Partitivo
La partitivo estas gramatika kazo en kelkaj lingvoj, ekzemple en la finna kaj estona, kiu esprimas unu parton de tutaĵo aŭ kolektivo. Ankaŭ prepozicioj aŭ/kaj postpozicioj povas regi la partitivon.
Memstara kazo
[redakti | redakti fonton]Finna
[redakti | redakti fonton]En la finna lingvo ĝi estas kutime objekta kazo, kies finaĵo dependas de la deklinacio kaj povas esti interalie -a resp. -ä, -ta resp. -tä aŭ -tta resp. -ttä. La vokalo dependas de la vokalharmonio, dum ke la lasta konsonanto povas varii laŭ konsonanta alterno. La partitivo estas uzata:
- se temas pri parto de io
- Minä juon olutta. „Mi trinkas bieron.“
- en negitaj frazoj
- Meillä ei ole rahaa. „Ni ne havas monon.“
- post numeraloj
- kaksi euroa „du eŭroj"
- ĉe verboj, kiuj esprimas sentojn
- Minä rakastan sinua. „Mi amas vin.“
Estona
[redakti | redakti fonton]En la estona lingvo ĝi estas kazo, kies finaĵo kutime estas -t aŭ -d, plurale -it aŭ -id. Ĉe multaj vortoj krome la konsonantoj povas ŝanĝiĝi laŭ konsonanta alterno.
- Soovin Teile tervist. „Mi deziras al vi sanon.“
- kaks astat „du jaroj“
Funkcio de alia kazo
[redakti | redakti fonton]Latva
[redakti | redakti fonton]En la latva lingvo la genitivo povas ludi rolon de partitivo. Kutime la genitivo antaŭiras la rilatan vorton, sed en partitiva funkcio ĝi sekvas.[1]
- glāze piena „glaso da lakto“ (komparu piena glāze „laktoglaso“)
- daudz piena „multe da lakto“
Litova
[redakti | redakti fonton]En la litova lingvo la genitivo havas la funkcion de la partitivo:
- Prašau duoti man vandens. „Bonvolu doni al mi "de la akvo".“
Anstataŭantaj prepozicioj
[redakti | redakti fonton]Multaj lingvoj ne havas partitivon kaj anstataŭ ĝi uzas prepozicion.
En Esperanto la partitivo esprimiĝas per la partitiva prepozicio "da":
- Mi aĉetas du litrojn da lakto.
En la franca kaj itala lingvoj la partitivo konstruiĝas per prepozicio esprimanta la devenon (de respektive di) kaj la difinita artikolo:
- Est-ce qu'il a bu de l’alcool? „Ĉu li trinkis da alkoholo?“
- Vorrei della carne? „Ĉu vi volas da viando?“
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Holst nomas tion partitiver Genitiv „partitiva genitivo“
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Hillevi Low. Kauderwelsch Band 15, Finnisch Wort für Wort (germane). Bielefeld: Reise KNOW HOW Verlag Peter Rump GmbH. ISBN 3-89416-014-4., paĝoj 30 kaj 35 (partitivo),
- Irja Grönholm. (2002) Kauderwelsch Band 55, Estnisch Wort für Wort (germane). ISBN 3-89416-245-7., paĝoj 50-51 (kazoj), 52-54 (konsonanta alterno, kun ekzemplo de kazoj), 59-63 (prepozicioj kaj postpozicoj kun la regataj kazoj), 82 (ekzempla frazo)
- Jan Hendrik Holst. (2001) Lettische Grammatik (germane). Hamburg: Helmut Buske Verlag. ISBN 3-87548-289-1., paĝo 199
|