Nuklea armilo
Nuklea armilo estas esprimo kiu estas uzata ĉefe por atombombo, kvankam la lastaj progresoj en nuklea teknologio lasis la terminon bombo jam iom eksmodiĝinta. En la historio okazis nur du eksplodoj de atombomboj dum militoj, sed multaj aliaj uzoj de nukleaj armiloj okazis kiel eksperimentoj, multaj el kiuj estas sekretaj.
Atombombo aŭ nuklea bombo estas bombo funkcianta per la energio produktita de la fisio aŭ fuzio de atomaj kernoj, t.e. de kernenergio (aŭ: nuklea energio aŭ atom-energio).
La ĝusta nomo devus esti nuklea bombo, ĉar fakte la energio estas originata en procezoj en la nukleo de la atomoj (atomkernoj), kaj ne en la atomo kiel tuto. La uzo estas malsama laŭ lingvoj, kaj en Esperanto la nomo atombombo pli enradikiĝis en nefaka literaturo.
Kelkfoje la vorto atombombo estas uzata nur por la armiloj kiuj uzas la nuklean fision, la t.n. A-bomboj, dum tiuj uzantaj la fuzion ricevas la nomon H-bomboj (hidrogenaj bomboj).
La granda detrukapablo de la atomarmiloj estas produktata de la liberigo de energio, ĉefe meĥanika (pro la eksplodo) aŭ terma. La elsendo de joniga radiado estas sekundara, kvankam ĝi havas longdaŭrajn efikojn.
Tipoj de nuklea bombo
[redakti | redakti fonton]A-bombo
[redakti | redakti fonton]A-bombo estas atombombo, kies energion produktas la nuklea fendiĝo de uraniaj (aŭ similaj) atomkernoj. Ĉi tiajn eksplodigis Usono en 1945, interalie en Hiroŝimo kaj Nagasako.
H-bombo
[redakti | redakti fonton]H-bombo estas atombombo, kies energion produktas la nuklea kunfandiĝo de hidrogenaj atomkernoj.
Kvankam oni ankaŭ uzas en H-Bombo, nuklean fendiĝon, ĉi-lasta funkcias nur kiel komencigilo por la nuklea kunfandiĝo, el kiu venas la vera precipa energio de H-bombo.
Neŭtrona bombo
[redakti | redakti fonton]N-bombo estas nedisvolvita armilo, kiu pliigus la radioaktivan karakteron de la bombo, per la elsendo de neŭtronoj. Ĝia celo estis mortigi homojn per la radiado, sed malmulte difekti materialon kaj ekipaĵon.
Historio
[redakti | redakti fonton]Deveno de la ideo
[redakti | redakti fonton]La unua, kiu pensis pri la eblo uzi la ĵus malkovritan atom-energion kiel plej povan kaj teruran armilon estis, jam en 1909, Frederick Soddy en sia libro The interpretation of radium. La ideon reprenis poste, en 1914, H.G. Wells, romanoforme en The world set free.
En 1915, post pli ol unu jarcento da "plicivilizado" de militoj kaj da establado de "pri-militaj leĝoj" (ekzemple, ke militon oni faru nur inter militistoj, aŭ ke oni ne suferigu senkulpajn civilulojn), la unua, kiu verkis libron por konsili kiel celon la eldetruadon de plena urbo, inkluzive kiel malhelpi la agadon de fajrobrigado kaj ke do la urbo forbrulu tute, estis la brita matematikisto F.W. Lanchester en "Aircraft in warfare" ("Aviadiloj en milito"). Li konsentis, ke kelkaj morale obĵetos, sed kiel li diris malestime: "ĉiam estos sentemuloj".
Historio de nuklea bombo
[redakti | redakti fonton]La unua atombombo estis konstruita de Usono dum la Dua mondmilito. Kiam estis malkovrita la nuklea fisio, en 1939, la sciencistoj rimarkis ke ĝi ebligis la militan uzon. La milita situacio, kaj la timo, ke la nazia reĝimo en Germanio povus disvolvi la armilon antaŭe, okazigis la sisteman esploron, per la kreado de la Projekto Manhattan. Inter tiuj kiuj partoprenis en ĝi estis John von Neumann, Edward Teller, Robert Oppenheimer, Richard Feynman kaj Hans Albrecht Bethe.
La unuan bombon oni testeksplodigis la 16-an de julio 1945 je la kvina kaj duono en la dezerto de Alamogordo en Nov-Meksiko. Tiu atombombo nomita Trinity estas sama kiel tiu kiu eksplodis en Nagasako : Fat Man. La atoma programo estis komencita la 6-an de decembro 1941 kaj kostis en 1945 2 miliardojn da tiamaj dolaroj. Plurmiloj da tunoj da uranio el belga Kongo estis kaŝe transportitaj al Usono.
Nur kelkajn horojn, post kiam evidentiĝis, ke "la bombo funkciis", la usona krozoŝipo USS Indianapolis forlasis la havenon de San-Francisko. Ĝia celo estis la insulo Tinian en la Pacifiko. En ĝia ŝipkelo troviĝis "Little Boy", la urania bombo, kiu la 6-an de aŭgusto 1945 detruos Hiroŝimon.
