Strandopluvio
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Masklo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Charadrius novaeseelandiae | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Strandopluvio (Charadrius novaeseelandiae, en Maoria lingvo: tūturuatu, en Moriori: tchūriwat’) estas eta kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Charadrius kiu enhavas multajn aliajn speciojn. Ĝi estas malgranda pluvio endemia de Novzelando, kio iĝas la tialo por la specia nomo. Iam ĝi troviĝis tra la tuta marbordo de Novzelando, sed nun ĝi estas limigita al kelkaj insuloj ĉe marbordoj. Ĝi estas unu el la plej raraj strandobirdoj de la mondo, kun populacio de nur ĉirkaŭ 250.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La Strandopluvio estis formale priskribita en 1789 fare de la germana natursciencisto Johann Friedrich Gmelin en sia reviziita kaj etendigita eldono de la verko de Carl Linnaeus nome Systema Naturae. Li metis ĝin kun la pluvioj en la genron Charadrius kaj stampis la duvortan nomon Charadrius novaeseelandiae.[1] Gmelin bazis sian priskribon en la "New Zealand plover" kiu estis priskribita kaj bildigita en 1785 fare de la angla ornitologo John Latham en sia A General Synopsis of Birds. La specio estis kolektita ĉe la Rio Reĝino Karloto.[2] Fine de la 20-a jarcento la strandopluvio estis movita el la origina genro Charadrius al sia propra genro Thinornis,[3] kun la Nigrakapa pluvio poste en la komenco de la 2000-aj jaroj.[4] Studo pere de molekula filogenetiko publikigita en 2015 trovis, ke Thinornis estas ene de la genro Charadrius.[5] Tion konfirmis alia studo publikigita en 2022,[6] kaj kiel rezulto la strandopluvio estis removita al Charadrius. La specio estas monotipa: ne oni agnoskis subspeciojn.[7]
La "Strandopluvio de Aŭklandoj", Thinornis rossii, supozeble el Aŭklandoj, estas nune ĝenerale konsiderata juna strandopluvio kun erare registrita loko.[8]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]![Image of Shore plover juvenile](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f9/NZ_Shore_Plover.jpg/220px-NZ_Shore_Plover.jpg)
La Strandopluvio longas ĉirkaŭ 20 cm, bruna supre kaj blanka sube, kun nigra (maskla) aŭ bruna (ina) masko; la brunaj dorsplumoj havas mallarĝajn palajn bordojn, donante skvaman aspekton deproksime. Estas karakteriza blanka strio ĉirkaŭanta ĝian kapon sub ĝia bruna krono. Ĝiaj kruroj estas hele oranĝruĝaj, kaj la beko oranĝruĝa (pli hele ĉe maskloj ol ĉe inoj) kun akre difinita malhela pinto. La flugiloj estas brunaj kun mallarĝa blanka flugilstrio laŭ la tuta longo, kaj la vosto bruna kun blankaj flankoj. Junuloj diferencas pro manko de la plena malhela vizaĝa masko, kaj ĉar havas la brunajn dorsplumojn kun pli larĝaj palaj bordoj, donante pli forte skvaman aspekton supre.[3][9]
Distribuado
[redakti | redakti fonton]Kvankam tiu specio estis historie trovita nur ĉe la Nov-Zelanda marbordo, sub-fosilioj de ostoj de strandopluvioj estis reakiritaj de ripozejoj de la formortinta Blankvizaĝa strigo (Ninox albifacies) proksime de riveroj multaj kilometroj enlanden.[10] La dua ekspedicio de James Cook kolektis ilin de kontraŭaj finoj de la Suda Insulo, en Fjordlando kaj la Riaro Marlborough. Ekzistas 19-a-jarcentaj raportoj pri strandopluvioj de la Suda Insulo kaj pluraj partoj de la Norda Insulo, sed antaŭ la 1870-aj jaroj ili malaperis de la ĉeftero, pluvivante nur sur la Ĉatham-Insuloj.[9] Enkondukitaj predantoj kiel sovaĝiĝintaj katoj kaj brunaj ratoj estis la ĉefaj kulpuloj.[11]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gmelin, Johann Friedrich. (1789) Systema naturae per regna tria naturae : secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 13‑a eldono 1, Part 2 (latine), Lipsiae [Leipzig]: Georg. Emanuel. Beer.
- ↑ Latham, John. (1785) A General Synopsis of Birds 3, Part 1. London: Printed for Leigh and Sotheby.
- ↑ 3,0 3,1 Hayman, Peter. (1986) Shorebirds. Croom Helm. ISBN 0-7099-2034-2.
- ↑ (2013) The Howard & Moore Complete Checklist of the Birds of the World, 4‑a eldono 1: Non-passerines, Eastbourne, UK: Aves Press. ISBN 978-0-9568611-0-8.
- ↑ (2015) “North or south? Phylogenetic and biogeographic origins of a globally distributed avian clade”, Molecular Phylogenetics and Evolution 89, p. 151–159. doi:10.1016/j.ympev.2015.04.010.
- ↑ (2022) “Comprehensive taxon sampling and vetted fossils help clarify the time tree of shorebirds (Aves, Charadriiformes)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 177, p. 107620. doi:10.1016/j.ympev.2022.107620.
- ↑ Buttonquail, thick-knees, sheathbills, plovers, oystercatchers, stilts, painted-snipes, jacanas, Plains-wanderer, seedsnipes. IOC World Bird List Version 14.1. International Ornithologists' Union (December 2023). Alirita 30a de Decembro 2023 .
- ↑ Gill, Brian J.. (2010) Checklist of the Birds of New Zealand, 4‑a eldono, Wellington, N.Z.: Te Papa Press. ISBN 978-1-877385-59-9.
- ↑ 9,0 9,1 “Shore plover / tuturuatu”, New Zealand Birds Online.
- ↑ Worthy, Trevor H.. (2002) The Lost World of the Moa. Bloomington IN: Indiana University Press. ISBN 9780253340344.
- ↑ Tūturuatu/Tchūriwat’/Shore plover. Alirita 2a de Septembro 2024 .
- Ian Sinclair, Phil Hockey kaj Warwick Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) (ISBN 1-86872-721-1)
- Hayman, Marchant kaj Prater Shorebirds (ISBN 0-395-60237-8)
- (1993) “Thinornis novaeseelandiae Shore Plover”, Handbook of Australian, New Zealand & Antarctic Birds 2, Raptors to lapwings. Melbourne, Victoria: Oxford University Press, p. 912–919. ISBN 978-0-19-553069-8.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Species Factsheet.
- New Zealand shore plover recovery plan 2001-2011. Department of Conservation, Wellington, New Zealand (2001). Alirita 2007-09-28 .
- Shore plover discussed on RadioNZ Critter of the Week, 29a de Aprilo 2016
- Shore Plover, New Zealand Birds rete
|