Saltu al enhavo

Atlantis (videoludo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Atlantis

Disvolvo Imagic
Eldoninto Imagic
Dato de lanĉo 1982
Platformo Atari 2600, Intellivision, 8-bitaj Atari-komputiloj, VIC-20, Magnavox Odyssey 2
Ĝenro Pafa videoludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo stirstango
vdr

Atlantis estas fiksa pafa videoludo publikigita de Imagic en 1982 por Atari 2600. Ĝi estis kreita de Dennis Koble, kiu ankaŭ verkis Trick Shot por Imagic. Atlantis estis cetere adaptita al 8-bitaj Atari-komputiloj, VIC-20, Intellivision, kaj Magnavox Odyssey 2.

Atlantis instigis videoludan konkurson, en kiu ludantoj de la Atari 2600-versio estis invititaj sendi fotojn de siaj plej altaj poentaroj al Imagic por ricevi specialan eldonon de la ludo nomata Atlantis II.

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]

La ludanto kontrolas la lastajn defendojn de Atlantido kontraŭ la gorgonaj invadantoj. La urbo havas sep bazojn, kiuj estas vundeblaj al atako. Tri el ĉi tiuj havas pafpotencajn kapablojn por detrui la gorgonajn ŝipojn antaŭ ol ili sukcesas pafi mortigajn radiojn al la setlejoj. La pafbazoj havas fiksitajn kanonojn : la meza bazo pafas rekte supren, dum la plej maldekstra kaj plej dekstra bazoj pafas diagonale supren tra la ekrano. La meza kanono ankaŭ kreas ŝildon, kiu protektas la setlejojn kontraŭ la mortigaj radioj. Do kiam la meza kanono estas detruita, la ceteraj setlejoj fariĝas vundeblaj al atako. La malamikaj ŝipoj pasas de maldekstre dekstren kvarfoje antaŭ ol ili ekpafas, donante al la ludanto sufiĉe da tempo por detrui ilin. Perditaj bazoj povas esti reakiritaj per detruo de sufiĉe da gorgonaj ŝipoj.

Malgraŭ la penoj de la ludanto eviti la tragedion, la sorto de Atlantido estas neevitebla. La ludo finiĝas nur kiam ĉiuj bazoj estas detruitaj, sed tiam eta ŝipo leviĝas el la ruinoj kaj rapidas for.

La Intellivision-versio aldonas du pafo-turojn kun movebla kursoro, kiu povas esti celita al malamikaj ŝipoj. Estas ankaŭ disponebla ŝipo por ataki unuopajn malamikojn. La ludo enhavas tagon, krepuskon, kaj noktan agordon. La nokta agordo signife limigas videblecon per du moviĝantaj serĉlumoj.

Atlantis estis desegnita kaj kodita de Denis Koble. Ĝi estis kreita por Imagic, kompanio formita de eksaj Atari- kaj Mattel-dungitoj en 1981. Antaŭ ol disvolvi Atlantis, Koble kreis Trick Shot por la sama firmao. Tiu ludo, liadire, kaŭzis al li angorajn atakojn ĉar li multe penis agordi ĝian fizikon. Atlantis, kompare, estis priskribita de Koble kiel "plezuro labori pri ĝi, kaj ni estis tre kohera teamo [...] Mi havas multajn pozitivajn memorojn".[1]

Ekrankopio de Atlantis (Atari 2600).

Pri la temo de la ludo, Koble diris, ke li volis fari ludon pri Atlantido jam de longa tempo kaj sciis ĝuste, kion li volis. Liadire, la ludo "fariĝis 95 procentoj de tio, kion mi imagis".[2] Kiam oni demandis lin pri influoj por la ludo, Koble diris, ke li estis granda admiranto de Missile Command (1980) fare de Atari kaj deklaris : "mi certas, ke ĝi inspiris min, sed ne konscie".[1] Koble meritigis Bob Smith pri kodotekniko, kiu permesis pli multajn moviĝantajn objektojn sur la ekrano ol la aparataro de la Atari 2600 origine kapablis.[1]

La variaj adaptoj de la ludo havas malsamaĵojn. La versio por 8-bitaj Atari-komputiloj ludas simile al tiu por Atari 2600, dum tiu por VIC-20 havas nur du eksterajn bazojn kun pli facilaj malamikaj atakoj por kompensi. La versio por Magnavox Odyssey 2 estas simpligita kun nur kvin defendendaj partoj de la urbo. La Intellivision-ludo, fine, estis tre malsama ol la originalo : la ludo uzas celokrucojn, disponigas lanĉeblajn kapsulojn por batali malamikojn kaj enhavas noktajn nivelojn kun serĉlumoj.[3] La versio por Odyssey 2 estis desegnita de Jeff Ronne kun grafika helpo de Michael Becker.[4]

Atlantis estis eldonita en aŭgusto 1982 por Atari 2600 kaj en oktobro de la sama jaro por Intellivision .[5][6] La versioj por Odyssey 2 kaj VIC-20 estis eldonitaj en majo 1983.[7]

Atlantis estis financa sukceso por Imagic, kaj la dua plej enspeziga ludo por la kompanio post Demon Attack (1982). Koble rememoris, ke proksimume du milionoj da unuoj estis venditaj.[1]

