Saltu al enhavo

Naŭlingva Etimologia Leksikono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Naŭlingva Etimologia Leksikono
Naŭlingva Etimologia Leksikono
Naŭlingva Etimologia Leksikono
Aŭtoro Louis Bastien
Eldonjaro 1907
Urbo Parizo [1]
Eldoninto Presa Esperantista Societo
Paĝoj XVIII + 249
vdr

Naŭlingva Etimologia Leksikono estas fakte vortaro Esperanto-latina-franca-itala-hispana-portugala-germana-angla-rusa kaj ne etimologia malgraŭ sia nomo. Ĝi estas nur paralela komparo por la suprenomitaj lingvoj. La rusa kolono estas mankohava [2]. La leksikono estis kompilita de Louis Bastien, kaj eldonata en 1907 ĉe Presa Esperantista Societo en Parizo. The Esperanto Publishing Company Limited el Londono reeldonis la libron en la jaro 1950.

La verko enhavas 2 445 radikojn de Esperanto kaj la parencajn formojn en la lingvoj cititaj ĉi-supre. La ideo de la verko: montri, kiun lokon okupas Esperanto inter iuj gravaj eŭropaj Iingvoj [3].

Citaĵo
 Altvalora verko kiu praktike elmontras la efektivan internaciecon de Esperanto. 
— 1907, Historio de Esperanto I, paĝo 213
Citaĵo
 Ĉi tiu verko, havebla ĉe la B.E.A. por 28., afrankite 28. 3p., estas tre utila kaj interesa por studantoj de nia lingvo en ĝiaj rilatoj al aliaj idiomoj. La verko enhavas la radikojn de la Universala Vortaro de Zamenhof, kune kun la respondaj (sed ne ĉiam samsignifaj) formoj en la lingvoj latina, franca, itala, hispana, portugala, germana, angla kaj rusa. Multaj legantoj sendube miros, kiam ili vidos kiom multaj estas tiuj respondaj formoj, kaj ili certe konsentos, ke la verko estas bona atestilo pri la internacieco de Esperanto. Precipe trafa estas la elmontro de la “internaciaj” vortoj kiuj troviĝas en la germana kaj rusa lingvoj, malgraŭ la relativa aparteco de tiuj lingvoj rilate al la latinidaj idiomoj. Oni kompreneble konstatos la diferencon inter la nuna verko kaj la Universala Vortaro mem, t.e. la U.V. estas ordinara vortaro montranta la signifon de la Esperantaj radikoj en la aliaj lingvoj prezentitaj, dum la Naŭlingva Leksikono celas montri similajn formojn (kvankam ankaŭ la signifo estas, kompreneble, tre ofte identa). La libro enhavas instruajn notojn pri la literŝanĝoj, kiuj montriĝas en la transiro de radikoj el aliaj lingvoj en Esperanton; kaj la Antaŭparolo pri la interrilatoj kaj evoluado de lingvoj estas ankaŭ vere leginda. 
— La Brita Esperantisto - Numero 216, Marto (1923)
Citaĵo
 Bela reeldono de nia fama leksikono tre utila por la gramatikistoj kaj lingvistoj. 
— 1951, Historio de Esperanto III, paĝo 1096
Citaĵo
 Plej amike, eĉ se tamen nete konteste, mi esprimis mian opinion pri la pretendaj hispanismoj en Esperanto, kiujn klarigadis s-ano Azor sur la paĝoj de ĉi tiu gazeto mem. Ne necesas reveni al la temo, ĉar la jarkolekto de 1950 enhavas niajn respektivajn tezojn, sed ĉi tiu verko iel aktualigas la demandon. Certe, tasko de etimologo de Esperanto estas apudigo de vortoj kaj esprimoj el la ĉefaj lingvoj, kiujn Zamenhof kaj la postea lingvouzo disponigis kiel fontojn, inter kiuj, certe pli grava ol la portugala, hispana kaj itala, estas la pola, kiu mankas en la leksikono kaj kiu pruviĝis ne malofta ĉerpejo zamenhofa.

Por la etimologio de Esperanto, do, la verko kape citata, nia ĝis nun ununura preskaŭplena etimologia vortaro, estas gravega laboraĵo kun trafa bildigo de la etimologiaj trajtoj kaj faktoj de nia lingvo. Kompreneble, tiom ampleksa verko, eĉ ĉe sia dua eldono — pli elvolvita kaj kun referencoj, kiujn laŭdire la unua ne posedis (tiun mi ne konas) —, ne estas tamen tute senriproĉa. La apudigoj ne estas ĉiam trafaj kaj ĝustaj. Ĉar mankas al mi spaco, mi citu solan ekzemplon: la aŭtoro paraleligas al esp. beko' latinan beccus, fr. bec, it. bocco, hisp. pico (kun sendo al antaŭmetitaj «Fonetikaj Rimarkoj», en punkto, ĉe kiu oni aludas interŝariĝon de labialoj; sendo, kiu estas misa, ĉar tiu interŝanĝis estas fremda al la hispana fonetiko) port. bico, ktp. Nu, ĉi-okaze la hisp. pico venas ne de beccus, sed de hipoteza pikkare «piki», kiu donis la francan piquer, hisp. picar, ktp., el kiuj derivas hisp. pico/pica, it. picco/picca. katalune pic/pica, ktp. Dume beccus, galla (prafranca), ne latina vorto, postvivas je it. becco, hisp. bico, port. bico, ktp. Tiaj misaj apudigoj, bedaŭre, ne estas maloftaĵoj en la verko. Alia riproĉeblaĵo, se ne tiom grava, almenaŭ sufiĉe ĝena por hispanlingvuloj, estas la senzorga, ofte kruderara ortografio de la hispanaj vortoj. Jen, la portugala estas nek pli facila nek pli internacie konata, kaj tamen ĝi aperas en la verko pli laŭa, kvankam ne tute senmanka. S-ro Bastien devus esti sin helpinta de hispana fakulo, kiel li faris por la portugala. Malgraŭe, oni povas kaj devas esti fiera kaj kontenta pri tia libro, serioza kaj ne malhavebla fonto por studemuloj de la bazoj de nia leksikono kaj, per ĝi, de nia

lingvo, kiu ĉefe kaj fundamente estas leksikona. Gratulon sinceran kaj dankan al la aŭtoro kaj - al la eldonejo! 
— J. RÉGULO PÉREZ. Boletín n030 (jun 1951)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. la bildo rilatas al la eldonaĵo de 1950 en Londono
  2. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 3161, paĝo 301
  3. Enciklopedio de Esperanto

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]