Dýšina (en loka dialekto Dejšiná) estas municipo en distrikto Plzeň-urbo, regiono Plzeň en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas proksimume ok kilometrojn nordoriente de Plzeň. Vivas ĉi tie 1 976 loĝantoj (2024).
La unua skribmencio pri la municipo estas el la jaro 1242.
Ĝis fino de la jaro 2006 la municipo estis konsisto de distrikto Plzeň-nordo kaj ekde la 1-a de januaro 2007 ĝi estas konsisto de distrikto Plzeň-urbo.
Unu el la unuaj lokaj esperantistoj estis la instruisto Bedrich Kutilek, kiu en 1903 listiĝis je la nombro 8868 en la esperantista adresaro de LLZ. En la sekva jaro, do en 1904, tri knabinoj el Dýšina listiĝis je la nombroj 11048-11050 s:Adresaro_de_la_personoj_kiuj_ellernis_la_lingvon_„Esperanto”/Serio_XXV/peco 2 en la daŭriga listo - la fraŭlinoj Anežka, Emilie kaj Marie Ŝaŝková probable estis fratinoj, kaj eble estis lernejanoj de la instruisto Bedrich Kutilek: en la sama listo tuj post ankoraŭ 66 (!) pliaj junuloj de la tuja proksimeco de Dýšina listigigis sin kiel "ellernintaj Esperanton en 1904", inter ili almenaŭ ankoraŭ 5 aliaj knabinoj.