Miloj da sciencistoj kaj teknikistoj kaŝe kunlaboris en la projekto. Eĉ plej multaj pintaj politikistoj kaj militaj komandantoj ne sciis pri ĝi. Prezidenton Harry S. Truman nur je la 25-a de aprilo 1945 oni informis pri la fakto, ke Usono jam dum du kaj duona jaroj laboris pri la atombombo. Lia antaŭulo, prezidento Franklin D. Roosevelt, kiu mortis du semajnojn antaŭe, tute ne informis lin pri tio. La 24-an de julio 1945 Truman dum konferenco de Potsdam rakontis al Stalin pri nova armilo kun nekonata forto. Stalin apenaŭ reagis; lia bonege funkcianta sekreta servo ŝajne zorgis pri tio, ke Stalin mem sciis pli frue pri tiu bombo ol Truman mem.
La Sovetunio kreis sian propran A-bombon en 1949, parte per spionado de la usona projekto kaj parte per propra esploro. La gvidanto de tiu projekto estis la fizikisto Igor Kurĉatov.
Atombombado de Hiroŝimo kaj Nagasako
[redakti | redakti fonton]Ĝis nun nur unu ŝtato faligis atombombon kontraŭ loĝataj urboj. Tiu estis Usono, en 1945, en la finaj tagoj de la Dua mondmilito, kontraŭ la japanaj urboj Hiroŝimo (la 6-an de aŭgusto je la okaj kaj kvarono), kaj Nagasako (la 9-an). Usono elektis uzi la bombojn por eviti eventualan invadon de la Japana ĉefinsulo, kaj la multcentoj da miloj da mortoj kiuj nepre sekvus.
Elekto de la cel-urboj
[redakti | redakti fonton]La Cel-Komitato, en kunsido ĉe Los Alamos la 10-an de majo 1945, elektis laŭorde la sekvajn cel-urbojn: Kioto, Hiroŝimo, Jokohamo, la arsenalon (armejon) en Kokura, Niigata, kaj eble la Palacon de la Imperiestro. Laŭ Robert Jungk:
- "En la mallonga listo de atombombotaj cel-urboj, aparte de Hiroŝimo, Kokura kaj Niigata, troviĝis la japana urbo de temploj, Kioto. Kiam la spertulo pri Japanio, profesoro Edwin O. Reischauer, aŭdis tian teruran novaĵon, li fulmis al la oficejo de sia ĉefo, Majoro Alfred MacCormack, en departemento de la Armea Spiona Servo. La ŝoko igis lin ekplori. MacCormack, klera kaj humana advokato el Novjorko, ekde tiam penis por konvinki la Ministron pri Milito Henry L. Stimson indulgi Kioton kaj eltiri ĝin el la nigra listo."
Ĉi rakontadon de la eventoj parte konfirmas Richard Rhodes, kiam li priskribas la rifuzon de Stimson atombombi Kioton, kontraŭ la prefero de Generalo Leslie Groves.
Sekvoj de la eksplodoj
[redakti | redakti fonton]La postvivintaj viktimoj, tiamaj kaj postaj, de la du atombombaj atakoj ricevas la japandevenan nomon hibakuŝoj.
Hiroŝimo estis la sepa urbo laŭ nombro da loĝantoj. 92 % de la urbo estis nuligitaj. El 350.000 loĝantoj Little Boy, eksplodante je la alteco de 580 m, mortigis 150 000 personojn tuj kaj 80 000 personojn vundis.
Historio de H-bombo
[redakti | redakti fonton]En la 1950-aj jaroj ambaŭ superpotencoj, Usono kaj la tiama Sovetunio, disvolvis kaj testis la fuziajn bombojn, kaj komencis la atoman vetarmadon, per kiu oni klopodis krei pli potencajn armilojn.
Disvolvigo de nukleaj armiloj en Usono
[redakti | redakti fonton]En Usono, la disvolvo de H-bombo estis iniciatita de la fizikisto Edward Teller. Por atingi fizikan staton necesan por ke okazu nuklea kunfandiĝo de materio, estis bezonata komencigilo havanta fidindan funkciadon: tiu komencigilo estas A-bombo, kiu estis provita en la jaro 1945.
En Usono, la programo por disvolvo de H-bombo, nomata Super, daŭris post la Dua mondmilito, kvankam relative malrapide. Tamen, la sukcesa eksperimenta eksplodigo de A-bombo fare de Sovetunio, la 29-an de aŭgusto 1949, revivigis en Usono senton de urĝo por la disvolvo de H-bombo. En 1950 ekfunkciis fabriko por produktado de Deŭterio.
La teoriaj studoj nepre necesaj por disvolvo de H-bombo trovis obstaklon pro la nekapablo de tiamaj komputiloj por fari la bezonatajn kalkulojn, do Teller estis devigita simpligi la kalkulojn. Oni alvenis al konkludo ke necesus pli da tritio ol komence supozite. La studoj daŭris, kaj la 1-an de novembro 1952 oni ekprovis la unuan H-bombon, nomatan anglalingve "Ivy Mike", en Eniwetok, atolo en la Pacifika Oceano.
