Saltu al enhavo

Roklana arbaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roklana arbaro
germane: Rachelwald, ĉeĥe: Roklanský les, esperante: Roklana arbaro
arbaro
Roklana arbaro - mortaj arboj post kalamito de arboŝelaj skaraboj en la jaro 2003
Oficiala nomo: Roklanský les
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Klatovy
Municipo Modrava
Parto de Nacia parko Šumava
Montaro Šumava
Situo Roklana arbaro
 - alteco 1 200 m s. m.
 - koordinatoj 48° 59′ 33″ N 13° 24′ 44″ O / 48.99250 °N, 13.41222 °O / 48.99250; 13.41222 (mapo)
Katastro 3,12185 km² (312,19 ha) Roklanský les
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Tipo de arbaro miksarbaro
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Roklanský les
Portalo pri Geografio

Roklana arbaro ankaŭ Kamerala arbaro Roklano[1] (germane: Rachelwald) estas baza setlejunuo de municipo Modrava. Ĝi troviĝas sep kilometrojn sudokcidente de Modrava apud ĉeĥa-germana ŝtatlimo en distrikto Klatovy.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Roklana arbaro mem etendiĝas en sudokcidenta terangulo de Modravaj marĉoj, inter montopintoj de Medvědí hora (1224 m) kaj Roklano (1453 m). Sur la nordo ĝia teritorio tuŝas ĝis Medvědí hřbet inter montopintoj Beerenkopf kaj Medvěd, sur oriento al Medvědí hora, sur sudoriento al Blatný vrch (1372 m), sur sudo al montopinto V koutě (1276 m), sur sudokcidento al Roklano (1453 m) kaj Malgranda Roklano (1399 m) kaj sur okcidento ĝi tuŝas al montopinto Hochruck (1260 m).

El la istoria vidpunkto la arbaro etendiĝas sur teritorio de du ŝtatoj, Ĉeĥio kaj Germanio. Modravaj marĉoj estis konsiderataj kiel la plej malproksima loko de Ĉeĥa reĝlando kaj Kamerala arbaro Roklano estis la plej malproksima loko de Modravaj marĉoj.[1] Ĝi estis nomata Roklana arbara laŭ monto Roklano, kiu laŭ lima interkonsento el la jaro 1707 apartenis al Bohemio. Precize limigita ŝtatlimo ĉi tie ne estis kaj tial ĉi tie ofte okazis teritoriaj disputoj inter Ĉeĥa reĝlando kaj Bavario. Tiuj ĉi disputoj finigis nur interkonsento Hauptgrenzvertrag subskribita la 3-an de marto 1764 kaj ankoraŭ la saman jaron ratifita de aŭstra imperiestrino Maria Tereza kaj bavaria princo-elektisto Maksimiliano la 3-a Jozefo.[2] Laŭ la interkonsento Roklana arbaro dividiĝis „halb und halb" (duono je duono)[3] inter ambaŭ ŝtatoj, dum kio 307 ha alfalis al Ĉeĥa reĝlando kaj 307 ha al Elektoprinclando Bavario, inkluzive de montopinto de monto Roklano. La ĉeĥa parto de la arbaro poste nomiĝis Kamerala arbaro Roklano.[noto 1]

Roklana arbaro post la jaro 1948 troviĝis malantaŭ la 1-a linio de fera kurteno kaj tial ĝi fariĝis nealirebla al publiko. Kiel la nealirebla al publiko ĝi restis eĉ post la revolucio sekve de estiĝo I-a zono de Nacia parko Šumava

Fera kurteno

[redakti | redakti fonton]

Post estiĝo de Ĉeĥoslovakio kaj parcela reformo ĝis la jaro 1952 pri Roklana arbaro konserviĝis neniaj registraĵoj. Eble nur tio, ke la arbaro estis verŝajne en la 1920-aj jaroj denove forhakita. Post la jaro 1948 la okcidenta limo fermiĝis kaj Roklana arbaro troviĝis en la severe gardita zono malantaŭ la 1-a linio de fera kurteno, kiu kondukis tra la montopinto de monto Medvědí hora mem. La arbara ofico estis nuligita kaj en Roklana kabano, kiu anstataŭis forbruligitan arbaristejon eksidis limgardistaro. Ekde la jaro 1952 la arbaro estis en administrado de Armeaj arbaroj kaj ĝis revolucio ĝi restis nealirebla.

La natura sukcesio de la arbaro, kiam la mortaj arboj donas bazon al la nova vivo

Nacia parko Šumava

[redakti | redakti fonton]

Post falo de la fera kurteno estis en la jaro 1991 fondita Nacia parko Šumava, dum kio Roklana arbaro estis envicigita en la I-an zonon de la nacia parko kiel konsisto de naturrezervejo Modravaj marĉoj kaj ĝi restis tial eĉ plu nealirebla por publiko. La administrado de NP Šumava klopodas pri revitaligo de torfejoj kaj reveno de devena biodiverseco. La arbaro mem estas administra kiel senintervena. Roklana arbaro ne estas alirebla al publiko, laŭleĝe eblas veni sole al la limo de arbaro el herbejo Verlorener Schachten troviĝanta jam sur la bavaria teritorio, en Nacia parko Bavaria arbaro.

Katastra teritorio

[redakti | redakti fonton]

La bazan setlejunuon kreas ankaŭ neenloĝita katastra teritorio Roklanský Les.[4]

  1. Kamerala arbaro estis nomata laŭ la tn. kamerala limo, kiu estis limo propruma kaj en Roklana arbaro ĝi apartigis posedaĵon de Ĉeĥa reĝlando de Senjorujo Prášily, kiu estis en posedaĵo de princa familio Schwarzenbergidoj. Sur Medvědí hora ĉe Juda roko estas senĉese videblaj etaj alportaĵoj de ŝtonoj, kiuj markis linion de la kamerala limo. Diversloke estas etaj deakvigaj fosoj, kiuj ankaŭ limigis la kameralan limon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Šmída, Zdeněk. Kamerální les Roklan. Alirita 2023-11-15.
  2. Šmída, Zdeněk. (2019) “Českobavorská smlouva z roku 1764 a omezníkování hranice”, Tajemství šumavské hranice. Plzeň: Starý most, p. 29. ISBN 978-80-7640-004-7.
  3. Šmída, Zdeněk. (2019) “Českobavorská smlouva z roku 1764 a omezníkování hranice”, Tajemství šumavské hranice. Plzeň: Starý most, p. 36. ISBN 978-80-7640-004-7.
  4. Roklanský Les, katastrální území 697893 - nahlížení do katastru nemovitostí. Alirita 2023-11-15.