Saltu al enhavo

Ĝermolisto de iranaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mirza Hedajatkhan Javid)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

Farivar Abdollahzade estis esperantisto kies letero aperis en la perslingva revuo "La Persa letero" ( n-ro 6 – 1916 ). Li en sia letero parolas pri Esperanto kaj rekomendas ĝin lerni. Profesie li laboris en la lernejo Mohammadije.

Ĝamŝid AHMADI estas irana esperantisto, kiu naskiĝis en 1966 en provinco okcidenta Azerbajĝano de Irano kaj nun laboras kiel kuracisto en Karaĝ. Li estis fondomembro de IREJO kaj membro de ties estraro dum la unuaj du jaroj de ties ekzisto (1993-95).

Doktorino Ŝirin AHMADNIA estas sociologo kaj ekde sia junaĝo estas aktiva esperantistino. Ŝiaj poemoj originalaj kaj artikoloj plurfoje aperis en la revuo Irana Esperantisto. Ŝi instruas sociologion en la sekcio pri demografio de la universitato Allame Tabatabi de Teherano.

Amir Gholi Amini estis redaktoro de la perslingva ĵurnalo "Aĥgar", kiu estis aperita en la urbo Isfahano ekde la jaro 1929 ĝis 1934. Li estis delegito de UEA en sia urbo Isfahano kaj enpersigis libron el E-lingvo nome "mallongaj rakontoj". Li ankaŭ verkis artikolojn Esperantoteme en sia ĵurnalo kaj aperis unua-foje lia artikolo en la ĵurnalo "Sehat" trakukita el Esperanto.

Ahmad Atai (mortis en 2013) estis irana esperantisto patro de samideanoj Behruz ATAI kaj Majid ATAI. La forpasinta S-ro Ahmad ATAI estis la plej unua eldonisto en Irano kaj dum mult-jaroj eldonadis E-librojn ĉefe lernajn.

Golam Reza AZRAHUŜANGAZARHUŜANG (ambaŭ literumoj ripete uzatas en la revuo Irana Esperantisto) estas irana esperantisto, kiu en la 2000-aj kaj 2010-aj jaroj regule kontribuas al la kultura sezon-revuo Irana Esperantisto.

Abbas BAGESTANI estas irana esperantisto, kiu en 1993 estis inter la kunfondintoj de IREJO kaj en 1996 same inter la kunfondintoj de Irana Esperanto-Asocio. Plurajn jarojn ekde la fondiĝo li funkciis kiel kasisto kaj ĝenerala sekretario de IREJO.[1]

Mirza Reza Arfaoddole Daneŝ estis irana delegito kaj ambasadoro en La ligo de Nacioj. Li estis unu el subskribantoj de propono pri Esperanto en la jaro 1921 kaj defendis Esperanton. Helpis lin sinjoro Edmond Privat kiel ano de Irana Delegacio.

Abbas Davaĉi estis estrarano (kasisto) de PEA kaj aperis lia nomo kaj en la libro de Bahman Mirza Ŝejdani kaj en la revuo Pars.

Alireza DOŬLATŜAHI (ankaŭ latinliterigata Dowlatshahi, naskiĝis en 1967 en Teherano) estas irana esperantisto, poeto, verkisto, tradukisto, specialisto pri polaj studoj kaj bibliotekisto. En la 2000-aj kaj 2010-aj jaroj li regule kontribuas al la kultura sezon-revuo Irana Esperantisto.

Jusef ETESAMOLMOLK estis la unua homo kiu skribis artikolon pri Esperanto en perslingva gazeto nome Bahar (printempo). Do lia artikolo estas la unua pri-Esperanta artikolo en Irano kaj grava mejloŝtono de la Esperanto-movado en Irano.

Mirza Mahmud Golŝani estis UEA-delegito en la urbo Raŝto en la jaro 1932 (=1311) kaj 1933 (=1312).

Bughdan Hajraptian estis UEA-delegito en la urbo Anzali (fakte formale Bandar-e Anzali) en la jaro 1923 (=1302). Laŭ la familia nomo facile povus esti ke li estis denaska armeno, sed tiu informo estas ne konfirmita.