Disvolvigo de nukleaj armiloj en Sovetunio
[redakti | redakti fonton]En tiama Sovetunio, la fizikisto Igor Kurĉatov, kiu ankaŭ gvidis la disvolvon de A-bombo, estis la iniciatinto de H-bombo. Samkiel en Usono, antaŭ la ekzisto de la A-bombo, la sovetuniaj fizikistoj imagis, simile al Enrico Fermi, ke eblus fari ĉen-reagojn de nuklea kunfandiĝo.
Sovetunio sukcesis eksplodigi H-bombon la 12-an de aŭgusto 1953, do proksimume ok monatojn post Usono.
Postaj disvolvigoj
[redakti | redakti fonton]Aliaj landoj kiuj havas tiajn armilojn estas Britio, Francio kaj Ĉinio, kiuj estas la t. n. anoj de la atomklubo, kiuj klopodis por bari la disvastigon de la produktado de armiloj, fare de aliaj ŝtatoj. Tamen, oni scias ke Hindio kaj Pakistano, kaj eble Sudafriko kaj certe Israelo havas propran stokon.
Ekde la Atoma bombado de Hiroŝima kaj Nagasaki, oni eksplodigis atomarmilojn ĉirkaŭ 2 000 fojojn por testado kaj elmontrado. Nur kelkaj malmultaj landoj posedas tiajn armilojn aŭ oni supozas, ke ili serĉas ilin. La nuraj landoj kiuj certe eksplodigis atombombojn — kaj diskonigis, ke ili posedas ilin — estas (kronologie laŭ dato de la unua testeksplodigo) estas Usono, Sovetunio (sukcedita kiel nuklea potenco de Rusio), Unuiĝinta Reĝlando, Francio, Ĉinio, Barato, Pakistano, kaj Norda Koreio. Oni supozas, ke ankaŭ Israelo posedas atombombojn, kvankam pro politiko de intencita ambigueco, ĝi ne agknoskis havi ilin. Germanio, Italio, Turkio, Belgio, Nederlando, kaj Belarusio estas ŝtatoj kiuj kunhavas nukleaajn armilojn.[1][2] Sudafriko estas la nura lando kiu sendepende disvolvigis kaj poste rezignis kaj dismuntis siajn nukleajn armilojn.[3]
Baldaŭ kreiĝis ankaŭ la movado kontraŭ la atomarmiloj, kun rolo ankaŭ de parto de la atomfizikistoj kiuj helpis en la disvolvo de la armiloj mem. Paul Tibbets, la piloto kiu faligis la unuan bombon sur Hiroŝimon, mortis en novembro 2007, neniam espriminte ajnan bedaŭron. Fame li diris dum intervjuo en 2005: "If you give me the same circumstances, hell yeah, I'd do it again" (se vi donus al mi la saman cirkonstancon, jes ja certe mi refarus ĝin).
La Traktato kontraŭ pliigo de atomarmiloj celas malpliigi la disvastigon de la nukleaj armiloj, sed estas diferencaj rigardoj pri ties efikeco.[4]
Atombomboj kiel tutmonda minaco
[redakti | redakti fonton]Armila vetkuro kaj reciproka malinstigo
[redakti | redakti fonton]La fakto, ke ne ekzistas adekvata defendo kontraŭ la enorma ataka povo de atombombo, kaŭzis vetkuron en la kreado de pli multaj kaj pli potencaj bomboj, ĉar la sola rimedo por malhelpi nuklean atakon ŝajnis la "reciproka malinstigo", kiu igas la kontraŭulon timi venĝan kontraŭbaton.
Nuklea vintro
[redakti | redakti fonton]Granda nombro da atomaj eksplodoj povus krei tiom da polvo en la atmosfero, ke konsiderinde malpli da sunlumo atingas la teran surfacon. Tio povus grave malaltigi la temperaturon.
Lukto kontraŭ la uzado de nukleaj armiloj
[redakti | redakti fonton]La Internacia kampanjo por aboligi nukleajn armilojn aŭ ICAN, anglalingva mallongigo por: International Campaign to Abolish Nuclear Weapons, estas koalicio de ne-registaraj organizaĵoj kiu kampanjas por la internacia malpermeso de la uzo de nukleaj armiloj. Kreita en 2007 en Vieno (Aŭstrio) paralele al la internacia konferenco pri la Traktato de la ne-disvastigo de nuklea armilaro, kalkulis en 2017 jam 468 organizaĵojn en 101 landoj[5].
Financita fare de privataj donacantoj kaj el kontribuoj de la Eŭropa Unio kaj de kelkaj landoj, inkluzive de Norvegio, Svislando, Germanio kaj Vatikano, ICAN subtenis la konkludojn de la Traktato sur la Malpermeso de Nukleaj Armiloj en 2017, kiu kondukis al la aljuĝo de la Nobel-premio pri paco en la sama jaro.[6]
Traktato por parta malpermeso de nukleaj testoj
[redakti | redakti fonton]La Traktato por parta malpermeso de nukleaj testoj en la Medio, en Ekstera Spaco kaj Subakvo, estas traktato, kiu malpermesas ĉiujn elprovajn eksplodojn de nukleaj armiloj krom tiuj kondukitaj subtere. La Traktato estis subskribita de la registaroj de Sovetunio, Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono en Moskvo la 5-an de aŭgusto 1963 antaŭ ol estis malfermita al subskribo de aliaj landoj. La traktato formale ekfunkciis la 10-an de oktobro 1963. Ekde tiam, 123 aliaj ŝtatoj fariĝis anoj de la traktato. Dek ŝtatoj subskribis, sed ne ratifis la traktaton.
