Zemianske Sady
Zemianske Sady, hungare Nemeskürt [nemeŝkurt] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. La historia slovaka loknomo estis Nemeškert.
Zemianske Sady | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Trnava | ||
Distrikto | Galanta | ||
Poŝtkodo | 925 54 | ||
Aŭtokodo | GA | ||
Telefonkodo | ++421-31-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 886 (en 2 008) | ||
Loĝdenso | 108 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°19′30″N 17°49′15″O / 48.325°N, 17.82083°O (mapo) Koordinatoj: 48°19′30″N 17°49′15″O / 48.325°N, 17.82083°O (mapo) | ||
Alto | 153 m s.m. | ||
Areo | 8 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Zemianske Sady [+] | |||
Situo
[redakti | redakti fonton]Zemianske Sady situas laŭ traira flankovojo preskaŭ kontaktiĝanta kun Šalgočka. Hlohovec troviĝas je 12, Sereď je 15 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko kaj ferepoko. Antaŭ la hungara dominado slavoj vivis tie. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1156 laŭ tiama hungara ortografio "Kurt". Baldaŭe la vorto nemes (=nobelo)aldoniĝis al la loknomo. La turkoj en 1530 disrabis la vilaĝon. En 1598 pro incendio la plena setlejo cindriĝis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nemeskürt 577 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Galgóc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Zemianske Sady 861 homoj, (848 slovakoj).
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Nemeskürt naskiĝis hungara reĝisoro Boris Zsigmondi.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio