Saltu al enhavo

Pietro Besozzi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pietro Besozzi
(1367-1443)
"Reportationes a De legatis", verko de Pietro Besozzi, 15-a jarcento.
"Reportationes a De legatis", verko de Pietro Besozzi, 15-a jarcento.
Persona informo
Naskiĝo 1367
en Milano, Italio
Morto 15-an de julio 1443
en Milano, Italio
Mortis pro Hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Pavio]
Universitato de Torino
Profesio
Okupo juristo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pietro Besozzi estis itala juristo kaj profesoro pri kanonika juro en la Universitato de Pavio.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Filo de Antonio, li naskiĝis en Milano el la dua duono de la 14-a jarcento. Li ŝajnas restinti en Pavio, kie li akiris la doktorecon "de legibus", en 1406 kaj poste, la sekvan jaron, okupis la rolon kiel profesoro por la ordinara katedro de civila juro, ekde la 1-a de majo kun salajro de 120 florenoj. Tiu ĉi vaka posteno antaŭe estis ofertita al Signorino Omodei kiu rifuzis, verŝajne pro la ekonomia krizo kiu influis la universitaton, tiel ke Besozzi tenis tiun postenon dum jaro. En tiu tempo, la municipo de Pavio devis elteni la elspezojn de universitata personaro kaj la deziro pligrandigi la Studion, tial la provinca dekreto de 19 oktobro 1408 pravigis la deziron redukti la instruistaron kun salajromalgrandigoj aŭ maldungoj, kiel okazis kun Besozzi.[1]

En 1412-1413, Signorini kaj Besozzi estis bonvenigitaj en la Torina Studio, kiu estis komencita en 1404 sed remalfermita fare de Ludovico d'Acaia (1368-1414) en februaro 1412. Por ĉi-lasta, Besozzi ŝajnas estinti ankaŭ lia fiska advokato. Lia restado en Torino estis mallongdaŭra, ĉar li revenis al Pavio iom poste. Verŝajne ĉi tiu evento ĉiam estis ligita al la ekonomia kondiĉo.

En Pavio li daŭrigis sian instruan agadon, tenante la katedron de kanonika juro, dum en 1418 li estis inter la doktoroj "legere debentes" kaj la ordinara "Decretalium" kun salajro de 200 florenoj. En 1421 Besozzi, kune kun Guarnieri Castiglione kaj aliaj kolegoj, petis la dukon per skriba peticio pli da klasĉambroj por pli bone kontentigi la instruajn bezonojn. Tiu ĉi peto estis akceptita kaj krome, en la sekvaj jaroj, la salajroj de la instruistoj komencis plialtiĝi, signo de ekonomia resaniĝo.

Besozzi estis mortigita la 15an de julio 1433 en Milano fare de unu el la protektitoj de la duko, Bartolomeo Sannazzaro da Predalino. La kaŭzoj de la murdo restas nekonataj. Liaj verkoj restis plejparte neeldonitaj, sed diversaj manuskriptoj plu restas.

  • Reportationes a De legatis
  • De appellationibus
  • Tractatio de Iurisperitis
  • De claris legum interpretaibus, Lepsiko, 1721

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Signorino de Amadeo (1350-1419) itala juristo
  • Ludovico di Savoia-Acaia (1364-1418) Senjoro de Piemonto
  • Francesco Della Croce (1389-1479) itala presbitero
  • Giacomo dal Pozzo (1390-14464)
  • Giasone del Maino (1435-1519)
  • Filippo Decio (1454-1535) itala juristo
  • Giovanni Battista Asini (1505-1585) itala juristo
  • Conrad Gesner (1516-1565)
  • Per Severino Caprioli (05.08.1935-10.05.2016) itala leksikografo

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ĉi-artikolo estis verkita surbaze la samnoma Vikipedia dokumento.