleziaj princoj

[redakti | redakti fonton]

Episkoplandojoj

[redakti | redakti fonton]
  • Abatolando Stablo-Malmedy; antaŭe prelatejo
  • Abatolando Corvey; antaŭe prelatejo; 1792 princabata lando

Neekleziaj princoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1792 novaj:

  • Princlando Minden; ekde 1648, antaŭe eklezia princlando
  • Princlando Verden; ekde 1648, antaŭe eklezia princlando
  • Princlando Nassau-Dillenburg; en 1664 rangaltigata, antaŭe imperia graflando
  • Princlando Orientfrislando; rangaltigata en 1667, antaŭe imperia graflando
  • Princlando Moers; en 1706 princlando, antaŭe graflando sen imperia stato

Imperiaj prelatoj

[redakti | redakti fonton]

Grafoj kaj etnobeloj

[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1792 novaj:

Cirkloapartenaj graflandoj sen imperia stateco:

Imperiaj urboj:

Imperia senpereco pridisputata:

Ne imperiaj statoj:

Teritorioj ne apartenaj al la Malsuprorejna-Vestfalia imperia cirklo, kiuj tute aŭ parte estis ĉirkaŭitaj de cirkla teritorio:

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Winfried Dotzauer: Die deutschen Reichskreise (1383–1806). Franz Steiner Verlag, Stuttgart 1998, ISBN 3-515-07146-6 p. 297sj.Rete
  • Andreas Schneider: Der Niederrheinisch-Westfälische Kreis im 16. Jahrhundert. Geschichte, Struktur und Funktion eines Verfassungsorganes des alten Reiches. Schwann, Düsseldorf 1985, ISBN 3-590-18128-1 (Düsseldorfer Schriften zur Neueren Landesgeschichte und zur Geschichte Nordrhein-Westfalens, Band 16).
  • Neue Europäische Staats- und Reisegeographie worinnen die Lande des Westphälischen Kreises ausführlich vorgestellet werden ... (= 8-a volumo de la plenverko), Dresdeno / Lepsiko
  • Gerhard Taddey (eld.): Lexikon der deutschen Geschichte. 2-a priverkita eldono, Stutgarto 1983, p. 879sj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Winfried Dotzauer: Die deutschen Reichskreise (1383–1806),. Franz Steiner Verlag, Stutgarto 1998 Ĉapitro: Niederrheinisch-Westfälischer Kreis ISBN=3-515-07146-6, pj. 297–333, rete ĉe google books}
  2. Klaus Müller: Unter pfalz-neuburgischer und pfalz-bayerischer Herrschaft. En: Hugo Weidenhaupt: Düsseldorf. Geschichte von den Ursprüngen bis ins 20. Jahrhundert. Schwann im Patmos Verlag, Duseldorfo 1988, ISBN 3-491-34222-8, Band 2, S. 29
  3. Sigrid Jahns: Das Reichskammergericht und seine Richter. Verfassung und Sozialstruktur eines höchsten Gerichts im alten Reich Teil I: Darstellung. Kolonjo, 2011 p 253