Registaroj, kontrolo kaj juro
[redakti | redakti fonton]Ĉar ili estas amasdetruaj armiloj, la disvastigo kaj ebla uzo de nukleaj armiloj estas gravaj aferoj en internaciaj rilatoj kaj diplomatio. En la plej multaj landoj, la uzo de nuklea forto povas esti rajtigita nur fare de la registarestro aŭ ŝtatestro. Ekzemple en Usono, la Prezidanto kaj la Sekretario de Defendo, agante kiel la Nacia Komando-Administracio, devas komune rajtigi la uzon de nukleaj armiloj. Malgraŭ kontroloj kaj regularoj regantaj atombombojn, ekzistas esenca danĝero de "akcidentoj, eraroj, falsaj alarmoj, ĉantaĝo, ŝtelo, kaj sabotado".[7]
Fine de la 1940-aj jaroj, manko de reciproka fido malhelpis Usonon kaj Sovetunion fari progreson pri armilkontrolaj interkonsentoj. La Russell-Einstein-Manifesto estis publikigita en Londono la 9-an de julio 1955, fare de Bertrand Russell en la mezo de la Malvarma Milito. Ĝi emfazis la danĝerojn prezentitajn de nukleaj armiloj kaj alvokis mondgvidantojn serĉi pacajn solvojn al internacia konflikto. La subskribintoj inkludis dek unu elstarajn intelektulojn kaj sciencistojn, kiel Albert Einstein, kiu subskribis ĝin nur tagojn antaŭ sia morto la 18-an de aprilo 1955. Kelkajn tagojn post la publikigo, filantropo Cyrus S. Eaton proponis sponsori konferencon - postulita en la manifesto — en Pugwash, Nov-Skotio, la naskiĝloko de Eaton. Tiu konferenco devis esti la unua el la Konferencoj Pugwash pri Scienco kaj Mondaj Aferoj, okazigitaj en julio 1957.
Ĉirkaŭ la 1960-aj jaroj, oni demarŝis ŝtupojn por limigi kaj la proliferadon de nukleaj armiloj al aliaj landoj kaj la mediajn efikojn de atomtestado. La Traktato por parta malpermeso de nukleaj testoj (1963) limigis ĉiun atomtestadon al subtera atomtestado, por malhelpi poluadon de nuklea postlasaĵo, dum la Traktato kontraŭ pliigo de atomarmiloj (1968) provis meti restriktojn sur la specoj de agadoj en kiuj subskribintoj povus partopreni, kun la celo permesi la translokigon de nemilitista nuklea teknologio al membrolandoj sen timo de proliferado.
En 1957, oni kreis la Internacian Atomenergian Agentejon (IAEA) sub la regado de Unuiĝintaj Nacioj por instigi evoluon de pacaj aplikoj de atomteknologio, disponigi internaciajn sekurigilojn kontraŭ ĝia misuzo, kaj faciligi la aplikon de sekureciniciatoj en ĝia uzo. En 1996, multaj landoj subskribis la Ampleksan Nukle-Test-Malpermesan Traktaton,[8] kiu malpermesas ĉian testadon de nukleaj armiloj. Testmalpermeso trudas signifan malhelpon al nuklearmila disvolviĝo de iu ajn plenumanta lando.[9] La Traktato postulas la ratifon de 44 specifaj ŝtatoj antaŭ ol ĝi povas ekvalidi; en 2012, plu oni postulas la ratifon fare de ok el tiuj ŝtatoj.[8]
Pliaj traktatoj kaj interkonsentoj regis nuklearmilajn provizaĵojn inter la landoj kun la du plej grandaj provizaĵoj, nome Usono kaj Sovet-Unio, kaj poste inter Usono kaj Rusio. Tiuj inkludas traktatojn kiel ekzemple SALT II (neniam ratifita), START I (eksvalidigita), INF, START II (neniam funkcianta), SORT, kaj Nova START, same kiel nedevigajn interkonsentojn kiel ekzemple SALT I kaj la Prezidentaj Nukleaj Iniciatoj[10] de 1991. Kvankam ili ne ekvalidis, tiuj interkonsentoj helpis limigi kaj poste redukti la nombrojn kaj specojn de nukleaj armiloj inter Usono kaj Sovet-Unio/Rusio.
Oni kontraŭis atomarmilojn ankaŭ per interkonsentoj inter landoj. Multaj landoj estis deklaritaj Zonoj sen nukleaj armiloj, areoj kie nuklearmila produktado kaj deplojado estas malpermesitaj, per la uzo de traktatoj. La Traktato de Tlatelolko (1967) malpermesis ajnan produktadon aŭ deplojon de nukleaj armiloj en Latinameriko kaj Karibio, kaj la Traktato de Pelindaba (1964) malpermesis nukleajn armilojn en multaj afrikaj landoj. Lastatempe, en 2006 oni starigis Centrazian Zonon Liberan je Atomarmiloj inter la iamaj sovetiaj respublikoj de Centrazio malpermesantan nukleajn armilojn.
