Roklano
Roklano | |
germane: Großer Rachel, ĉeĥe: Roklan, esperante: Roklano | |
monto | |
Vido al Roklano kaj Malgranda Roklano
| |
Oficiala nomo: Großer Rachel | |
Lando | Germanio |
---|---|
Federacia lando | Bavario |
Montaro | Bavaria arbaro Šumava |
Akvejo | Danubo |
Situo | Roklano |
- alteco | 1 453 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 58′ 42″ N 13° 23′ 22″ O / 48.97833 °N, 13.38944 °O (mapo) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Bavario
| |
Vikimedia Komunejo: Großer Rachel | |
Portalo pri Geografio |
Roklano (germane: Großer Rachel, ĉeĥe: Roklan, ĉeĥe iam ankaŭ kiel Hora nad Roklí aŭ Rokelská hora) estas kun siaj 1453 metroj la dua plej alta monto de Šumava kaj Bavaria arbaro. Ĝi troviĝas en la centra parto de germana parto de la montaro proksime de ŝtatlimo sudokcidente de municipo Modrava. Roklano troviĝas en senintervena teritorio[1] (Naturzone) de Nacia parko Bavaria arbaro kaj ĝi kreas ankaŭ ĝian plej altan montopinton.
Supreniro
[redakti | redakti fonton]Al la monto kondukas kelke da vojoj, dum kio supreniro el urbeto Frauenau daŭras proksimume 3,5 horoj, el Spiegelau tra Roklana lago proksimume kvar horoj, el Neuhütte 4,5 horoj, el Obere Frauenau (parkumejo Gfäll) proksimume 1,5 horoj kaj el fervoja haltejo Klingenbrunn proksimume du horoj.
Proksimume dek kvin minutoj sub la montopinto troviĝas montara kabano Waldschmidthaus (oficiale Rachelschutzhaus), kiu estadas malfermita en someraj monatoj.
Malgranda Roklano
[redakti | redakti fonton]La monto havas formon de montodorso tiriĝanta en direkto sudoriento-nordokcidento, sur kiu 900 metroj nordokcidente de la ĉefa montopinto troviĝas ankaŭ la dua montopinto kun nomo Malgranda Roklano (Kleiner Rachel), alta 1399 metroj. Ambaŭ montopintoj apartigas malprofunda selo.
Interesaĵoj
[redakti | redakti fonton]Sur la suda flanko eblas dum bona videbleco observi panoramon de la nordaj montopintoj de Alpoj. Oriente estas bone videbla monto Poledník, burgo Kašperk, Antýgl, masivo de Boubín kaj montopinto de Bobík. Menciindas certe ebleco vidi komplekson de Modravaj marĉoj, la nealirebla teritorio, al kiu el la montopinto malkovras al observantoj mirigema vido. Nordoriente estas videbla Rokytská slať, oriente poste inter sekejoj elstaras verdaj montopinaj kampoj de marĉoj Novohuťské močály.
En la nealirebla teritorio de Modravaj marĉoj troviĝas krom aliaj kelke da eksaj rezervujoj por flosigado de ligno, unu el ili estas Roklana rezervujo, kiu estas traŝirita kaj surkreskinta de vegetaĵo. Situadis ĉe ĝi Roklana kabano, kiu servis por ripozo ĝis la dua mondmilito, kiam preter la kabano kaj Roklana marĉo ankoraŭ kondukis turisma pado.
Sur montopiedo troviĝas Roklana lago de glaĉera deveno, super kiu estas lokigita belvidejo kaj Roklana kapelo.
Rilataj artikoloj
[redakti | redakti fonton]Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Roklano
-
Roklano
-
Roklano
-
Vido al Roklano el Luseno