Saltu al enhavo

Rob Fulop

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rob Fulop
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1958 (1958-11-30) (65-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo inĝeniero Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Rob FULOP (n. en 1959) estas usona videoluda programisto, kiu kreis du el la plej grandaj sukcesoj de la videoludilo Atari 2600 : la adapto de la arkadludo Missile Command kaj Demon Attack, kiu gajnis la premion de "Ludo de la Jaro" okaze de la Arkie Awards de Electronic Games en 1982. Dum sia tempo ĉe Atari, Fulop ankaŭ adaptis Night Driver al la Atari 2600 kaj Space Invaders al 8-bitaj Atari-komputiloj.

Frua vivo

[redakti | redakti fonton]

Fulop kreskis en Oakland, Kalifornio, kie li unue estis enkondukita al komputiloj en Skyline High School en 1974, kiun li uzis por krei simplajn programojn en BASIC, kiel monerumada simulilo kaj ludo simila al Nim. Lia sperto kun la aparato inspiris lin studi elektran inĝenieradon kaj komputilan sciencon ĉe la Universitato de Kalifornio en Berkelio.[1]

Atari (1978-1981)

[redakti | redakti fonton]

Dum li studis en la universitato, Fulop akiris trejnadon en la monerluda sekcio de Atari, kie li laboris pri sondezajno por la flipermaŝino Superman[2] kaj evoluigis redaktilon por generi sonajn efikojn por aliaj flipermaŝinoj.

Post diplomiĝo, Fulop revenis al Atari, kie li estis dungita por labori en la hejma sekcio de la kompanio. Tie li kreis adaptaĵojn de arkadaj videoludoj por la ĵus aperinta Atari 2600, kaj por la familio de 8-bitaj komputiloj de la sama kompanio.[1][3][4]

Post kreado de la 8-bita Atari-adapto de Space Invaders, kiu estis kritikata pro la ŝanĝado de certaj elementoj de la originala ludo kiel la forigo de ŝildoj, Fulop evoluigis adapton de Missile Command por Atari 2600, kiu estis komerca sukceso. Kiel kristnaska gratifiko tiun jaron, li liadire ricevis nur kuponon por senpaga meleagro. Ĉagrenita de la sento esti neaprezata de Atari por sia laboro, Fulop decidis forlasi la kompanion.[1][4]

Imagic (1981-1983)

[redakti | redakti fonton]

La 17-an de julio 1981, grupo de dungitoj de la hejma videoludila sekcio de Atari, inkluzive de Fulop, eksiĝis por formi sian propran kompanion, Imagic. Ili estis instigitaj de la sukceso de aliaj eksaj Atari-dungitoj, kiuj jam fondis Activision, sed ankaŭ de la manko de kredito kiun ili ricevis por sia laboro ĉe Atari. Fulop evoluigis la debutan ludon de la studio, Demon Attack, kiu fariĝis unu el la plej bone vendataj ludoj por Atari 2600.[5]

Post finpretigo de Cosmic Ark en 1982, Fulop vojaĝis al Hungario por viziti parencojn. Dum sia vizito, li renkontis Ernő Rubik, la kreinton de la tiel nomata kubo de Rubik. Tio inspiris lin krei duludantan puzlan videoludon, ĉar li sentis ke la ĝenro estis malbone reprezentita tiutempe. En ses semajnoj, li projektis CubiColor. Tamen, Imagic decidis ne publikigi la ludon pro sia kredo ke puzla ludo ne vendiĝus sufiĉe bone. Fulop poste publikigis la ludon per novaĵletero. Apenaŭ 100 kopioj de tiu ludo verŝajne ekzistas.[6]

Mallonge antaŭ ol Imagic estis preta iĝi publika, la videoluda kraŝo de 1983 okazis, igante la kompanion rezigni tiun projekton. Fulop forlasis la kompanion baldaŭ poste.[1]

Kariero post la Videoluda Kraŝo (1983-1998)

[redakti | redakti fonton]

Post mallonga periodo kiel sendependa disvolvisto por Parker Brothers, Fulop komencis labori pri ludo nomita Actionauts por Atari 2600 sendepende. La ludo, kiu temis pri la programado kaj direktigo de eta roboto tra labirinto, fine estis replanita por Commodore 64 pro la malkreskanta populareco de la Atari 2600 kaj la koncepto de la ludo, pli taŭga por persona komputilo ol videoludilo. Li ricevis disvolviĝan interkonsenton de Simon & Schuster por publikigi la ludon. Tamen, la firmao forlasis la programaran industrion antaŭ ol la projekto povis esti realigita. Fulop tiam decidis publikigi la ludon kiel senpaga programaro per bultenejo, al kiu ludantoj povis konekti por elŝuti la ludon. Commodore estis interesita pro la maniero laŭ kiu la ludo estis liberigita, do ĝi decidis publikigi artikolon pri la ludo, kiu inkluzivis la telefonan numeron de la bultenejo, sed erara numero estis presita en la artikolo, kaŭzante milojn da vokoj al malĝusta numero.[1][3][7]

Fulop poste estis dungita de la kompanio Axlon de Nolan Bushnell kiel parto de ilia teamo dediĉita al la disvolvo de la nova, poste nuligita videoludilo Control-Vision aŭ « NEMO ». Fulop kreis Night Trap por NEMO. Tamen, pro ĝia nuligo, la ludo estis konservita kaj poste publikigita por Sega CD.[8] Tiu ludo famiĝis pro la polemiko kiu okazis post ĝia publikigo, pro la priskribo de perforto kontraŭ virinoj. Ĝi estis forte kritikata dum la usonaj kongresaj intervjuoj de 1993 rilate al videoludoj, kune kun Mortal Kombat kaj Lethal Enforcers.

Videoludoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 . An Interview with Atari 2600 developer and Imagic Co-Founder Rob Fulop (2019-03-29). Alirita 2020-12-10.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 2,13 Interviews. Rop Fulop Digit Press
  3. 3,0 3,1 Atari Compendium. Alirita 2020-07-18.
  4. 4,0 4,1 Good Deal Games - Classic Videogame Games INTERVIEW - Rob Fulop. Alirita 2020-12-10.
  5. Donovan, Tristan.. (2010) Replay : the history of video games. East Sussex, England: Yellow Ant, p. 171. ISBN 978-0-9565072-0-4. OCLC 639031262.
  6. Atari Compendium. Alirita 2020-07-18.
  7. Untitled Document. Alirita 2020-12-11.
  8. Donovan, Tristan.. (2010) Replay : the history of video games. East Sussex, England: Yellow Ant, p. 335, 336, 409. ISBN 978-0-9565072-0-4. OCLC 639031262.