En 1996, la Internacia Kortumo, nome la plej alta tribunalo de la Unuiĝintaj Nacioj, publikigis Konsilan Opinion koncernantan la "Leĝecon de la Minaco aŭ Uzo de Nukleaj Armiloj". La tribunalo determinis, ke la uzo aŭ minaco de uzo de nukleaj armiloj malobservus diversajn artikolojn de internacia juro, kiel de la Ĝenevaj Konvencioj, la Hagaj Konvencioj, la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Konsiderante la unikajn, detruajn trajtojn de nukleaj armiloj, la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco alvokas ŝtatojn certigi, ke tiuj armiloj neniam estu uzataj, sendepende ĉu oni konsideras ilin laŭleĝaj aŭ ne.[11]
Krome, estis aliaj, specifaj agoj intencitaj malinstigi landojn de evoluigado de nukleaj armiloj. En la sekvo de la testoj fare de Barato kaj Pakistano en 1998, ekonomiaj sankcioj estis (provizore) postulitaj de ambaŭ landoj, kvankam ili nek estis subskribintoj de la Nuklea Ne-Proliferada Traktato. Unu el la deklaritaj casus belli por la startigo de la Iraka milito en 2003 estis akuzo de Usono ke Irako aktive traktis atombombojn (kvankam tio baldaŭ estis malkovrita kiel malvera, ĉar la programo estis nuligita). En 1981, Israelo bombis nuklean reaktoron konstruatan en Osirak, Irako, en tio, kion ĝi nomis provo halti la antaŭajn atomarmilajn ambiciojn de Irako; en 2007, Israelo bombis alian reaktoron konstruatan en Sirio.
En 2013, la fakulo Mark Diesendorf diris, ke registaroj de Francio, Barato, Nord-Koreio, Pakistano, Unuiĝinta Reĝlando, kaj Sudafriko uzis nuklean energion aŭ esplorreaktorojn por helpi nuklearmilan disvolviĝon aŭ por kontribui al siaj provizoj de atomeksplodaĵoj de armeaj reaktoroj.[12] En 2017, 122 landoj ĉefe en la Tutmonda Sudo voĉdonis favore al adopto de la Traktato pri la Malpermeso de Nukleaj Armiloj, kiu finfine ekvalidis en 2021.[13]
La Apokalipsa horloĝo metafore mezuras la verŝajnecon de homfarita tutmonda katastrofo kaj estas publikigita ĉiujare fare de la Bulletin of the Atomic Scientists (Bulteno de la Atomaj Sciencistoj). La du jaroj kun la plej alta verŝajneco antaŭe estis 1953, kiam la Horloĝo estis fiksita al du minutoj antaŭ noktomezo post kiam Usono kaj Sovet-Unio komencis testi hidrogenbombojn, kaj 2018, post la malsukceso de mondaj gvidantoj trakti streĉiĝojn rilate al nukleaj armiloj. kaj problemoj pri klimata ŝanĝo.[14] En 2023, post la eskalado de atomminacoj dum la rusa invado de Ukrainio, la Apokalipsa horloĝo estis fiksita al 90 sekundoj, la plej alta verŝajneco de tutmonda katastrofo ekde la ekzisto de la Apokalipsa horloĝo.[15]
En 2024, Rusio intensigis atomminacojn en Ukrainio kaj laŭdire planas meti nukleajn armilojn en orbiton, rompante la 1967-datitan Kosman Spacotraktaton. Ĉinio signife vastigas sian nuklean arsenalon, kun projektoj de pli ol 1 000 kapeksplodiloj ĝis 2030 kaj ĝis 1 500 antaŭ 2035. Nord-Koreio progresas en interkontinentaj balistikaj misiloj kaj havas reciprokan defendan traktaton kun Rusio, interŝanĝante artilerion kontraŭ ebla misila teknologio. Irano estas nuntempe rigardata de Usono kiel nuklea "sojla" ŝtato.[16]
Malarmado
[redakti | redakti fonton]Atoma malarmado referencas kaj al la ago redukti aŭ eĉ forigi nukleajn armilojn kaj al la fina stato de sennuklea mondo, en kiu nukleaj armiloj estas eliminitaj.
Komenciĝante ĉe la Traktato por parta malpermeso de nukleaj testoj (1963) kaj plue tra la Traktato por Kompleta Atom-Testa Malpermeso de 1996, ekzistis multaj traktatoj por limigi aŭ redukti nuklearmilajn testadojn kaj provizaĵojn. La Traktato kontraŭ pliigo de atomarmiloj de 1968 havas kiel unu el siaj eksplicitaj kondiĉoj, ke ĉiuj subskribintoj devas "fari intertraktadojn en bona kredo" al la longperspektiva celo de "kompleta malarmado". La atomarmilaj ŝtatoj plejparte traktis tiun aspekton de la interkonsento kiel "ornaman" kaj sen forto.[17]
Nur unu lando - Sudafriko - iam plene rezignis pri nukleaj armiloj, kiujn ili sendepende evoluigis. La iamaj sovetiaj respublikoj Belorusio, Kazaĥio, kaj Ukrainio resendis sovetiajn nukleajn armilojn stokitajn en siaj landoj al Rusio post la Dissolvo de Sovetunio.
