Röderbach (Kleine Dhron)
Kleine Dhron | |
---|---|
![]() Kleine Dhron apud Bescheid
| |
fluanta akvejo | |
Bazaj informoj | |
Situo | Hunsrück, distriktoj Bernkastel-Wittlich und Trier-Saarburg; Rejnlando-Palatinato, Germanio |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 28,639 km |
Fluo | |
Fonto | ĉe la suda flanko de la monto Brommerkopf |
- Alteco super marnivelo | 608 m |
Enfluejo | ĉe Papiermühle en la rivero Dhron |
- Alteco | 151 m |
Geografio | |
Trairataj lagoj | Dhrontalsperre |
La rivereta Kleine Dhron estas 28,6 km longa, orografie maldekstra flankrvero de la Dhron en la distriktoj Bernkastel-Wittlich und Trier-Saarburg en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La Kleine Dhron (malgranda Dhron) en la mezmontaro Hunsrück fontas en la nordorienta parto de Schwarzwälder Hochwald ĉe la suda flanko de la monto Bromerkopf (alteco 661,9 m) kaj nordokcidente de la monto Erbeskopf (alteco 816,32 m) sur alteco de 608 m super marnivelo. Tiu akvejo havas en la Topografa mapo 1:25.000 la nomon Röderbach. De ĉi-tie la rivereto fluas unue okcidentsudokcidenten. Post la enbuŝiĝo de la Thalfangerbach en Dhronecken la rivereto nomiĝas Kleine Dhron.
Plue ĝi fluas meandrante en vasta arko unue okcidenten kaj poste norden kaj nordorienten. Ĝi estas barita inter Büdlicherbrück kaj Dhrönchen (inter la enbuŝiĝoj de Bleschbach kaj Speinbach) (Dhrontalsperre). La lastajn kilometrojn la Kleine Dhron fluas nordorientene. Ĉe la domareto Papiermühle ĝi enbuŝiĝas je alteco de 151 m de maldekstre en la rivereton Dhron.
Sur sie 28,6 km longa vojo la rivereto transfluas altodiferencon de 457 m, kiu egalas al averaĝa deklineco de 16,0 ‰.
Flankriveroj
[redakti | redakti fonton]Jen listo de la flankriveroj de Kleine Dhron de la fonto al la enfluejo.
nomo (orografie situo) |
longeco (km) |
akvokolekta areo (km²) |
situo de la enfluejo | enflueja alteco (m super marnivelo) |
---|---|---|---|---|
Hohltriefbach (maldekstre) | 4,2 | 9,3 | apud Hilscheid | 454 |
Jakobsbach (dekstre) | sude de Hilscheid | |||
Gothbach (maldekstre) | en Dhronecken | |||
Thalfangerbach (dekstre) | 6,7 | 17,1 | en Dhronecken | 375 |
Speicherbach (maldekstre) | 5,5 | 11,0 | post Dhronecken | 358 |
Rotbach (dekstre) | 2,3 | 1,4 | apud Rauschmühle | 345 |
Rasbach (maldekstre) | 4,2 | 6,2 | apud Rauschmühle | 345 |
Bruderbach (maldekstre) | 6,8 | 14,0 | apud Burtscheid | 336 |
Wolfsbach (dekstre) | 3,0 | 3,7 | post Burtscheid | 328 |
Mühlenbach (dekstre) | 4,4 | 6,6 | apud Waldmühle | 290 |
Krennerichbach (maldekstre) | 3,7 | 5,9 | post Waldmühle | 290 |
Görzbach (maldekstre) | apud Schönberg | |||
Friedenbach (maldekstre) | 2,7 | 2,5 | post Bescheider Mühle | 253 |
Spiesbach (maldekstre) | apud Steinesmühle | |||
Schastebach (maldekstre) | 2,6 | 2,4 | apud Steinesmühle | 249 |
Mordbach (maldekstre) | 3,7 | 5,0 | apud Schneidemühle | 242 |
Nothscheiderbach (dekstre) | 4,7 | 4,7 | apud Schneidemühle | 242 |
Büdlicherbach (dekstre) | 4,7 | 6,5 | apud Bohnsmühle | 241 |
Bleschbach (maldekstre) | 0,8 | 1,5 | apud Bohnsmühle | 239 |
Speinbach (dekstre) | 2,2 | 1,7 | post Im Dhrönchen | 176 |
Kohlbach (dekstre) | 1,0 | 0,9 | antaŭ Papiermühle (Neumagen-Dhron) | 158 |
Akveja kvalito
[redakti | redakti fonton]La Kleine Dhron estas parte grobmineraka, silikatriĉa mezmontara rivereto. La akveja kvalito estas indikita plejparte kiel forte ŝanĝita. Mallongaj parto, precipe en la supra parto ankaŭ este malgrave ŝanĝita. Forte ĝis komplete ŝanĝitaj partoj troviĝas en la vilaĝoj kaj ĉe la baraĵlago Dhrontalsperre. De la fonto ĝis la enbuŝiĝo de la rivereto Thalfangerbach la akvokvalito estas nepoluita, poste apenaŭ poluita