Oksazolo
Oksazolo | |||
Plata kemia strukturo de la Oksazolo | |||
Tridimensia strukturo de la Oksazolo | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 288-42-6 | ||
ChemSpider kodo | 8898 | ||
PubChem-kodo | 9255 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora ĝis palflava likvaĵo[1] | ||
Molmaso | 69.06 g·mol-1 | ||
Denseco | 1.050 g cm−3 | ||
Fandpunkto | -84 °C | ||
Bolpunkto | 70 °C | ||
Refrakta indico | 1,4285 | ||
Ekflama temperaturo | 19 °C | ||
Acideco (pKa) | 0.8 | ||
Solvebleco | Akvo:Tute solvebla | ||
Mortiga dozo (LD50) | >5000 mg/kg (buŝe)[2] | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | R11 R34 | ||
Sekureco | S16 S26 S36/37/39 S45 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[3] | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H315, H319, H335 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P270, P271, P280, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P330, P332+313, P337+313, P362+364, P403+233, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Oksazolo estas baza komponaĵo por vasta klaso da kvin-membraj heterociklaj aromataj organikaj kombinaĵoj. Ĉi-tiuj substancoj estas azoloj kun unu oksigenatomo kaj unu nitrogenatomo apartigitaj per unu karbonatomo. Oksazoloj estas aromataj komponaĵoj sed malpli reakciemaj ol la tiazoloj. Oksazolo estas malforta bazo, ĝia konjugita bazo posedas pKa je 0.8 dum tiu de la imidazolo estas 7.
Familio de la Furano | ||||||||
Kvarhidrofurano | ||||||||
Oksazolidino |
La biologiaj aktivecoj de la oksazolo estas anti-inflamaj, antibiotikaj, ĉelinhibaj, analgeziaj, antifungaj, hipoglikemiaj, anti-tuberkulozaj kaj muskol-trankviligaj. Krom tio, la kemio de la oksazolo permesas la metaligon[4] de la oksazola ringo, kiu havas alkilan substituanton, kaj reakciojn de ĉi-organometalaj specimenoj kun elektrofiloj[5]. Ĉi-disvolvo utilas en la sintezo de pluraj oksazolaj kompleksaĵoj kiuj estas ringo-enhavaj makrociklaj antibiotikoj.
Reakcio
[redakti | redakti fonton]- Sintezo de la dumetila izoksazolo ekde la "acetilacetono" aŭ 2,4-pentanoduketono:[6]
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Organic Chemistry Portal
- the NIST WebBook
- Alfa.com
- The Chemistry of Heterocyclic Compounds, Oxazoles: Synthesis ..., Parte 2, David C. Palmer
- The Chemistry of Heterocyclic Compounds, Oxazoles, Ignatius J. Turchi
- The Chemistry of Heterocyclic Compounds, Thiazole and Its Derivatives, Jacques V. Metzger
- The Chemistry of Heterocyclic Compounds, The Pyrimidines, Desmond J. Brown
Kunrilataj kemiaĵoj
[redakti | redakti fonton]-
Oksaduazolo -
Izoksabeno [7]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Izoksazolo
- Izotiazino
- Izotiazolinono
- Izotiazolo
- Metil-izo-tiazolinono
- Morfolino
- Oksazolino
- Pirazolo
- Tiazino
- Tiazolidino
- Tiazolino
- Tiazolinono
- Tiazolo
- Heinrich Houben (1875-1940)
- Theodor Weyl (1851-1913)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Chemicalland21
- ↑ The Toxicology and Biochemistry of Insecticides, Second Edition, Simon J. Yu
- ↑ Synquest Laboratories[rompita ligilo]
- ↑ Metaligo[rompita ligilo] estas kemia reakcio kiu rezultas en metalatoma aldono al la (ordinare organika) molekulo.
- ↑ Kemie, elektrofiloj estas reakciantoj kiu altiras elektronojn.
- ↑ Organic Chemistry
- ↑ The Pesticide Encyclopedia, Kalyani Paranjape,Vasant Gowariker,V N Krishnamurthy,Sugha Gowariker