Mußbach an der Weinstraße
Mußbach an der Weinstraße | ||||||
| ||||||
setlejo • komunumoparto en Germanio • Ortsbezirk of Germany | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||||
Distrikto | sendistrikta urbo | |||||
Urborajtoj | Mußbach (urbo Neustadt ĉe la Vinvojo ) | |||||
Telefona antaŭkodo | 06321 | |||||
Poŝtkodo | 67435 | |||||
Aŭtomobila kodo | KUS | |||||
Politiko | ||||||
Demografio | ||||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 22′ N, 8° 10′ O (mapo)49.3692398.174327Koordinatoj: 49° 22′ N, 8° 10′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 145 m | |||||
Areo | 14,596 km² | |||||
Mußbach (elparolu: MUSbaĥ), portas la nomaldonon „ĉe la Vinvojo“ aŭ „ĉe la Vinŝoseo“ ekde 1935. Ĝi estas vinvilaĝo[1] kaj ekde 1969 urboparto de la ĉ. 3 km sudokcidente situanta sendistrikta urbo Neustadt ĉe la Vinstrato (Rejnlando-Palatinato).[2]
Geografio
[redakti | redakti fonton]Situo
[redakti | redakti fonton]Mußbachsituas en la Vorderpfalz en la montetlando, kie kreskas vinberujoj, rande de la Malaltebenaĵo de Supra Rejno sur alteco de 140 m.
Najbaraj vilaĝoj
[redakti | redakti fonton]Najbaraj vilaĝoj estas en la sudokcidento la kerna urbo Neustadt, en okcidento respektive nordokcidento la Gimmeldingen kaj Königsbach, ambaŭ urbopartoj de Neustadt, en la nordo la urbo Deidesheim, en la nordoriento la komunumo Meckenheim, en la oriento la komunumo Haßloch kaj en la sudo la urboparto Lachen-Speyerdorf.
Akvejoj
[redakti | redakti fonton]La vilaĝa nomo venis de la 12 km longa rojo Mußbach, kiu fluas tra Gimmeldingen, poste tra Mußbach kaj enfluas fine 2 km sudoriente en la rojo Rehbach, la norda enbuŝiga brako de la rivereto Speyerbach.
En la mezepoko la akvo de la rojo Mußbach donis energion al dekdu akvomuelejoj.[3][4]
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĉirkaŭ la jaro 780 la vilaĝo estis menciita unuafoje kiel Muosbach kiel posedaĵo de la monaĥejo Fulda.[5] La mezaltgermana esprimo por la akvejo kaj vilaĝo signifas „muska rojo“ ankaŭ en la senco „marĉa“; la meandroj de la rojo kaŭzas altan grundakvan nivelon.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Alte Johanneskirche
En la centro de la vilaĝo estas la malnova Johanneskirche. Preĝejo en la altgotika stilo
-
nordokcidenta parto de la „Herrenhof”, poste la malnova Johanneskirche
-
Herrenhof: baroka sinjora domo
-
Nova Johanneskirche en ĝia sentura tempo (2004–2015)
Herrenhof
Eselsburg Eselsburg (Kurpfalzstraße 62) iama vindomo kun verkoj de Fritz Wiedemann (1920–1987).
Weißes Haus
La Weiße Haus ("blanka domo", Kurpfalzstr. 77–79) estas granda sinjora domo el la periodo de spekulanto-kompanioj.
-
blanka domo: mezapoka parto
-
blanka domo la ĉefa domo
-
Carl-Theodor-korto: baroka sinjora domo
Carl-Theodor-Hof
Korto el 1709 en la baroka stilo
Loblocher Schlössel (kasteleto de Lobloch)
-
azeno ĉe la orienta vilaĝa eliro
-
mezepoka puto de la Herrenhof
-
historiaj limŝtonoj, kolektitaj en la Herrenhof
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Karl Bauer: Die ländliche Verfassung der Vorderpfalz. Dargestellt am Beispiel des Weindorfes Mussbach und seines Herrenhofes. Sonderdrucke volumo 52. Historischer Verein der Pfalz. Speyer. 1954
- Johannes Lutwitz: Aus Mußbachs Vergangenheit. Beiträge zur Förderung der Heimatliebe. Selbstverlag. Mußbach. 1929
- Otto Sartorius: Mussbach. Die Geschichte eines Weindorfes. Historischer Verein der Pfalz. Speyer. 1959
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Deutsche Weinstraße: Sammelwerk.NSZ Rheinfront. Ludwigshafen, dato 1935-10-21
- ↑ Amtliches Gemeindeverzeichnis 2006. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2014-08-02 .
- ↑ Mühlenwanderweg. Arkivita el la originalo je 2012-03-30. Alirita 2011-02-15 .
- ↑ Eselsweg, Stabenberg und Mandelblüte. Arkivita el la originalo je 2011-12-03. Alirita 2011-02-15 .
- ↑ http://www.herrenhof-mussbach.de/index.php/beschreibung-herrenhof/ortsgeschichte Arkivigite je 2015-07-15 per la retarkivo Wayback Machine. Fördergemeinschaft Herrenhof. Die Ortsgeschichte. Elŝutita 2015-07-15