Abdollah HAKIMNEĴAD estas irana esperantisto, kiu en 1993 estis inter la kunfondintoj de IREJO. Plurajn jarojn ekde la fondiĝo li funkciis kiel vicgvidanto de IREJO, kaj respondecis pri instruado kaj universitataj rilatoj.[1]

Ardaŝ Hurhanisans loĝis en Tabrizo kaj laboris en Reĝa banko. Lia nomo aperis en Jarlibro kiel unua irana delegito en la jaro 1912, 1916 kaj 1920. Nemseĉi mencias lian nomon kiel prezidento de Tabriza Esperanto Societo.

Abbas ĤOSROBADI estas irana esperantisto, kiu en 1996 estis inter la kunfondintoj de Irana Esperanto-Asocio.

Amir Mohammad Amir Jahed estas fondinto kaj verkinto de perslingva jargazeto "Pars". En la menciita revuo aperis artikolo pri Esperanto.

Mirza Hedajatkhan Javid estis irana esperantisto. Li kun siaj aliaj du amikoj tradukis lernilibron nome "Esperanto en 40 lecionoj". La libro estis verkita per Miŝel Beker kaj Gerozhan Mopen. En la jaro 1921 (= 1300) la persa traduko de jena libro aperis per Tabriza Esperantista societo en 183 paĝoj. Profesie li estis kaj gimnazi-estro nome Tamadon kaj instruisto de la leciono Historio en la lernejo Mohammadije. Ankaŭ poste li fariĝis vicestro de Nacia Banko en provinco Azerbajĝan. Li estis ankaŭ poeto.

AhmadĥanAhmadkhan Jazdani estis unu el instruistoj kiuj instruis Esperanton senpage en Teherano dum la jaroj 1916 kaj poste. Li profesie laboris en policoficejo. S-ro Jazdani partoprenis en la 20-a UK de 1928 en Belgio kun sia amiko Mohammad Raŝti. Li ankaŭ estis estro de PEA (Persa Esperanto-Asocio).

Pri Ahmed aŭ fakte Ahmad Jazdani vidu la paĝon Ahmad Yazdání.


Azar (Zahra) KARIMI estas irana esperantistino, kiu en 1996 estis inter la kunfondintoj de Irana Esperanto-Asocio.

Eŝragh Khavari loĝis en la urbo Masĝed Solejman kaj skribis artikolon kiu aperis en la revuo Armaghan perslingve en la jaro 1931.

Reza KHEIR-KHAH [Reza Ĥejr-Ĥah] estas irana esperantisto, kiu ekde la 1990-aj jaroj unue vivis en Japanio, nun en Tajvano. Li listiĝas kiel membro de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro, kaj laŭ la stato de 2016 estas la sola komisionano en Tajvano. En 1993 la eldonejo Libroteko Tokio publikigis lian libron Leteroj el Japanio.

Mohammd Labib estis uea-delegito en la urbo Ghazvin en la jaro 1920 (=1299).

Asad MAHBUB estas irana esperantisto, kiu en la 2000-aj kaj 2010-aj jaroj regule kontribuas al la kultura sezon-revuo Irana Esperantisto.

Boghrat Mikailijan estis delegito de UEA en la urbo Kuĉano, tiam ankaŭ skribita Ghuĉan, en la jaro 1916 (=1295).

Morteza MIRBAGIAN (ankaŭ latinliterigata MIRBAQIAN) estas irana esperantisto, kiu en la 2000-aj kaj 2010-aj jaroj regule kontribuas al la kultura sezon-revuo Irana Esperantisto. Aparte konatas lia esperantigo de iranaj proverboj - pri tio vidu la Proverboj de Morteza Mirbagian en la vikipedia artikolo "proverbo". Krome interalie li redaktis la perslingvan parton de la libro La Idealo kaj la Realo de Internacia Lingvo de 1992.

Mahmud MIRBOZORGI naskiĝis en 1969 kaj komencis lerni Esperanton en 1990. Eksa aktivulo de Irana Esperantista Junulara Organizo (IREJO), li tradukis kelkajn mallongajn rakontojn el la persa lingvo. Li kunlaboris por pres-pretigo de "Esperanto-Persa Vortaro" de Aref Azari.

