Al la municipo Soběšice apartenas administre domaroj Panské Mlýny kaj Parýzek. Tra la municipo trafluas rojo Novosedelský potok, kiu estas samtempe limo inter Regiono Plzeň kaj Sudbohemia regiono, ĉe domaro Parýzek enfluas en ĝin rojo Růžďský potok. La domaron mencias ankaŭ Karel Klostermann en sia romano V ráji šumavském, en rakonto Na cestě k domovu li denove mencias Panské Mlýny. Sudokcidente de la municipo troviĝas natumemorindaĵo Na Volešku.