Modrava (germaneMader) estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Šumava, regiono Plzeň, distrikto Klatovy. 13 km sudokcidente de Kašperské Hory. Ĝi situas en supermara alteco 985 m sur kunfluejo de rojoj Modravský, Roklanský kaj Filipohuťský potok, per kies kunfluiĝo estiĝas Vydra (iam kiel parton de Vydra oni markas ankaŭ rojon Modravský potok kaj kiel komenco de Vydra estas markata kunfluiĝo de rojoj Luzný kaj Březnický potok ĉe arbaristejo Březník). Vivas ĉi tie 108 loĝantoj (2024).
En la montara zono la teritorio de municipo najbaras norde kun ampleksa teritorio apartenanta katastre al municipo Prášily. La teritorio de Vchynice-Tetov II najbaras norde kun la katastra teritorio Vchynice-Tetov I de municipo Srní. Filipova Huť najbaras oriente kun la teritorio de Horská Kvilda, sub kiu falas ankaŭ parto de domaro Korýtko. La montara parto de la katastra teritorio Filipova Huť najbaras oriente kun teritorio de municipo Kvilda. El sudo kaj okcidento l teritorio de municipo najbaras laŭlonge kun montodorso de la germana Bavario, la germana parto de la montodorso estas proklamita kiel nacia parko Bavaria arbaro.