Popudinské Močidľany
Popudinské Močidľany | |
hungare: Szentistváncoborfalva, germane: Poppodin | |
municipo | |
Preĝejo en Popudinské Močidľany
| |
|
|
Oficiala nomo: Popudinské Močidľany | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Trnava |
Distrikto | Distrikto Skalica |
Historiaj regionoj | Grandmoravia imperio, Supra Hungarujo |
Parto de | Záhorie |
Rivero | Chvojnica |
Situo | Popudinské Močidľany |
- alteco | 190 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 47′ 05″ N 17° 13′ 13″ O / 48.78472 °N, 17.22028 °O (mapo) |
Areo | 10,8212 km² (1 082,12 ha) |
Loĝantaro | 923 (31.12.2010) |
Denseco | 85,3 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1392 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 908 61 |
Telefona antaŭkodo | +421-34 |
Aŭtokodoj | SI |
NUTS | 504670 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Trnava
| |
Vikimedia Komunejo: Popudinské Močidľany | |
Retpaĝo: www.popudinskemocidlany.com | |
Portalo pri Slovakio |
Popudinské Močidľany, hungare Szentistváncoborfalva [sentiŝtvAncoborfalva] estas unuigita malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Skalica. Ĝis 1888 la oficialaj hungaraj nomoj de la apartaj vilaĝoj estis Popudin kaj Mocsidlán [moĉidlAn], poste pro la hungariga politiko la vilaĝoj ricevis hungarecajn nomojn.
Situo
[redakti | redakti fonton]Popudinské Močidľany situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo inter Senica-Holíč. Skalica troviĝas 10 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio devenis el 1392 pri la baldaŭa Szentistvánfalva en formo "Popudym". En 1828 estis tie 52 domoj kun 448 homoj.
La baldaŭa Coborfalva unuafoje menciiĝas en 1392 en formo "Mochilan". En 1828 estis tie 64 domoj kun 520 homoj. En 1883 incendio okazis.
En 1910 laŭ la popolnombrado loĝis en Szentistvánfalva 392 homoj, en Coborfalva 460, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝoj apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Szakolca, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. La komunumoj unuiĝis en 1954. En 2001 laŭ la popolnombrado vivis en Popudinské Močidľany 843 homoj, (834 slovakoj, 5 ĉeĥoj, po 1 hungaro kaj cigano).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario) de 1831
- romkatolika klasikisma preĝejo omaĝe al Apostoloj Simono Zeloto kaj Judaso Tadeo de 1802
- statuo pri Urbano la 1-a
- monumento pri falintoj dum la 1-a mondmilito
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Popudin naskiĝis hungara agronomo Gyula Bíró.