Marko (nomo)
Aspekto
- Tiu ĉi artikolo temas pri la nomo. Por pliaj signifoj de la vorto vidu Marko.
Marko estas vira persona nomo en Esperanto.
Deveno kaj signifo
[redakti | redakti fonton]Marko devenas origine el la ofta latina nomo Marcus [elparolu markus] (kun signifo de "dediĉita al la (romia) bataldio Marso"). En la Roma Imperio ĝi estis ofta nomo al homoj naskiĝantaj en marto (monato, apartenanta al la dio Marso). Pli poste ĝi fariĝis nomo de multaj kristanaj sanktuloj.
Nomtago
[redakti | redakti fonton]En pluraj landoj, kie ekzistas la kutimo de nomtagoj, la nomtago de Marko estas la 25-a de aprilo - la mortodato de sankta Marko la evangeliisto (mortis en 68 en Aleksandrio), la sankta patrono de Markoj.
Konataj nomportantoj
[redakti | redakti fonton]Ordigitaj laŭalfabete.
Ĝenerale konataj
[redakti | redakti fonton]- Marko la evangeliisto, unu de la verkistoj de evangelio pri la vivo de Jesuo. Onidire li travojaĝi Italion kaj ekde tiam la nomo fariĝis populara en tiu lando, precipe en la regiono de Venecio, kie situas la fama baziliko de sankta Marko.
- Marc Andreessen, usona entreprenisto, kunfondinto de Netscape Navigator, pli poste Netscape Communications
- Marko Antonio, romia politikisto kaj militestro
- Marko Aŭrelio, romia imperiestro
- Marc Chagall, rusa pentristo
- Mark David Chapman, atencinto de John Lennon
- Mark Cuban, usona entreprenisto kaj miliardulo
- Mark Hamill, usona aktoro konata pro sia rolo en la Stelmilitoj
- Mark Knopfler, brita muzikisto
- Marcello Mastroianni, itala aktoro
- Marko Polo, venezia mondvojaĝanto
- Marcel Proust, franca verkisto
- Marcel Reich-Ranicki, eminenta germana literaturkritikisto
- Mark Rothko, ekspresionisma pentristo
- Mark Shuttleworth, unua afrika kosmonaŭto
- Mark Spitz, usona olimpika sportisto
- Mark Twain, vernome Mark Twain, usona verkisto
Esperantistoj
[redakti | redakti fonton]- Marek Blahuš, ĉeĥa esperantisto
- Marko Demetrović, kroata esperantisto
- Mark Fettes, usona esperantisto
- Marko Naoki Lins, germana esperantisto
- Marko Zamenhof, patro de L. L. Zamenhof, la iniciatinto de esperanto
- Ziko Marcus Sikosek, originala nomo de Ziko van Dijk, germana esperantisto, historiisto kaj arĥivisto de UEA
- Kraljeviĉ Marko, unua originala proza verko en esperanto
Variantoj
[redakti | redakti fonton]Viraj
[redakti | redakti fonton]- Marc (franca, angla)
- Marcel (franca)
- Marcello (itala)
- Marcelo (hispana)
- Márk (hungara)
- Marco (itala, hispana)
- Marcos (argentina)
- Marek (ĉeĥa, pola, slovaka)
- Mark (mallonga formo, angla, rusa)
- Markus, Markku, Marko (finna)
- Marko (serba/kroata, esperanta)
- Marku (estona)
- Marx, Marzell, Küsu (svis-germana)
Virinaj
[redakti | redakti fonton]- Marcella
- Marcellina
- Marcolina
- Marcelle
- Markéta (ĉeĥa)
Parencaj nomoj
[redakti | redakti fonton]Kun la latina nomo Marcus estas parencaj la jenaj pliaj nomoj: Marcian, Marcion, Marcius.
Ankaŭ rilata al la milita dio Marto estas la nomo Martin, en Esperanto Marteno.