Propagandantoj de nuklea malarmado diras ke ĝi malpliigus la probablecon de nuklea milito, precipe hazarde. Kritikantoj de nuklea malarmado diras, ke ĝi subfosus la nunan nuklean pacon kaj malkuraĝigon kaj kondukus al pliigita tutmonda malstabileco. Diversaj usonaj veteranaj ŝtatistoj,[18] kiuj estis en posteno dum la epoko de la Malvarma Milito, rekomendis la eliminon de atombomboj. INtertiuj oficialuloj menciendas Henry Kissinger, George Shultz, Sam Nunn, kaj William Perry. En januaro 2010, Lawrence M. Krauss deklaris ke "neniu temo kunportas pli da graveco al la longperspektiva sano kaj sekureco de la homaro ol la klopodo redukti, kaj eble iam, senigi la mondon de nukleaj armiloj".[19]
En januaro 1986, sovetia gvidanto Miĥail Gorbaĉov publike proponis trietapan programon por aboli la nukleajn armilojn de la mondo antaŭ la fino de la 20-a jarcento.[20] En la jaroj post la fino de la Malvarma Milito, okazis multaj kampanjoj por instigi la forigon de nukleaj armiloj, kiel tiu organizita de la movado Tutmonda Nulo, kaj la celo de "mondo sen nukleaj armiloj" estis rekomendita de Usona Prezidanto Barack Obama en parolado de aprilo 2009 en Prago.[21] Enketo de CNN de aprilo 2010 indikis ke la usona publiko estis preskaŭ egale dividita en la temo.[22]
Kelkaj analizistoj argumentis ke nukleaj armiloj igis la mondon relative pli sekura, kun paco per malkuraĝigo kaj tra la stabileco-malstabileco paradokso, inkluzive en suda Azio.[23][24] Kenneth Waltz argumentis ke atombomboj helpis konservi maltrankvilan pacon, kaj plia nuklearmila proliferado eĉ eble helpos eviti la grandskalajn konvenciajn militojn kiuj estis tiel oftaj antaŭ ties invento ĉe la fino de la Dua Mondmilito.[25] Sed iama ŝtatsekretario Henry Kissinger diris, ke ekzistas nova danĝero, kiu ne povas esti traktita per malkuraĝigo: "La klasika nocio de malkuraĝigo konsistis en tio ke ekzistas kelkaj sekvoj antaŭ kiuj agresantoj kaj malbonfarantoj retiriĝus. En mondo de suicidbombistoj, tiu kalkulo ne funkcias en ajna komparebla maniero".[26] George Shultz diris, "Se vi pensas pri la homoj kiuj faras suicidatakojn, kaj homoj kiel tiuj kiuj posedas nuklean armilon, ili estas preskaŭ laŭdifine ne malfortigeblaj".[27]
Komence de 2019, pli ol 90% de la 13 865 nukleaj armiloj de la mondo estis posedataj de Rusio kaj Usono.[28][29]
Unuiĝintaj Nacioj
[redakti | redakti fonton]La Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj por Malarmadaj Aferoj (UNODA) estas departemento de la Sekretariejo de la Unuiĝintaj Nacioj establita en Januaro 1998 kiel parto de la plano de la tiama Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Kofi Annan por reformi la UN kiel prezentita en sia reporto al la Ĝenerala Asembleo en Julio 1997.[30]
Ĝia celo estas antaŭenigi nuklean senarmiĝon kaj nedisvastiĝon kaj la plifortigon de la senarmigaj reĝimoj kun rilato al aliaj amasdetruaj armiloj, kemiaj kaj biologiaj armiloj. Ĝi ankaŭ antaŭenigas senarmigajn klopodojn en la areo de konvenciaj armiloj, precipe terminoj kaj manpafiloj, kiuj ofte estas la armiloj elektitajo en nuntempaj konfliktoj.
Atombombo en la literaturo kaj artoj
[redakti | redakti fonton]Nefikcie
[redakti | redakti fonton]- "Notoj pri la Delto" de s-ino Okada Haru, eljapanigita de Gaku Konisi, eld. Japana Esperanta Librokooperativo, 1992. Impresa verko en bonega traduko.
- "Kun la kadavro de l'Edzino" de Ogura Toyofumi, tradukita de Tanaka Sadami, eldonita de Japana esperanto Librokooperativo en 1954.
- "Flustras Hiroŝimo" (ses porinfanaj rakontoj atombombtemaj), 1990, Osaka. Tradukis Tanaka Sadami.
- "Infanoj de Hiroŝimo" (inkluzivas "Kanto de Hirosimo" de Ogura Toyofumi). Tradukis Tanaka Sadami.
- "Ĉu Atom-bombo minacas?" (Nostradamo kaj la bombo) de Norbert Bartoschek, Graz 1947
- "Viktimoj de la atombombo" (Travivaĵoj de atomvunditoj en Hiroŝima), tradukis JUI Ĉŭnoŝin, 1968
Fikcie
[redakti | redakti fonton]Filmoj
[redakti | redakti fonton]- Hiroshima mon amour, 1959. La unua parto de la filmo estas rakontita fare de malproksimaj kaj neidentigitaj homfiguroj, priskribante la efikon de la atombombo kiu estis ĵetita sur Hiroŝimo la 6-an de aŭgusto 1945, kaj precipe la perdon de hararo kaj la kompletan anonimecon de la restaĵoj de kelkaj el la viktimoj.
- Dr. Strangelove or: How I Learned to Stop Worrying and Love the Bomb, 1964. La rakonto temas pri usona aerarmea generalo kiu komandas atombomban atakon kontraŭ Sovetio, montrante la Prezidenton de Usono, liajn konsilistojn kaj unu oficiron de la Brita Aerarmeo provantaj haltigi la bombaviadilojn por preventi atoman apokalipson.
- La vojaĝo, 1987. En la filmo estas kunmetitaj intervjuoj kun familioj en la kvin kontinentoj, kiuj parolas pri la nukleaj armilaroj, pri la malfacilaĵo sin informi pri la uzo de tiuj armiloj kaj ĝiaj konsekvencoj pere de la amaskomunikiloj kiel tra la eduksistemo kaj la politiko de iliaj respektivaj ŝtatoj. de la konsekvencoj kaj de la uzo de tiuj armiloj, kaj de la rolo de la amaskomunikiloj en la kuro al la armilaroj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Federation of American Scientists: Status of World Nuclear Forces. Fas.org. Arkivita el la originalo je 2a de Januaro, 2013. Alirita 29a de Decembro, 2012 .
- ↑ Nuclear Weapons – Israel. Fas.org (8a de Januaro, 2007). Arkivita el la originalo je 7a de Decembro, 2010. Alirita 15a de Decembro, 2010 .
- ↑ . South African nuclear bomb. Nuclear Threat Initiatives, South Africa (NTI South Africa). Arkivita el la originalo je 28a de Septembro, 2012. Alirita 13a de Marto, 2012 .
- ↑ Ian Lowe, "Three minutes to midnight", Australasian Science, Marto 2016, p. 49.
- ↑ angle 2017 Nobel Peace Prize: What is ICAN?, Al Jazeera, la 10-an de Decembro 2017, alirite la 13-an de aŭgusto 2018.
- ↑ france " Le prix Nobel de la paix décerné à la coalition internationale pour l''abolition des armes nucléaires ", Le Monde, 6-a de oktobro 2017.
- ↑ Eric Schlosser, Today's nuclear dilemma (el Retarkivo {{{1}}}), Bulletin of the Atomic Scientists, Novembro/Decembro 2015, vol. 71 no. 6, 11–17.
- ↑ 8,0 8,1 Preparatory Commission for the Comprehensive Nuclear-Test-Ban Treaty Organization (2010). "Status of Signature and Ratification (el Retarkivo {{{1}}})". Alirita la 27an de Majo, 2010. Nome Ĉinio, Egipto, Irano, Israelo, kaj Usono subskribis sed ne ratifis la Traktadon. Barato, Norda Koreio, kaj Pakistano ne subskribis la Traktaton.
- ↑ Richelson, Jeffrey. Spying on the bomb: American nuclear intelligence from Nazi Germany to Iran and North Korea. New York: Norton, 2006.
- ↑ The Presidential Nuclear Initiatives (PNIs) on Tactical Nuclear Weapons At a Glance (el Retarkivo {{{1}}}), Fact Sheet, Arms Control Association.
- ↑ Nuclear weapons and international humanitarian law (el Retarkivo {{{1}}}) International Committee of the Red Cross
- ↑ Mark Diesendorf (2013) Book review: Contesting the future of nuclear power. Arkivita el la originalo je 27an de Septembro, 2013. Alirita 9a de Julio, 2013 .
- ↑ History of the TPNW (angle). Arkivita el la originalo je 5a de Junio, 2023. Alirita 2023-06-05 .
- ↑ Koran, Laura, "'Doomsday clock' ticks closer to apocalyptic midnight", CNN, 25a de Januaro, 2018.
- ↑ . PRESS RELEASE: Doomsday Clock set at 90 seconds to midnight (en-US) (2023-01-24). Arkivita el la originalo je 24a de Januaro, 2023. Alirita 2023-06-05 .
- ↑ "America prepares for a new nuclear-arms race", The Economist, 12 August 2024.
- ↑ Gusterson, Hugh, "Finding Article VI (el Retarkivo {{{1}}})" Bulletin of the Atomic Scientists (8a de Januaro, 2007).
- ↑ Jim Hoagland. "Nuclear energy after Fukushima", 6a de Oktobro, 2011.
- ↑ Lawrence M. Krauss. The Doomsday Clock Still Ticks, Scientific American, Januaro 2010, p. 26.
- ↑ Taubman, William. (2017) Gorbachev: His Life and Times. New York City: Simon and Schuster. ISBN 978-1-4711-4796-8.
- ↑ Graham, Nick, "Obama Prague Speech On Nuclear Weapons", Huffingtonpost.com, 5a de Aprilo, 2009.
- ↑ "CNN Poll: Public divided on eliminating all nuclear weapons", Politicalticker.blogs.cnn.com, 12a de Aprilo, 2010.
- ↑ . The Stability-Instability Paradox, Misperception, and Escalation Control in South Asia. Arkivita el la originalo je 24a de Septembro, 2015. Alirita 20a de Novembro, 2015 .
