Saltu al enhavo

Regulo de entjera nombro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En kemio, laŭ la regulo de entjera nombro, la atompezoj de kemiaj elementoj estas entjeraj multobloj de la atompezo de hidrogeno [1]. La regulo estas simila al la hipotezo de Prout, de 1815 [2]. La regulon enkondukis la kemiisto Francis William Aston, kiu en 1920 pruvis helpe de masospektrometro, ke ŝajnaj devioj de la regulo ŝuldiĝas al la ekzisto de izotopoj [3].

Por malkovri multajn izotopojn de neradiaktivaj elementoj, kaj por formuli la regulon, Aston gajnis la Nobel-premion pri Kemio en 1922 [4].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Budzikiewicz H, Grigsby RD (2006). “Mass spectrometry and isotopes: a century of research and discussion”, Mass Spectrometry Reviews 25 (1), p. 146–57. doi:10.1002/mas.20061. Bibkodo:2006MSRv...25..146B. 
  2. (1815) “On the relation between the specific gravities of bodies in their gaseous state and the weights of their atoms.”, Annals of Philosophy 6, p. 321–330. Alirita 2007-09-08.. 
  3. Christopher G. Morris. (1992) Academic Press Dictionary of Science and Technology. Gulf Professional Publishing, p. 169–. ISBN 978-0-12-200400-1.
  4. The Nobel Prize in Chemistry 1922. nobelprize.org. The Nobel Foundation (1922). Alirita 2014-08-13 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]