En 1982 okazis konkurso, kiu ofertis vojaĝon al Bermudo por la kvar plej altaj poentintoj de la ludo. Koble rememoris, ke la ludantoj kapablis "ludi preskaŭ senfine", kio instigis lin krei pli malfacilan version de la ludo nomatan Atlantis II.[8][1][9] La konkursaj gajnintoj ricevis ĉi tiun version de la ludo, kiu enhavas la saman kovrilon kaj kartoĉan arton kiel Atlantis sed kun blanka glumarko sur la skatolo etikedita Atlantis II. La ludo havas pli rapidajn malamikajn ŝipojn kun malpli da poentoj.[9]

Testante la ludon por Atari 2600, recenzisto en The Video Game Update deklaris, ke kune kun Cosmic Ark, la du ludoj de Imagic havis arkadkvalitajn grafikojn kaj originalan ludmanieron, kion li deklaris "tre freŝigan en ĉi tiu tempo de tiom multaj similaj ludoj".[10]

Recenzante la version por Intellivision, Phil Liswell de Video Games diris, ke Imagic plibonigis la originalan ludon por la sistemo, same kiel ili jam faris kun Demon Attack, deklarante ĝin bonegan pafludon por la sistemo.[11] Recenzo en The Logical Gamer konstatis, ke la versio por Odyssey 2 ne havis la pli klarajn grafikojn de tiu por Atari 2600, sed restis tamen multe supera al io ajn produktita por la sistemo.[4]

En 1983, okaze de la 4-a jara Arcade Awards, kune kun Starmaster (1982), Atlantis gajnis "Atestilon de Merito" en la kategorio "Videoludo de la Jaro". Demon Attack (1982) gajnis la ĉefan premion.[12] En retrospektivaj recenzoj, David Crookes skribis en Retro Gamer, ke Atlantis estis unu el la difinaj ludoj de Imagic, kiu solidigis sian reputacion kiel talenta triapartia disvolvisto.[13]

Brett Alan Weiss, de la reta luddatenbazo AllGame, laŭdis la version de la ludo por Atari 2600 pro ĝiaj sonoj kaj grafikoj. Kvankam li trovis ĝin amuza, li skribis, ke ĝi mankas je rapideco, libereco de movado kaj la pli diversaj strategioj ofertitaj de Missile Command.[14] Jonathan Sutyak de AllGame recenzis la version por Intellivision, nomante ĝin "fantastan kartoĉon kun sufiĉe da diverseco". La recenzo diris, ke la eldono estis "preskaŭ perfekta" kaj nur lamentis, ke ĝi prezentas alternan du-ludantan opcion anstataŭ realtempan kunlaboran version.[15]

Heredaĵo

[redakti | redakti fonton]

Atlantis enhavas finan animacian scenon, kie postvivantoj de la detruita urbo eskapas per giganta kosmoŝipo. Koble diris, ke tio supozeble estis la "Kosma Arko", kiu estis la titolo de la sekva ludo de Rob Fulop post Demon Attack nomita Cosmic Ark (1982).[3] Koble diris, ke dum la evoluigo de ambaŭ ludoj, li kaj Fulop interŝanĝis la ideon, ke la postvivantoj de Atlantis aperu en Cosmic Ark.[16]

Imagic fermis sian oficejon en 1986.[13] Koble daŭrigis sian karieron en la industrio, laborante pri ludoj kiel Sonic Spinball kaj la serio PGA Tour.[3] Li cetere laboris kiel direktoro de programaro ĉe Electronic Arts, poste kiel vicprezidanto de teknologio ĉe Universal Studios, ĉefa operacia oficiro de Mineshaft Entertainment, kaj posedanto de Illogical Software, kie li estis konsultisto por la videoluda industrio.[17]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Piednotoj

[redakti | redakti fonton]
  • "Imagic". The Video Game Update. Vol. 1, no. 5. August 1982.
  • "Critically Speaking". The Video Game Update. Vol. 1, no. 5. August 1982.
  • "Availability Update". The Video Game Update. Vol. 1, no. 7. October 1982.
  • "Availability Update". The Video Game Update. Vol. 2, no. 2. May 1983.
  • "Bill Grubb and Dennis Koble". Video Games. Vol. 1, no. 4. Pumpkin Press. January 1983.
  • "Defend Atlantis and Win Its Lost Treasure of Gold". Electronic Games. Vol. 1, no. 8. Reese Publishing. 1982. pp. 14–15. ISSN 0730-6687.
  • Crookes, David (2016). "Imagic". Retro Gamer. No. 161. Future Publishing. ISSN 1742-3155.
  • Drury, Paul (2021). "The Making of Atlantis". Retro Gamer. No. 219. Future Publishing. ISSN 1742-3155.
  • Kunkel, Bill; Katz, Arnie (February 1983). "Arcade Alley: A Critical Look at Video Games". Video. Vol. 6, no. 11. Reese Communications. ISSN 0147-8907.
  • . 8 Very Rare (and Very Expensive) Video Games. CNN (January 3, 2011). Alirita June 12, 2024.
  • Mike; Alan (August 1983). "Atlantis". The Logical Gamer. Vol. 2, no. 1.
  • . Atlantis. AllGame. Arkivita el la originalo je November 15, 2014. Alirita June 13, 2024.
  • Wiswell, Phil (March 1983). "Soft Spot". Video Games. Vol. 1, no. 6. Pumpkin Press.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]