Esperanto Nederland
Esperanto Nederland | |
---|---|
![]() | |
Lando | ![]() |
Tipo | landa Esperanto-asocio |
Fondiĝo | 1905 / 1994 |
Interretejo | esperanto-nederland |
Esperanto Nederland estas tutlanda Esperanto-asocio de Nederlando, kiu estas landa asocio de la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi havas lokajn klubojn en multaj urboj, kiel Amsterdamo, Groningen kaj Eindhoven.
Misio
[redakti | redakti fonton]La celo de la organizo estas faciligi la lingvan komunikadon en internaciaj rilatoj per pli facile lernebla kaj pli justa, transnacia lingvo. La idealo tradicie estis tiu de multlingva kaj plurforma eŭropa socio, kun egala traktado de ĉies lingvo kaj kulturo.
La asocio subtenas la dotitan katedron pri Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo. Ĝi eldonas dulingvan (nederlandan-Esperantan) revuon Fenikso ĉiun duan monaton. Ĝi organizas du studsemajnfinojn ĉiujare por lernantoj je ĉiu nivelo. Ekde 2021 ankaǔ organizas jaran 'kulturan tagon', ĉiam en alia urbo. [1]
Historio
[redakti | redakti fonton]Esperanto Nederland estiĝis en 1994 el fuzio de Nederlanda Esperanto-Asocio "La Estonto Estas Nia" kaj Federacio de Laboristaj Esperantistoj. La nomo Esperanto Nederland estas komprenebla same en Esperanto kiel en la nederlanda. Kelkajn jarojn poste aliĝis ankaŭ la Nederlanda Grupo de Geinstruistoj pri Esperanto — la nederlanda branĉo de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj — kaj la Kristana Unuiĝo de Nederlandaj Esperantistoj. Per tio la nederlanda movado supervenkis la malnovan disiĝon socian, kiu estis tipa por Nederlando. La nederlanda branĉo de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista ne aliĝis.
Ekde la komenco de la 20-a jarcento la Esperanto-movado havis aparte fortan pozicion en Nederlando. Oni povas konstati tion ekzemple el la fakto ke en la lando ekde 1930 situas la Internacia Esperanto-Instituto, ekde 1993 en propra domo en Hago, kaj ekde 1955 en Roterdamo la Centra Oficejo de UEA. Kaj eksterlandaj esperantistoj estis ĉiam denove impresitaj, kiam ili ankoraŭ en la 1980-aj jaroj telefonis el telefonbudoj de la ŝtata nederlanda poŝto (antaŭ ol poŝtelefonoj iom post iom anstataŭis la telefonbudojn) kaj tie ĉiuj instrukciojn legis en la nederlanda, franca, angla, germana kaj en Esperanto.
Eldonado
[redakti | redakti fonton]Membroj de Esperanto Nederland ricevas dumonatan asocian gazeton. De 1994 ĝis almenaŭ 2010, la gazeto nomiĝis FEN’X [FENiks], kiel aludo al la origina asocia mallongigo FEN (Federacio Esperantista Nederlanda) kaj al la mitologia birdo Fenikso, kiu ĉiun kvinan jaron bruliĝas kaj rejuniĝinta leviĝas el sia cindro. De plej malfrue la jaro 2014 ĝi simple nomiĝas Fenikso.
Estraro
[redakti | redakti fonton]En la jaro 2024, la estraro de Esperanto Nederland konsistas el:
- Prezidanto: Marc van Oostendorp
- Sekretario: Rob Groeneveld
- Kasisto: Loes Demmendaal
- Membro: Peter van Noorden
- Membro pri informado: Ineke Emmelkamp
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- nederlande + esperante La oficiala retejo de Esperanto Nederland
- esperante Pluraj numeroj de la asocia gazeto Fenikso ekde la jarokolekto 2008, komplete elŝuteblaj en formato PDF
- (nederlanda) Drongo lingvofestivalo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Vidu la retejon de la asocio
|
|