Pozuelo
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Pozuelo (stacidomo). |
Pozuelo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 02327 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 470 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 49′ N, 2° 5′ U (mapo)38.8156503-2.07901774289Koordinatoj: 38° 49′ N, 2° 5′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 840 m [+] | ||
Areo | 133,78 km² (13 378 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pozuelo (Albacete) [+] | |||
Pozuelo [poZŬElo] (Puteto, kaj tial puto aperas en la dekstra duono de la blazono) estas municipo de Hispanio apartenanta al la provinco Albacete, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de Alcaraz kaj Campo de Montiel en la okcidento de la provinco, sed en la nordo de la parto Kamparo de Montiel. Estas areo de 133,98 km² je 840 msm kaj je 32 km de Albacete, nome provinca ĉefurbo.
Pozuelo havas 481 loĝantojn (2019) kun denseco de 3,84. Ĝi enhavas la submunicipojn La Zarza, Casica del Madroño kaj El Madroño.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La municipa teritorio de Pozuelo limas kun Albacete, San Pedro, Peñas de San Pedro, Balazote kaj La Herrera.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ekde la Hispana Transiro al la demokratio la urbestro estis de dekstra partio, sed ekde 2015 la urbestro estis socialisto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Estas Palac-domo de Coroneles, de la 18a jarcento, duetaĝa, granda turo, kradaro kaj pordego. Je 5 km estas la loko konata kiel La Torca, nome cirkla depresio, en kies interno estas tipa ŝtona kabano, konstruaĵo tradicia.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La bazo de la ekonomio de tiu municipo estas la agrikulturo, speciale de tritiko kaj de hordeo. Antikve oni kultivis ankaŭ la vitejojn.
Alia de la ekonomiaj pilieroj estas ĉasado ĉefe de leporoj kaj perdrikoj. La rara industrio estas de familia aŭ artmetia nivelo: metala ĉarpentado, ligna ĉarpentado, panbakejoj, konstrumaterialoj, teksaĵoj ktp., aŭ malgrandaj industrioj agro-nutraj dediĉitaj al la prilaborado kaj transformado de la agrikulturaj produktoj.