Veľké Úľany
Veľké Úľany | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 925 22 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 665 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 111 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 10′ N, 17° 34′ O (mapo)48.1642117.57461Koordinatoj: 48° 10′ N, 17° 34′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 120 m [+] | ||
Areo | 41,86 km² (4 186 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Veľké Úľany [+] | |||
Veľké Úľany (hungare Nagyfödémes) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Galanta. La historia slovaka nomo estis Veľký Fedymeš. Veľký kaj Nagy signifas: granda.
- Areo: 42 km²
- Supermara alteco: 119 m
- Loĝantaro: 4300
- Poŝtkodo: 925 22
- Aŭtokodo: GA
- Telefonprefikso: 31
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Galanta troviĝas 12 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1221 en formo "Fudemus", apartenanta al fortikaĵo de Pozsony. Ŝajnas, tiutempe loĝis tie reĝaj abelistoj. En 1490 kaj en 1505 armeo de Maksimiliano la 1-a (Sankta Romia Imperio) detruetis la vilaĝon. En 1828 ekfunkciis sukerofabriko, kiu estis la unua en Meza Eŭropo. En 1862 inundo, en 1865 incendio, post 1 jaro ĥolero okazis. En 1910 loĝis tie 2709 da homoj, (2679 hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Galanta, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1976 proksima vilaĝo Nové Osady aliĝis al Veľké Úľany. En 2001 loĝis tie 4180 da homoj, (2971 hungaroj, 1164 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo de 1670, en 1718 turo alkonstruiĝis, en 1756 pligrandiĝis, en 1958 renoviĝis
- golgota kapelo omaĝe al Sepdolora Dipatrino de 1756, la apudvojaj skulptaĵoj en 1900 pretiĝis
- luterana preĝejo de 1958
- nobeldomo de Lacsny (laĉni) de 1828