Fateme Malek Moazam estis esperantistino kies artikolo aperis komence de 20-a jarcento en la revuo "Nova epoko". La artikolo aperis sub la nomo Fateme Malek La lernantino de Esperanto Moazzam.

Mokhatabossoltan Moŝiri estis irana esperantisto. Li kun siaj aliaj du amikoj tradukis lernolibron nome "Esperanto en 40 lecionoj" (اسپرانتو در 40 درس). La libro estis verkita per Miŝel Beker, Michel Becker, kaj Emil' Geroĵan Mopen, Emile Grosjean-Maupin (origine aperinta en la franca lingvo je la titolo Cours élémentaire pratique d’Esperanto d'après la methode directe combinée, eldonejo Hachette, Parizo, 1909). En la jaro 1921 (= 1300) la persa traduko de jena libro aperis per Tabriza Esperantista societo en 183 paĝoj.

Pri la esperantistino Muĉul Mossover, aktiva kun sia edzo en la 1910-aj kaj 1920-aj jaroj, vidu la noton pri la edzo Bahman Mirza Ŝejdani.

Pri Ali Akbar Darjuŝ Nemseĉi estas propra artikolo.

Fazlolah Khan Parviz estis uea-vicdelegito en la urbo Arako en la jaro 1926 (=1305) kaj 1932 (=1311).

Moĉul Mosavar Rahmani estis unu el instruistinoj kiuj instruis Esperanton senpage en Tehrano dum la jaroj 1916 kaj poste, kaj ankaŭ verkis artikolojn pri Esperanto en gazetaro. Ŝi estis edzino de Ŝejdani, la patro de Esperanto en Irano. Antaŭ 100 jaroj en la revuo "Nova epoko" aperis perslingva artikolo nome "La statistiko de la lingvoj en la mondo", kies tradukinto estis s-ino Moĉul.

M. Reza RAHVAR (naskiĝis en 1970 en Tabrizo) estas irana esperantisto kaj individua membro de UEA. Dum longa tempo propagandis Esperanton kaj varbis multajn lingvanojn. Li skribis perslingvajn artikolojn por konatigi la lingvon al la publiko.

Abolghasemkhan Rastegar estis irana esperantisto. Aperis lia artikolo en iu revuo en la jaro 1931 (=1310) pri Esperanto en la persa lingvo. Ankaŭ en la revuo Nova epoko, 1916 aperis lia nomo kiel kontribuanto pri Esperanto, kvankam ne aperis lia artikolo pro manko de paĝo.

Mohammad Ruhani Raŝti ekkonis Esperanton per sia amiko Ahmad Jazdani (Ahmad Yazdání) kaj partoprenis kune en la 20-a UK en Belgio en la jaro 1928. En la jaro 1925 lia nomo aperis en jarlibro kiel UEA-delegito en la urbo Raŝto.

Ebrahim Sadr instruis Esperanton senpage en Tehrano dum la jaro 1916 kaj poste.

Reza Sadr estis ĵurnalisto, kies artikoloj tradukitaj el Araba lingvo aperis en famaj ĵurnaloj siatempe. Li instruis Esperanton senpage en Tehrano dum la jaro 1916 kaj poste.

Kazem Saffari estis estrarano (sekretario ) de PEA. Lia letero aperis en la libro de Bahman Ŝejdani. Li rakontas ke li lernis Esperanton nur dum 2-3 tagoj.

Ĵila SEDIGHI SAHEB-ZAMANI estis la dua UEA-ĉefdelegitino en Irano, oficinta inter la jaroj 1986 kaj 1996. Ŝi ankaŭ multajn jarojn estis Esperanto-instruistino. Ŝi estas la edzino de Mohammad Hasan Naser-eddin Sahebzamani.

Vaghinak Serkisian estis armena-irana esperantisto. Lia letero aperis en la libro de Ŝejdani. Li rakontas tie pri sia esperantista vivo. Li tradukis iranan fabeleton en Esperanto kaj sendis ĝin al revuo "Kavkaza esperantisto" en la jaro 1911. La artikolo aperis en jena revuo sub la pseŭdonimo "Vasaro". Serkisian verkis multajn artikolojn pri Esperanto en la Armenlingva revuo.

