Piero Vettori la Juna
Petrus Victorius (1499-1585) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bildo de Pietro Vettori, el la 16-a jarcento.
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 3-an de julio 1499 en Florenco, Italio | ||||
Morto | 8-an de decembro 1585 en "Universitato de Florenco" | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | lingvisto diplomato universitata instruisto klasika filologo verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Piero Vettori estis itala humanisto, helenisto, latinisto, klasika filologo kaj la plej grava itala erudiciulo de la 16-a jarcento, ĉefe konata pro siaj eldonoj de klasikaj aŭtoroj kaj multfakaj verkoj. Vettori estis bonega profesoro kaj prizorgis la eldonojn de multaj verkistoj kaj latinaj kaj grekaj. Interalie, li verkis oratoraĵojn, epitolojn, kaj latinajn poemojn. Li iĝis la plej granda reprezentanto de la humanismo de la 16-a jarcento.
Biografio
[redakti | redakti fonton]En sia junaĝo li partoprenis la politikajn okazaĵojn de sia grandurbo, montrante alligitecon al respublikaj institucioj kiuj ne devis esti tre akceptebla por la triumfantaj Mediĉoj. Fakte, en 1530 li retiriĝis dum du jaroj, for de la tumulto de la urbo, al sia vilao en Sankta Casciano. Reenirinte en la grandurbon, en 1538 li ricevis la pozicion de publika leganto ĉe la Ateliero de Kozimo, pozicio kiun li tenis ĝis lastatempaj jaroj, apogita per eksterordinara favoro de la civitanoj kaj grandega sindonemo de la studentaro. Fakte, liaj plej diligentaj zorgoj kaj liaj plej intimaj kontentigoj estis lia publika kaj privata instruado kaj lia filologia verkemo. Lia literatura agado tiam disvolviĝis ankaŭ en centoj da leteroj, kaj latinaj kaj vulgaraj, per kiuj li korespondis kun la plej gloraj viroj en Italio kaj Eŭropo. En la aŭtuno de 1583, la grandduko sendevigis lin de la publika legado.
Vettori okupas rimarkindan lokon ne nur inter tiuj edukistoj, kiuj enigis noblan pasion en sian ĉiutagan instruadon, sed ankaŭ inter la fakuloj, kiuj kolektis el la malkresko de la humanismo tio, kion tiu movado esprimis per spirita substanco kaj matureco de penso. En ĝi okazas la kompleta asimilado de la latina humanisma kulturo al helenismo. Al li, kiel klerulo, ni ŝuldas eldonojn kaj komentariojn pri Cicerono, Terentio, Salustio, Aristotelo, Platono, Esĥilo, Eŭripido, Ksenofono kaj pluraj aliaj grekaj kaj latinaj; inter liaj skribaĵoj de ne-filologia naturo inkludas preĝoj, epistoloj, poemoj en la latina, kaj mallongan disertaĵon en la popollingvo pri la kultivado de olivarboj. Fine, oni devas memori, ke Vettori ankaŭ estis sagaca lernanto de la popollingvo kaj bonega juĝisto de verkistoj en tiu lingvo.[1]
Malgraŭ ke li antaŭe estis kritikisto de Mediĉaj-regado super Florenco, en 1538 duko Kozimo la 1-a de' Mediĉo ofertis al li pozicion kiel profesoro pri la greka kaj la latina en la Studio Fiorentino, kie li instruis ĝis 1583.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Castigationibus, 1540
- Posteriores castigationes in epistolas familiares, 1541
- De re rustica libri, 1543
- Klēmentos Alexandreōs ta heuriskomena, 1550
- Explicationes suarum in Ciceronem castigationum, 1552
- Petri Victorii variarum lectionum, 1553
- De optimo statu reipublicae, 1556
- Commentarii, in primum librum Aristotelis de arte poetarum, 1560
- Joannis Casae Latina monimenta, quorum partim versibus, partim soluta oratione scripta sunt, 1564
- Poemata omnia, 1568
- Trattato di Piero Vettori delle lodi et della coltiuatione de gl'vliui, 1569
- Ethikon Nikomacheion, 1577
- Politicorum, Aristotelo, Denys Lambin, Pietro Vettori, Theodor Zwinger, 1582
- Aristotelis Ethicorvm, Sive De Moribvs, Ad Nikomachvm Libri Decem, 1584
- Ἀριστοτέλους τὰ εὑρισκόμενα: Aristotelous Physikes akroaseos bibloi, 1596
- Petri Victorii Variarum et antiquarum lectionum, 1609
- Varronis Opera Omnia quae extant, 1619
- Oratio Petri Victorii habita Florentiae in funere Philippi, 1621
- Epistolarum libri XVI. ad familiares, 1693
- Opera quae supersunt, 1724
- Comoediae, ("Komediaĵoj de Publius Terentius Afer), 1724
- De finibus bonorum & malorum libri quinque, 1728
- De Natura Deorum Libri Tres, ("Pri la naturo de Dio"), 1733
- Porfuriou filosofou Peri apochēs empsuchōn biblia tessara, Giovanni Bernardino Feliciano, Johann Jakob Reiske, 1767
- Curae tertiae in Ciceronis epistolas ad familiares, 1840
- Lettere di Piero Vettori, 1870
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Esĥilo (525 a. K. - 456 a. K.)
- Eŭripido (486 a. K. - 406 a. K.)
- Salustio (86 a. K. - 35 a. K.)
- Porfirio (233-305)
- Giovanni della Casa (1503-1556)
- Adrianus Turnebus (1512-1565)
- Henri Estienne la Juna (1528-1598)
- Francesco Robortello (1516-1567) itala humanisto
- Kozimo la 1-a de Mediĉo (1519-1574)
- Johannes Sambucus (1531-1584)
- Gian Vincenzo Pinelli (1535-1601)
- Carlo Dati (1619-1676)
- Johann Jakob Reiske (1716-1774) germana kuracisto kaj erudiciulo