Saltu al enhavo

Nigrakapa pluvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakapa pluvio
Ĉe rivero Prosser, Spit, Orford, Tasmanio, Aŭstralio
Ĉe rivero Prosser, Spit, Orford, Tasmanio, Aŭstralio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Ĥaradrioj Charadrius
Specio: Nigrakapa pluvio Ch. cucullatus
Vieillot, 1818
Charadrius cucullatus
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrakapa pluvio (Charadrius cucullatus) estas eta kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Charadrius kiu enhavas multajn aliajn speciojn. Ĝi estas endemio de suda Aŭstralio, en kiu ĝi loĝas en oceanaj strandoj kaj ĉemarbordaj lagunoj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Nigrakapa pluvio estis formale priskribita en 1818 fare de la franca ornitologo Louis Pierre Vieillot laŭ la nuntempa dunoma nomo Charadrius cucullatus.[1] La duvorta nomo Charadrius cucullatus estis iam traktita kiel juna sinonimo de Charadrius rubricollis, Gmelin, 1789,[2][3] sed en 1998 la usona ornitologo Storrs L. Olson atribuis lektotipon por C. rubricollis kaj faris ĝin juna sinonimo de Tringa lobata, Linnaeus, 1758, nuntempa Ruĝkola falaropo, Phalaropus lobatus.[4][5] Komence de la 2000-aj jaroj s La Nigrakapa pluvio estis movita el la origina genro Charadrius al la genron Thinornis, kun la Strandopluvio.[5] Studo pere de molekula filogenetiko publikigita en 2015 montris, ke Thinornis estis ene de la genron Charadrius.[6] Tion konfirmis alia studo publikigita en 2022,[7] kaj kiel rezulto la Nigrakapa pluvio estis reenmetita en Charadrius. La specio estas monotipa: oni ne agnoskis subspecion.[8]

Reprodukta paro.

La Nigrakapa pluvio estas mezgranda pluvio, fortika, kaj palkolora. Ĝia longo estas 190 ĝis 230 mm kaj ĝia enverguro estas de 230 ĝis 440 mm. Ĝi havas nigrajn kapon kaj gorĝon tre kontrastajn kun blanka nukokolumo. Ĝia ruĝa beko havas nigran pinton. Ĝi havas rimarkindan ruĝan okulringon kaj flavoranĝajn krurojn.[9] Malsupraj partoj estas blankaj. Maskloj kaj inoj estas similaj. Plenkreskuloj kaj junuloj estas similaj, krom ke la junuloj ne havas la nigrajn kapon kaj kolon, kiuj estas anstataŭe sablobrunaj.[10]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Ĝiaj naturaj habitatoj esras nesalakvaj lagoj, nesalakvaj marĉoj, marbordaj salakvaj lagunoj, kaj sablostrandoj. Plej multnombraj populacioj troviĝas en strandoj kun algoj kaj dunoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo, pro sia malgranda populacio kaj limigita indiĝena teritorio. Ĝi estas nemigranta loĝanto de marborda kaj ĉeborda Okcidenta Aŭstralio, Suda Aŭstralio, Nov-Sud-Kimrio, Viktorio kaj Tasmanio, kaj estas vaganto en Kvinslando.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Vieillot, Louis Pierre. (1818) Nouveau dictionnaire d'histoire naturelle, appliquée aux arts, à l'agriculture, à l'économie rurale et domestique, à la médecine, etc. 27 (france). Paris: Deterville. doi:10.5962/bhl.title.20211.
  2. (1934) Check-List of Birds of the World 2. Harvard University Press.
  3. Piersma, T.. (1996) “Family Charadriidae (Plovers)”, Handbook of the Birds of the World 3: Hoatzin to Auks. Barcelona, Spain: Lynx Edicions, p. 384–443 [439–440]. ISBN 978-84-87334-20-7.
  4. (1998) “Lectotypification of Charadrius rubricollis Gmelin, 1789”, British Ornithologists' Club 118 (4), p. 256–259. 
  5. 5,0 5,1 (2013) The Howard & Moore Complete Checklist of the Birds of the World, 4‑a eldono 1: Non-passerines, Eastbourne, UK: Aves Press. ISBN 978-0-9568611-0-8.
  6. (2015) “North or south? Phylogenetic and biogeographic origins of a globally distributed avian clade”, Molecular Phylogenetics and Evolution 89, p. 151–159. doi:10.1016/j.ympev.2015.04.010. 
  7. (2022) “Comprehensive taxon sampling and vetted fossils help clarify the time tree of shorebirds (Aves, Charadriiformes)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 177, p. 107620. doi:10.1016/j.ympev.2022.107620. 
  8. Buttonquail, thick-knees, sheathbills, plovers, oystercatchers, stilts, painted-snipes, jacanas, Plains-wanderer, seedsnipes. IOC World Bird List Version 14.1. International Ornithologists' Union (Decembro 2023). Alirita 30a de Decembro 2023 .
  9. "Hooded Dotterel". Biodiversity Information Explorer. Alirita la 4an de Junio 2011.
  10. "Hooded Plover". Birds in Backyards. Alirita la 4an de Junio 2011.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]