Behruz Servatian naskiĝis en la jaro 1937 en la urbo Miandoab. Lia edzino estas fama esperantistino Parvin Servatian. Li verkis libron en Esperanto por instrui la persan alfabeton al neperslingvanoj. Laŭ la familia nomo facile povus esti ke li estis denaska armeno, sed tiu informo estas ne konfirmita.

Javad Rafi-Zadeh SHAHI (naskiĝis en 1933, mortis en julio 1989 post longa malsano) estis irana esperantisto kaj dum pluraj jaroj estis la UEA-delegito en Teherano, Irano.

Mirza Ebrahimkhan Ŝabani (naskiĝis en 1880 en Haĝitarkhan) estis irana esperantisto. Li laboris kiel tradukisto en la ministero pri eksteralandaj aferoj.

Hamzeh ŜAFII (perse -شفيعي حمزه, naskiĝis en 1965) estas irana esperantisto kaj inĝeniero pri telekomunikado. Li esperantistiĝis 23-jara en 1988[1], iĝis unu el la aktivuloj de IREJO kaj ekde 1994 ĝia sekretario. UEA fakdelegito ekde 1997. Vicprezidanto de Irana Esperanto-Asocio, en la periodo de ekde aprilo 2007 ĝis aprilo 2010 membro de ties komitato ok-membra, kiu subtenas la formale nur tri-membran estraron. Dum la dua serio de la magazino Irana Esperantisto ekde printempo 2012 li kontinue estas unu el ties redaktoroj kaj ofte nomatas ĉefredaktoro.

Bahman Mirza Ŝejdani estis unu el instruistoj kiuj instruis Esperanton senpage en Teherano dum la jaroj 1916 kaj poste. Sed lia fameco kiel "Patro de Esperanto movado en Irano" estas pro liaj lernolibroj, "Internacia lingvo" (perse → زبان بین المللی, zaban bin olmollli) kaj "Esperanto en 20 lecionoj" (اسپرانتو در 20 درس). Li laboris en la ĵurnaloficejo "Tondro" (perse → رعد, Raad). Li ankaŭ estis honora prezidanto de PEA (= Persa Esperanto-Asocio). La Enciklopedio de Esperanto de 1934 nomis lin bahaano kaj titoligis lin "princo".EdE Ŝ La sama fonto ankaŭ dokumentigis ke li ekde 1916 havis esperantistan edzinon Muĉul Mossover.

Ali Ŝirazpur naskiĝis en la urbo Kangavar (d:Q720604) kaj iam estis irana diplomato en Hindio. Li instruis Esperanton en lernejo. Li estis ĵurnalisto kaj lia artikolo pri Esperanto aperis perslingve en konata ĵurnalo Ettelaat numero 947 – la 12-an de la januaro 1930.

Sejjed Ŝafi Tabatabai verkis lernolibron en la persa lingvo en la jaro 1920 (1299 sunhiĝria). Ŝajnas ke lia libro estas unua lerno libro de Esperanto en la persa lingvo. Tamen d-ro Sahebzamani en sia fama libro "la dua lingvo" skribas ke la lernolibro Esperanto en 40 lecionoj estas la unua E-libro en Irano. Sed sinjoro Tabatabai eldonis sian libron en la jaro 1920, dum la libro Esperanto en 40 lecionoj aperis en la jaro 1921 .

Ali Reza Taheri estis irana esperantisto. Li estis reprezentanto de la revuo Amikeco dum i.a. jaro 1926. Lia nomo aperis en Jarlibro kiel delegito en la urbo Arako dum la jaroj 1926 kaj 1932 . Li profesie estis komercisto de tapiŝoj.

Habibollah Taherzade estis delegito de UEA en la urbo Masĝed Solejman ekde la jaro 1932 (=1311).

Ali Morad Talebi estis delegito de UEA en la urbo Gonbade Kabus en la jaro 1939 (=1318).

Vartan Vartanijan estis esperantisto en Tabriz. En Jarlibro 1912 aperas lia nomo sur la paĝo 166.

Emiro Zokaoddole estis ano de Irana Delegacio ĉe La ligo de Nacioj. Li subskribis unuan proponon la 11an de decembro 1920. Dokumento A.194.