- ↑ Michael Krepon • The Stability-Instability Paradox. Arkivita el la originalo je 12a de Januaro, 2015. Alirita 24a de Oktobro, 2014 .
- ↑ Kenneth Waltz, "The Spread of Nuclear Weapons: More May Better", Arkivita la 1an de Decembro, 2010, ĉe Wayback Machine Adelphi Papers, no. 171 (London: International Institute for Strategic Studies, 1981).
- ↑ Ben Goddard (January 27, 2010) Cold Warriors say no nukes. Arkivita el la originalo je 13a de Februaro, 2014.
- ↑ Hugh Gusterson (30a de Marto, 2012) The new abolitionists. Arkivita el la originalo je 17a de Februaro, 2014. Alirita 2a de Februaro, 2014 .
- ↑ Reichmann, Kelsey, "Here's how many nuclear warheads exist, and which countries own them", Defense News, 16a de Junio, 2019.
- ↑ "Global Nuclear Arsenal Declines, But Future Cuts Uncertain Amid U.S.-Russia Tensions", Radio Free Europe/Radio Liberty (RFE/RL), 17a de Junio, 2019.
- ↑ Kofi Annan (14a de Julio, 1997) Renewing the United Nations: A Program for Reform. United Nations. Arkivita el la originalo je 18a de Marto, 2017. Alirita 17a de Marto, 2017 .
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Bethe, Hans Albrecht. The Road from Los Alamos. New York: Simon and Schuster, 1991. (ISBN 0-671-74012-1)
- DeVolpi, Alexander, Minkov, Vladimir E., Simonenko, Vadim A., kaj Stanford, George S. Nuclear Shadowboxing: Contemporary Threats from Cold War Weaponry. Fidlar Doubleday, 2004 (Du volumoj, ambaŭ alireblaj en Google Book Search) (Enhavo de ambaŭ volumoj estas nun disponebla en la trilogio de 2009 de Alexander DeVolpi: Nuclear Insights: The Cold War Legacy)
- Glasstone, Samuel kaj Dolan, Philip J. The Effects of Nuclear Weapons (ria eldono). Washington, D.C.: U.S. Government Printing Office, 1977. Disponebla rete (PDF).
- NATO Handbook on the Medical Aspects of NBC Defensive Operations (Part I – Nuclear). (el Retarkivo {{{1}}}). Departments of the Army, Navy, and Air Force: Washington, D.C., 1996
- Hansen, Chuck. U.S. Nuclear Weapons: The Secret History. Arlington, TX: Aerofax, 1988
- Hansen, Chuck, "Swords of Armageddon: U.S. nuclear weapons development since 1945" (CD-ROM & download available). (el Retarkivo {{{1}}}). PDF. 2 600 paĝoj, Sunnyvale, California, Chucklea Publications, 1995, 2007. (ISBN 978-0-9791915-0-3) (dua eldono)
- Holloway, David. Stalin and the Bomb. New Haven: Yale University Press, 1994. (ISBN 0-300-06056-4)
- The Manhattan Engineer District, "The Atomic Bombings of Hiroshima and Nagasaki" (1946), (el Retarkivo {{{1}}})
- Jean-Hugues Oppel, Réveillez le président, Éditions Payot et rivages, 2007 ((ISBN 978-2-7436-1630-4)).
- Smyth, Henry DeWolf. Atomic Energy for Military Purposes. (el Retarkivo {{{1}}}). Princeton, NJ: Princeton University Press, 1945.
- The Effects of Nuclear War. Office of Technology Assessment, Majo 1979.
- Rhodes, Richard. Dark Sun: The Making of the Hydrogen Bomb. New York: Simon and Schuster, 1995. (ISBN 0-684-82414-0)
- Rhodes, Richard. The Making of the Atomic Bomb. New York: Simon and Schuster, 1986 (ISBN 0-684-81378-5)
- Shultz, George P. kaj Goodby, James E. The War that Must Never be Fought, Hoover Press, 2015, (ISBN 978-0-8179-1845-3).
- Weart, Spencer R. Nuclear Fear: A History of Images. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press, 1988. (ISBN 0-674-62836-5)
- Weart, Spencer R. The Rise of Nuclear Fear. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press, 2012. (ISBN 0-674-05233-1)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Traktato pri la malpermeso de nukleaj armiloj esperante
- Nukle-armila arkivo de Carey Sublette
- Federacio de Amerikaj Sciencistoj
- Datumbazo de nukleaj eksplodoj Arkivigite je 2003-08-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Broŝuroj pri Hiroŝimo kaj Nagasako en CDELI
- Hiroŝimo: persona atestaĵo de travivinto angle
- Memorigu ĉiujn viktimojn de atombombardadoj Arkivigite je 2019-10-09 per la retarkivo Wayback Machine, Vrede (paco)
- Urbestra alvoko al la japana registaro: Japanio aliĝu al la Traktato pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj, Global Voices en Esperanto
- Stanislavo Belov (2010-11-07) La nuklea ŝildo de Tjumeno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-17. Alirita 2017-09-17 . (nukleaj armiloj apud la siberia urbo Tjumeno en la 1960-aj)