Saltu al enhavo

Cosmic Ark

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Cosmic Ark

Disvolvo Imagic
Eldoninto Imagic
Dato de lanĉo 1982
Platformo Atari 2600
Ĝenro Agada videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo stirstango
vdr

Cosmic Ark (esperante Kosma Arkeo) estas agada videoludo por Atari 2600, disvolvita de Rob Fulop kaj eldonita de Imagic en 1982.[1] Inspirita de la arkeo de Noa, la celo estas la kolektado de vivspecimenoj el malsamaj planedoj en kosmoŝipo, kiu enhavas la postvivantojn de Atlantido post ties disfalo. Ekzistas du versioj de la kartoĉo. Unu permesas al la ludanto ŝalti aŭ malŝalti la stelan fonon per la videoludila ŝaltilo rilate al nigrablanka / kolora modusoj. En la alia, la stela fono ne povas esti malŝaltita.[2]

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]
Unua fazo (meteora pluvo)
Dua fazo (kaptado)

En la unua fazo, la ludanto devas defendi sin kontraŭ meteora pluvo el ĉiuj kvar flankoj de la ekrano, puŝante la stirstangon por pafi al la dezirata direkto, simile al la arkadludo Space Zap de 1980. La dua fazo postulas ke la ludanto pilotu naveton al planedo kaj uzu ĝian traktoran radion por kapti vivformojn. Proksime al la surfaco de la planedo, la planedaj defendoj pafos al la naveto. Se ĝi estas trafita, la antaŭe kaptita specimeno estos liberigita, devigante la ludanton kapti alian. Post certa periodo, klaksono avertos pri nova meteora fenomeno, kaj la ludanto devas tuj reveni por defendi la ŝipon.[3]

Cosmic Ark ne provizas fiksan nombron de vivoj. Anstataŭe, la kosmoŝipo de la ludanto komenciĝas kun 40 fuelunuoj, kiuj malpliiĝas post ĉiu meteora frapo aŭ pafado, kaj estas gajnitaj per detruado de meteoro aŭ kaptado de vivformo. Kaptante la vivformojn de planedo antaŭ la avertoklaksono, la fuelo pleniĝos. Se la kosmoŝipo ne plu havas energion, la sekva frapo finos la ludon.[3]

Kiel sia antaŭulo, Atlantis, Cosmic Ark finiĝas per la detruo de la kosmoŝipo, sed malpli granda ŝipeto eskapas. Ĉi tiu fina animacia sceno ne plu estis daŭrigita en aliaj ludoj fare de Imagic.[4]

Laŭ Rob Fulop, la ludo estis kreita tute kiel teknika demonstraĵo. Ĝi interalie celis montri la impresan stelfonan efekton al la programistoj de Activision David Crane kaj Bob Whitehead.[5] La stelfona efekto fakte uzas cimon de la Atari 2600 por aspekti pli bone.[4]

Richard A. Edwards recenzis Cosmic Ark en la 59-a numero de The Space Gamer.[6] Kvankam li nomis ĝin amuza komence, li rimarkis ke la ludo fariĝas pli malfacila en postaj niveloj.[6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. The Giant List of Classic Game Programmers.
  2. Cosmic Ark. Arkivita el la originalo je 2017-06-13. Alirita 2017-11-08.
  3. 3,0 3,1 Cosmic Ark Manual. Imagic (1982).
  4. 4,0 4,1 DP Interviews Rob Fulop.
  5. Making Crane Cry — The Origin of Cosmic Ark (April 14, 2008). Arkivita el la originalo je December 27, 2009. Alirita January 4, 2020.
  6. 6,0 6,1 (January 1983) “Capsule Reviews”, The Space Gamer (59), p. 44. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]